Выбрать главу

“Kelkfoje mi ilin preskaŭ diigas, kelkfoje mi timegas ilin”, ŝi konfesis.

“Sed pri ilia ekzisto vi ne havas dubojn, ĉu?” Joĉjo demandis.

“Absolute ne. Kiel mi povus? Mi sonĝas pri ili — feliĉe ne tre ofte — tiel strangajn sonĝojn, el kiuj pluraj anoncis eventojn, kiuj poste realiĝis… Mi estas certa, ke iel tiuj eksterteranoj pense rilatas kun mi.”

“Hm!” diris ŝia akompananto.

“Tial mi emas ilin diigi. Se ili havas tiom da povo, ke ili distance influas la bildojn en la menso de negrava notaria sekretariino, tio signifas, ke ili estas ege potencaj, ĉu ne? potencaj kiel dioj.”

“Efektive”, Joĉjo vortis ĝentile, ne sciante, kion pensi pri ŝiaj mirigaj konsideroj.

“…kaj se ili atingis tian gradon da potenco, tio implicas, ke ili estas alte civilizitaj, kaj do bonintencaj. Civilizita homo ne deziras malbonon al sia proksimulo, ĉu?”

“Nu…” li diris dubeme.

“Kaj ĝuste tio min teruras. Mi sentas, ke ankaŭ vi ne trovas mian rezonon senmanka. Se ili uzas tian potencon por subpremi aliajn, malpli fortajn estaĵojn, tiam estas plej angorige, ĉu ne?”

“Se ili rilatas al ni teranoj, kiel ni blankuloj rilatis kun la homoj, kiujn ni nomis primitivaj… Efektive… Estas kaŭzo por timi… La sklavvendistoj siatempe ne rigardis nigrajn afrikanojn membroj de la homa raso. Tial ili senhonte ilin kaptadis, kaj komercis per ili. Se vi pravus, kaj ni por loĝantoj de fora planedo estus nur speco de ekspluatebla besto…”

“Joĉjo, Joĉjo, mi petegas vin, ne parolu tiel. Diru al mi, ke tio ne povas esti vera, ke se ili estas pli inteligentaj ol ni, ili havas sufiĉe da saĝo por nin respekti…”

“Jes, fakte tion mi persone kredas,” li respondis per afabla, kvietiga voĉo, “mi ne kapablas vidi ilin aĉuloj, kiel vi ĵus diris. Estas vi, kiu metis al mi tiujn ideojn en la kapon. Nun ne plendu, se mi ilin nur disvolvas.”

“Mi ne plendas. Nur tion mi diras, ke kelkfoje min kaptas ĉegorĝe terura angoro. Ĉefe ekde kiam Ospaci mortis. Mi ne povas liberiĝi de la penso, ke eble lin faligis tiuj…”

8

“Devas esti Joĉjo”, Stefano pensis, kiam tintis la porda sonorilo.

Lin do ege surprizis stari naz-al-naze kun altkreska viro, sporteme vestita, kies vizaĝo belus harmonie kun la atleta korpo, se ĝin ne komplete fuŝus tro emfazita nazo: tiel, ambicia preĝejturo povas detrui la belon de pentrinda vilaĝo.

“Bonvolu eniri”, diris la junulo, dum senorde kirliĝis en li ondoj el scivolo, plezuro, miro kaj, se ĉion konfesi, timo. Li ja tuj rekonis la faman ŝtelinton kaj priŝteliton de l’ mistera dokumento.

“Knabo mia,” la grandulo komencis, “mi ne intencas perdigi al vi vian tempon. Redonu ĝin tuj, kaj mi estos kontenta.”

“Ĉu vi unue ne sidiĝu?” Stefano proponis, provante tiel havigi al si kelkajn sekundojn por pripensi, kaj ĝoje konstatante, ke la komenca timo jam transformiĝas en memfidan defiemon. Li eligis larĝan rideton aldonante:

“Kaj, due precizigu kiu vi estas, kial vi venas al mi, unuvorte pri kio vi parolas.” Ankaŭ la alia ridetis, kaj al Stefano ŝajnis, ke neniam antaŭe li vidis tiom da tiel blankaj dentoj. Samtempe li pensis: rideto tigra! Aŭ ĉu jaguara?

“Mi facile respondos. Kiu mi estas, tion vi scias perfekte. Kial mi venas al vi? Ĉar vi nun posedas la tutan dokumenton. Pri kio mi parolas? Pri la dokumento, el kiu vi enmanigis al vi duonon ĉe la fotokopia maŝino de Alta Túr, antaŭ ol ŝteli de mi la duonon antaŭhieraŭ en la parka kafejo.”

Stefano indignis.

“Ĉu mi? Kiel diable vi aŭdacas akuzi min pri ŝtelo?”

La longnazulo ridis.

“Mi uzas la vorton ŝteli slange. En nia profesio,” li okulumis, “ŝtelado ne ekzistas, ĉu? Sed ne serĉu elturniĝon. Vi vidis min en Alta Turo, kaj mi ne malpli vidis vin.”

“Mi efektive prenis paperojn tie, kiam tiu kompatinda fraŭlino svenis, sed mi ilin redonis al ŝi.”

“Ne, knabo mia; fabelu al iu ajn, sed ne al sperta vulpo kiel mi. Konservu viajn fabelojn por la buboj, kiujn vi uzas por forlogi la atenton… Kaj permesu, ke mi gratulu vin. Eĉ ĉe spertulo kiel mi via artifiko sukcesis.”

“Mi ne scias pri kio vi parolas. Mi ne estis tie”, Stefano mensogis per bela sincera tono.

“Nu, nu, ĉu plia feinfabél?” la alia komentis kun pantera rideto. “Se vi volas trompi min, serĉu ion alian. Ne uzu okulvitrojn kaj liphararon, kies falseco sentiĝas je cent paŝoj for, kaj lernu, ke vera maskito ne altiras ĉies atenton per kostumo tiel mistaŭga, tiel streĉita, ke ĉiuj rigardas, por ne maltrafi la momenton de l’ disŝiro.”

Al Stefano impresis, kvazaŭ ponardo pikus lian koron. Li pretis toleri multajn turmentojn, sed ne ke lia maskaranĝo montriĝis vana.

“Eĉ se mi estus tie, tio ne signifas, ke mi ŝtelis ion ajn de vi.”

“Ne ion ajn vi ŝtelis, sed ion tre precizan. Pardonu min, sed mi estas logika. Kiam mi vidas unu kaj pliafoje unu, mi deduktas: du. Kiam mi propraokule vidas vin ŝteli la unuan parton de dokumento rigardante min preni la duan, kaj poste mi vidas vin kaŝita (fuŝe, mi konsentas) sub neĝustaj vestoj kaj ŝanĝita hararo, precize en la loko kie mia duono malaperas, mi ne bezonas, ke oni faru al mi diagramon. Mi komprenas tuj. Kaj mi postulas redonon.”

“Mi komprenas vian rezonon, sinjoro, sed sciu, ke mis-unu plus mis-unu egalas mis-du. Mi efektive prenis la unuan parton de tiu dokumento (nur nun mi ekscias, ke estis du partoj, parenteze), kaj mi ĝin redonis al la fraŭlino. Kaj pri la dua vi komplete mistrafas. Sed mi ne vidas, kial mi donus klarigojn al persono, kiu venas arogante kaj eligas postulojn eĉ antaŭ ol sin prezenti.”

“Amiketo, amiketo, ne koleru”, li okulumis, antaŭ ol daŭrigi kun larĝa rideto ne tre difinebla (ĉu eble leoparda?):

“Mi ne bezonas prezenti min, ĉar vi scias tute bone, kiu mi estas. Kaj mi bone komprenas, ke vi respondis, kion vi ĵus respondis, ĉar vi ne povus diri ion alian.” Li metis la manon al sia nazo, kaj ektiklis ĝin, post kio li denove okulumis ridetante — estis io vulpa en ĉi tiu rideto: “Nu, en nia profesio — aŭ kromprofesio, se vi preferas — ekzistas aliaj argumentoj, ĉu ne? kaj tiuj pli forte interesas vin, kompreneble. Mi vin ne mallaŭdas…”

“Aliaj argumentoj?” interrompis Stefano provante ne tro montri siajn konfuzajn sentojn.

La alia frotis al si la dikan fingron sur la montra laŭ la gesto de iu nombranta monbiletojn, dum li plian fojon okulumis.

“Kiom vi postulas?” li fine demandis.

Stefano tutvizaĝe esprimis senreviĝon.

“Kiom ajn vi proponus, mi ne havus ŝancon ricevi eĉ centonon el ĝi, bedaŭrinde, ĉar vi eraras: mi ne havas vian dokumenton. Kaj mi cetere ne praktikas vian duban kromprofesion, kio ajn ĝi estas.”

La kunparolanto ĝemspiris, kiel laca patro antaŭ bubo tro obstina.

“Domaĝe, ke vi elektas tiun taktikon. Mi trovis vin simpa. Sed mi ne povas perdi pli da tempo kun vi. Se dolĉaj rimedoj ne efikas, vi devigas min uzi pli premajn.” Kaj li ridetis duonŝakalan duonleonan rideton.

“Miaj dungantoj ne ŝercas pri tiaj aferoj”, li daŭrigis. “Ili volas tiun dokumenton, kaj ili ricevos ĝin. Jen kion vi faros. Mi donas al vi skatolon” — li eligis el sia teko plastan skatolon — “vi metos la dokumenton en ĝin kaj enŝovos la tiel plenigitan skatolon en la rubujon kun n-ro 6 de Palac-Hotelo postmorgaŭ vespere. Estas apud la malantaŭa enirejo, sur Koŝmastrato. Troviĝas malgranda pordo tie. Tuj kiam oni eniras, dekstre staras tuta aro da rubujoj; ĉiu surhavas numeron. Ne forgesu: n-ro 6.”

“Sed kiel mi povus ludi vian felietonaĵon? Mi ne havas la dokumenton”, la junulo diris per kompatiga voĉo.

“Se vi ne havas ĝin, vi scias, al kiu vi ĝin donis. Mi lasas al vi du tagojn por ĝin rekapti. Kaj bonvolu ne informi la policon aŭ viajn amikojn. Se iu observadas tiun rubujon, vi submetiĝos al treege seriozaj riskoj. Miaj dungantoj estas tre postulemaj kaj ne ridas pri tiaj aferoj. Ili havas rimedojn, pri kiuj via plej fantazia imago ne kapablus revi, rimedojn bazitajn sur superteraj scioj. Se vi ne plenumos ĉi tiun ordonon, vi suferos. Memoru pri Rik Ospaci!”