Выбрать главу

“Presigu en gazeto anonceton”, tuj diris Stefano.

“Jes, eble mi tion faros”, ŝi diris dubeme.

Ŝvebis silento. Stefano rigardis ŝin. Li sin sentis embarasita. Li sciis, ke se li lasus siajn sentojn nature disvolviĝi, li enamiĝus. Veronika ja havis ĉarmon, multege da ĉarmo. Ŝia relative eta korpo estis tre bele proporcia, sed precipe la vizaĝo allogis. La trajtoj estis fajne, delikate ĉizitaj, kun buŝo farita por ridi kaj kisi, kaj io mistera en la brunaj okuloj. Pli ol ĉio, lin tuŝis ŝia mildo. Nenio akra en ŝi, nenio iam ajn abrupta, nur tiu agrabla, glata harmonieco de la voĉo, de la movoj, de la tuta estmaniero. ‘Kiel bone oni sentus sin, vivante tutvive kun ŝi!’ li pensis, kaj tiu ideo efikis perturbe. Por kroni la tutan impreson — ankaŭ ĉi tio pikis la koron de Stefano — iom da malgajo sur la frunto legiĝis. La junulo perceptis ĝuste: Veronika Munzo estis dolĉa knabino, kvazaŭ destinita de la naturo por simpla, tenerplena ekzisto, sed kaptita de la vivo en zorgojn, kiuj malebligis al ŝi iam ajn komplete sereni.

“Belan apartamenton vi havas”, la junulo diris, ne sciante kiel daŭrigi la konversacion, kaj tamen nepre decidinte tiri el ŝi maksimumon da informoj. La salono, kie ili sidis, estis vere vasta kaj nun plaĉe lumigata de la suno.

“Jes, belan”, ŝi eĥis.

“Mi esperas,” diris Stefano, kiu trovis tiun vastan apartamenton ne kongrua kun sekretaria salajro, “ke foje mi perlaboros sufiĉe da mono por havigi al mi ion similan, eĉ se mi devas okupi ĝin kun kamaradoj.”

“Espereble via revo realiĝos”, ŝi respondis. “Tiu ĉi apartamento estas iom granda, sed ĝi tuj plaĉis al mi, kiam mi vidis ĝin unuafoje. Kaj ĝi estas tre proksima al mia laborloko.”

“Ha jes? Ĉu vi do laboras ĉi-apude?”

“Jes, mi sekretarias en la regiona administracio.”

“Devas esti interese”, Stefano diris per laŭda, gratula tono.

“Jes. Mi ekscias multon pri la tuta Sanktavalo, eĉ pri la tuta lando, fakte, kvankam nia oficejo estas regiona. Ĉio estas tiel multaspekte interligita niatempe.”

Stefano, traserĉante la menson por trovi manieron ĉerpi pri ŝi pliajn informojn, aŭdace ekdiris:

“Mi bedaŭras, ke mi ne trovis la tuton de via dokumento. Mi nevole vidis iom el ĉi tiuj folioj, kaj ili ŝajnas tre gravaj, ĉefe konsidere al la baldaŭa voĉdonado.”

“Ĉu vere?” ŝi diris kun kvazaŭ-naiva esprimo. “Mi faris tiujn fotokopiojn kiel servon al amiko. Mi mem ne rigardis la enhavon. Mi ne multe interesiĝas pri la voĉdonado. Mi ankoraŭ havas nelaŭmodajn ideojn: por mi politiko estas afero vira.”

Kun sincera mieno de ŝatanto, Stefano trinkis iom el la vere refreŝiga nektaro. Lia gesto estis des pli malrapida, ke li volis uzi la tempon por serĉi interesajn demandojn, kiuj tamen aspektu nature. Ĉar la inspiro ne venis, li provis ĉerpi ĝin el biskvitoj, sen pli da sukceso.

“Kaj vi?” ŝi demandis per sia belsona voĉo. “Kion vi faras en la vivo?”

“Nuntempe mi estas senlaborulo”, li respondis.

“Ĉu vere? Kia malfeliĉo!” ŝi ekkrietis. “Mi scias, ke por junuloj, kiuj devus eniri la profesian vivon, ne estas facile trovi dungiĝon hodiaŭ. Mi deziras al vi plej agrablan bonŝancon en via serĉado. Simpatia knabo kiel vi, kun inteligenta vizaĝo, tamen certe trovos ion taŭgan, laŭ mi.”

“Espereble”, li prononcis kun profunda ĝemspiro. Li sentis sin ne tre talenta ĉifoje en sia strebado informiĝi. Eble la lasta rimarko de f-ino Munzo malfermis pordon al posta pli bona konatiĝo. Li do indikis al ŝi siajn nomon, adreson kaj telefonnumeron por la kazo se, hazarde en sia grava oficejo, ŝi aŭdus pri ebla laboro. Kaj li adiaŭis ŝin.

“Mi treege dankas vin”, ŝi diris al li sursojle.

“Ne dankinde”, li aŭtomate respondis, kaj li peze paŝis al la lifto, nekontenta pri siaj detektivaj kapabloj: pri ŝi li sciis preskaŭ nenion pli ol enirinte.

3

“Joĉjo, filo de Karleto, eble min savos vi!” Stefano kriis tiel laŭte, ke du preterpasantoj turnis sin por lin akre rigardi.

Stefano, kiel scias ĉiu kulturita leganto — t.e. persono jam leginta la aliajn rakontojn el la krimkroniko sanktavala — estas homo neniel rimarkinda: mezgranda, mezpeza, mezbela, mezforta, ordinare vestita, lin karakterizas la manko de tipaj karakterizoj (pro tio jam en la lernejaj jaroj oni donis al li la kromnomon “Mezetúl”).

La junulo, al kiu li direktis la preskaŭ solenan formulon notitan ĉi-supre, male prezentas per si tipon tre difinitan, tiun de troulo: li estas tro maldika, tro altkreska, kun tro longaj membroj kaj ŝultroj tro mallarĝaj, liaj haroj estas tro senordaj, kvazaŭ neniam kombilo ilin tuŝus — aŭ ĉar neniam kombilo ilin tuŝas —, lia rigardo tro mirplena, kaj ĉefe lia maniero sin teni multe tro klina: ŝajnas, ke ekdorminte unu nokton kun kresko de 1,60 metro, li vekiĝis la morgaŭon du metrojn alta kaj neniam repaciĝis kun tiu fakto.

Se nur aldoni, ke li estas ido de Karleto, la restoraciisto, kiu estas bokuzo de Jano Karal, la edzo de Ĝoja, onklino de Stefano, vi tuj komprenos la parencan rilaton inter tiuj du knaboj, kaj se plu diri, ke Joĉjo (mallongigo de Jozefo, ne de Johano) aĝas 21 jarojn, kaj ke du pasioj plenigas lian vivon, spionromanoj kaj elektroniko, vi jam scios multon gravan pri nia nova simpatia rolulo. Kaj por ke vi sciu ĉion vere sciindan, ni krome precizigu, ke Joĉjo havas specialan talenton por enamiĝi al virinoj pli aĝaj ol li, kiuj superece traktas lin kiel amuzan sentoobjekton antaŭ ol lin forlasi ege malfeliĉa. Nunperiode, li “oftumas” (kiel oni diras en Sanktavalo) kun iu nerimarkinda sekretariino nomata Lizabeta, kies gusto por strangaĵoj eble klarigas ŝian akcepton, verŝajne portempan, al lia aminduma fervoro.

Kiam li aŭdis la saluton de Stefano, la okuloj de Joĉjo, kutime mirplenaj, iĝis miregplenegaj: li gapis.

“Ej! Stefano! Estas vi!” li krietis, montrante per tiuj kvar vortoj, ke mankas al li nek kapablo observi, nek povo sin esprimi koncize, du kvalitoj ege valoraj en polica enketado.

“Joĉjo, mi bezonegas vian helpon”, Stefano diris. “Ĉu vi havus momenton por aŭskulti min?”

“Dekojn da momentoj, centojn da momentoj”, respondis Joĉjo, kiu ĉiam estis malavara, per la tro naza voĉo, kiun Naturo donacis al li.

Pluvego abrupte ekfalis, kaj ambaŭ junuloj kure rifuĝis al oportuna kafejo.

Stefano rakontis pri la okazaĵoj ĵus raportitaj ĉi-supre, kaj esprimis sian elreviĝon ĉe la penso, ke f-ino Munzo nun konas lin, tiel ke fariĝis praktike neeble, ke li observu ŝin nerekonate. Li elokvente vortigis sian mallaŭdan opinion pri tiu polico, kiu samminute petas onin porti dokumenton al virino, kaj diskrete spioni ŝin, kvazaŭ la du ordonoj ne kontraŭdirus sin reciproke.

Kiam Stefano menciis la monbiletojn el la murfendo, la svenon kaj la misteran dokumenton, la okuloj de Joĉjo brilis per io pli ol miro. Li ĝuis. Stefano bezonis nek klarigi nek peti. Jam la troulo flaris partoprenon en viva spionromano, kaj liaj naztruoj moviĝetis, kiel ĉe hundo spurtrova.

Pro devoj en la familia restoracio, Joĉjo ne estis libera antaŭ la fino de la vespero, sed li senpacience deziris partopreni en la spionaventuro. Li promesis, ke ĉi-nokte jam li iros Tribunalstraten por observi kiel eble plej multe. “Ŝi nur eliru,” li anoncis, “kaj mi spionsekvos ŝin ĝis infero se necese.”

*

Estis la unua nokte, kaj Stefano jam dormis la profundan dormon de l’ junaĝo.

“Tintin tintin tintin”, vokis la telefono.

La nevo de Ĝoja Karal havas ĉambron en apartamento, kiun li kunluas kun tri aliaj studentoj, sed dum la paskaj ferioj la tri estis for, ĉiu en sia familio, tiel ke Stefano, kies patrino mortis kaj patro, reedziĝinta, foriris eksterlanden, nun okupis la apartamenton sola.

“Tintin tintin tintin.”