Выбрать главу

Johán Valano

Ĉu li bremsis sufiĉe?

Krim-romano originale verkita en esperanto

Johán Valano

© Kopirajto ĉe aŭtoro kaj eldoninto

HTML-eldono kreita laŭ la dua libroforma eldono:

Antverpeno: TK/Stafeto, 1979. ISBN 90-6336-008-8.

Kembriĝo: Edmundo, 2011-10-24.

Glosaro

Jenaj vortoj ne troviĝas samforme aŭ samsence en Plena Ilustrita Vortaro:

ĉaledo

montara lignodomo (PIV: ĉaleto; ĉar temas pri vorto originanta en franclingva Svislando, la aŭtoro preferis la formon uzatan de la svisaj franclingvaj esperantistoj)

damne

malbene, malbeninde (esprimas fortan senton de malplezuro)

frustri

ne havigi al iu kontentiĝon, kiun li aŭ ŝi atendas (PIV: frustracio)

intui

instinkte, kvazaŭ senpere scii (PIV: intuicio)

porna

koncernanta aŭ prezentanta malĉastaĵojn, obscenaĵojn (PIV: pornografio)

1

Stefano rigardis la tegmentojn, sorĉata de la beleco de l’ loko. ‘Simfonio el tegoloj’, li pensis admire. De tie supre, oni vidis la tutan urbeton, juvelon savitan el la tempo, kiam la homoj sciis harmonie konstrui.

Kvankam, verdire, la monto ne estis tre alta, ĝi ebligis plaĉan birdvidon al la tuta regiono. Stefano okule laŭiris la fluon de Mikva, de ties elmonta apero ĝis la kunfluejo kun Tjazo, kaj li sentis kvazaŭ dankan korvarmon al la prauloj kiuj sukcesis tiel arte ĝin ornami per juvelaj ŝtonpontoj.

Rigardante de supre, oni komprenis la obstinan reziston de la malnovaj loĝantoj al la projekto krei laŭ la rivero larĝan ŝoseon por la aŭta trafiko. Realigi ĝin estus blasfemi kontraŭ multjarcenta disvolviĝo, en kiun miloj da homoj metis nekalkuleblan kvanton da ama laboro, arda kaj arta.

Stefano turnis la rigardon dekstren. Trans Tjazo nun staris ampleksa nova kvartalo, al kies domkuboj personeco mankis. ‘Povus esti ie ajn’, li murmuris al si, kaj gratulis sian sorton ke li trovis ĉambron en la malnova parto de la urbo. Malpli luma, certe, iom malpli komforta, eble, sed tiom pli homa!

La modernan loĝkubaron disduigis larĝa vojo, kondukanta foren al la Minejo. Ekde kiam — antaŭ eble dek kvin jaroj — oni malkovris ercon, la vivo de la regiono ŝanĝiĝis. Por eltiri la minaĵon, oni venigis laboristojn el ekstere, ĉefe siciliajn kaj albanajn, kiuj nuancis la urbon per sia speciala, propra etoso. Neniu precize sciis de kie venas tiuj albanoj, sed Stefano duonkomprenis ke ili fuĝis el la komunista reĝimo Greklandon, de kie ili dungiĝis por la ĉi-tiea minejo.

La okuloj de la junulo revenis al la riverbordo, iom sekvis la arĝentan rubandon de Tjazo, haltis sekundeton ĉe la malnova preĝejo Sankta-Valtero, kaj laŭiris la vojon kiu kondukas al Monto Baruna. Li provis vidi la garaĝon kie li laboras, sed ne sukcesis, kvankam la fakto ke tiu konstruaĵo staras iom izolite, ekster la urbo mem, devus faciligi ĝian trovon. Tamen, je tia distanco, ne estis mirige ĝin maltrafi.

“Kia fabela vidaĵo!” juna virina voĉo eksonis apude. Stefano turnis sin. Kvinopo da turistoj, spiregantaj pro la kruta vojo, alvenis kun videbla intenco ekstaziĝi. La junulo respondis ridete al ilia rideto, kaj cedis al ili la lokon. Bruaj voĉoj ĝenas ĝuan kontempladon, kaj li cetere jam satigis sian deziron admiri. Li ekpaŝis malsupren.

‘Plaĉa urbeto, Valmu’, li al si flustris desuprante laŭ malglata vojeto. Kaj la voĉo de Leŭtenanto Remon resonis en lia memoro: ‘Valmu plaĉos al vi, estas urbo laŭ homa mezuro.’ Tiklis lian memestimon la konfidenca komisio kiu lin venigis tien ĉi. Li jam kelkfoje helpis sian onklon, polican detektivon Janon Karal, en tiu aŭ alia enketo, sed neniam oficiale. Ĉi-foje la leŭtenanto mem lin petis kunlabori.

“Ni bezonas iun, kiun neniu suspektos pri polica kontakto,” Remon tiun tagon diris, “kaj via onklo klarigis al mi ke vi ŝatus labori en garaĝo dum la ferioj. Mi povas havigi al vi meĥanikistan laboron en garaĝo kiu situas strategie por enketo, se vi konsentos diskrete kolekti por ni informojn. Temas pri anonimaj leteroj sendataj al fama loka arkitekto. La mastro de tiu garaĝo estas amiko de li…”

Fierige, ĉu ne? Sed se facile estas paroli, konkrete kolekti informojn montriĝas malpli glata afero. Ĝis nun Stefano eksciis eĉ ne unu menciindan fakton. Jes ja, li multon aŭdis pri la urbetaj konfliktoj, la politika rolo de la arkitekto, kelkaj liaj malamikoj. Sed ĉu ion tian deziras la leŭtenanto? La junulo antaŭtimis la tagon, kiam li devos raporti.

La suroj doloris dum li fine haltis por iom spiri piede de la monto. Refreŝiga trinko sentiĝis nepre havinda. Li iris al Granda Placo, kie pluraj trotuaraj kafejoj konkure invitis al plaĉa sensoifigo.

Svarmis turistoj, sed ne tiuj interesis Stefanon. Li plezure rimarkis tablon ĉirkaŭitan de rondo el malnovaj Valmuanoj fordonitaj al seriozkapa diskutado. Li eksidis apude.

Ju pli li rigardis, des pli lin frapis la streĉiteco de l’ vizaĝoj. Ne tiel aspektas kutime aro da urbetanoj dum suna dimanĉa posttagmezo. La Valmuanoj estas famaj pro sia gajeco, kaj similaj tragikaj esprimoj en grandplaca kafejo nepre signis ion nenormalan. Stefano streĉis la atenton.

“Mi konas plurajn kiuj ĝojos pri ĝi”, unu estis diranta.

“Tiuj el Vinstrato?” demandis alia.

“Tiuj kaj aliaj. La popolo ne ŝatas lian projekton. Ĝi tute fuŝus la urban etoson”, la unua respondis.

“Sed la projekto plu ekzistas, eĉ se li mortis”, intervenis tria.

“Mi dubas ĉu liaj partianoj kuraĝos daŭrigi. Necesis lia forta personeco por konvinki kaj por ĉion organizi”, diris la unue parolinta.

Stefano aŭskultis pli kaj pli streĉe. Ĉiu sinsekva komento alportis novajn detalojn. Fine, el tiu konversacio nur unu konkludo eblis: ke ĵus mortis Aleksandro Jendrik, la arkitekto respondeca pri la projekto konstrui larĝan aŭtoŝoseon laŭ Mikva. Ĝuste pri tiu sama gravulo Leŭtenanto Remon petis Stefanon enketi…

Sed la sekvo tremigis la junulon. Li estis proksimiginta sian seĝon kaj nun ĉion bone aŭdis. La disaj frazoj trafis lin kiel puzleroj, kiujn lia menso klasis interrilatige. Tiel li eksciis ke Jendrik mortis pro aŭtoakcidento montvoja la antaŭan nokton. Lia veturilo ial forlasis la vojon, falis de alte kaj komplete brulis.

Per si mem tio estis jam impresa. Sed por Stefano la afero des pli seriozis ke la fama arkitekto ĵus lasis la aŭton en lia garaĝo por ordinara prizorgado! Kaj ĉiuj konis lin kiel bonegan stiranton, perfekte konantan ĉiujn vojojn de la regiono. Kiel tia homo povis devojiĝi per aŭto ĵus kontrolita garaĝe? Ĉu okazis io fuŝa? Io rilata kun la anonimaj minacoj?

2

“Jen kiel mi rekunmetis la okazaĵojn”, polica detektivo Jano Karal klarigis al Leŭtenanto Remon — ili sidis en la Centra Policejo de la regiona ĉefurbo, Valĉefa, 37 kilometrojn for de Valmu — “laŭ la detaloj havigitaj al mi de mia nevo Stefano kaj kompletigitaj de la loka polico. Parenteze, mi ne menciis al ĉi-lasta Stefanon kaj la anonimaĵojn. Jendrik ja rekte venis al vi ĉar li ne ŝatis ke la valmua polico sciu pri tiuj, ĉu ne? Vi do…”

“Tion ni vidos poste,” interrompis Remon, “unue rakontu pri la akcidento”.

“Kiel vi volas. Nu, sabaton matene. Aleksandro Jendrik kondukis sian aŭton al Ejga-Garaĝo por regulaj kontrolo kaj prizorgado. Estis aranĝite ke li venos vespere repreni ĝin. Li menciis ke li bezonos ĝin por nokta rendevuo en unu el la lignodometoj supre de Monto Baruna.”

“Nokta rendevuo tie supre? Stranga afero”, ekmiris la leŭtenanto.

“Efektive”, Karal respondis, “ĉiuj surpriziĝis pri lia senemocia diro tiurilate, sed neniu aŭdacis fari demandojn. La laboro do efektiviĝis, senprobleme.”