Выбрать главу

Johán Valano

Ĉu ni kunvenis vane?

Romano verkita en Esperanto

Johán Valano

© Kopirajto ĉe verkinto kaj eldonisto

HTML-eldono kreita laŭ la libroforma eldono:

Antverpeno: TK/Stafeto, 1982. ISBN 90-6336-023-1.

Kembriĝo: Edmundo, 2011-10-24.

La personoj, kiuj rolas en ĉi tiu romano, estas pure fikciaj. Ĉia eventuala simileco kun reale ekzistanta persono estas hazarda koincido. Same, la internacia konferenco, ĉe kiu la eventoj disvolviĝas, estas pure fikcia. Kontraste, la urbo, kie ili okazas, kompreneble ekzistas kaj estas priskribita tia, kia la aŭtoro ĝin perceptis, dum li tie portempe laboris en septembro 1978.

1

Per tre malrapida gesto, kiun neniu povis rimarki, Miŝa Viktoroviĉ Kaganov tuŝis la maldekstran flankon de sia jako, je la nivelo de l’ koro, kaj la minimumaj palpa kaj aŭda perceptoj sufiĉis por forigi momente lian dubon: la gazeto plu troviĝis en la interna poŝo. Lin torturis intensa deziro ĝin rigardi, sed tiun li subpremis: povus ja esti danĝere.

Li provis igi sian vizaĝon kiel eble plej senesprima, dum li kontrolis, per mildamova turno de la kapo, ĉu iu lin observas. Laŭŝajne, neniu el la personoj, kiuj eniris kun li ĉi tiun aviadilon en Vladivostoko, interesiĝis pri li, sed ĉu ŝajnon oni povas fidi? Lia racio diris, ke li estis perfekte singarda, kaj ke la aŭtoritatoj povus suspekti nenion, sed malofte racio povas pacigi koron turmentoplenan, kaj ĉi-okaze ĝi pliafoje fiaskis.

Nekapabla rezisti plu, li malbutonis la jakon, ĝin iom malfermis, kaj ĵetis rigardon al la faldita gazeto, kiu parte elstaris el la interna poŝo. La vido al la familiaraj hebreaj literoj igis lin samtempe trankvila kaj malsekura: trankvila, ĉar estis pruvo, ke li plu kunportas la valoran dokumenton; sed malsekura, ĉar konkrete ekvidi la kaŭzon de la zorgoj substrekis ties realecon, kaj sekve la realecon de l’ danĝero.

Kun kulpa mieno li ree rondrigardis la kunveturantojn. Neniu havis la vizaĝon turnita liadirekte. Li eltiris poŝtukon kaj viŝis al si la frunton. Li ŝvitis. Li sin demandis, ĉu liaj nervoj eltenos ĝis Alma-Ato.

*

‘Finfine!’ pensis la delegito el Luksemburgo, dum la Iljuŝin-aviadilo forlasis la delhian flughavenon. La restado en la hinda ĉefurbo ĉe pluvo senhalta, la 24-hore malfrua forflugo kaj la manko de ĉarmo de la stevardino igis lin malbonhumora.

Li ne komprenis sin mem. Kutime serena, li surprizis sin trifoje kontrolante, ĉu la enhavo de la saketo, en kiun li metis ĉiujn gravaĵojn, ankoraŭ estas kompleta. Kiel antaŭvideble, estis neniu kialo por zorgi: la flugbiletoj, la diplomata pasporto, la fasko da dolaroj, la vojaĝĉekoj, eĉ la kreditkarto — verŝajne senutila en Sovetio — ĉio troviĝis ĝustaloke.

Li hezitis ĉerpi el la teko konferencan dokumenton, sed decidis nee. Li estis tro laca, kaj estis pli plezure lasi la pensojn vagadi laŭplaĉe. La ideo organizi tian gigantan konferencon estis vere stranga. Ke UN tion elpensis, ne estis mirige — la funkciuloj de Unuiĝinta Naciaro ofte havas tiajn utopiecajn revojn — kaj ke UNESKO akceptis kunpatroni ne tro surprizis, ĉar de tiuj babiluloj kion alian oni atendu? Sed kiel kompreni, ke tiaj relative seriozaj organizoj kiel Monda Organizo pri Sano kaj Internacia Labor-Organizo konsentis aŭspicii tiun grandiozan farson? Internacia konferenco pri la spirita kaj socia bonfarto de la homo! Kiamaniere realisto kiel li kapablos ludi tiun ludon de knaboj nubopensaj? Feliĉe, ke la alia, hm, diskreta komisio metos iom da spico en tiun fantazian kunvenegon…

Li scivolis, kiel ĉio disvolviĝos, ĝoje fierante, ke li rifuzis monkompenson por tiu ridinde sendanĝera tasketo. Vere malegoisma li estas, ĉar se li estus jesinta, li ricevus ŝatindan riĉon. Tamen, povas utili en la vivo disponi pri alies dankemo. Eble foje…

Se nur bieron li havus… Sed la stevardino diris, ke biero en la aviadilo ne troviĝas. Kiel gustos la sovetia biero? Espereble ili tie havos ĉeĥan. Lia edzino plendas, ke li drinkas tro multe, kaj ke tio lin dikigas, sed kial li hontus pri sia konveksa ventro? Ĉu dika figuro ne estas impona en la internaciaj rondoj, kie li oficas?

La delegito el Luksemburgo oscedis, fermis la okulojn, kaj plektis la manojn sur la grasa ventro diplomata. Li revis pri Alma-Ato. Li sonĝis pri Alma-Ato. Kaj pri Diekirch-biero. Dume, la aviadilo sagis super Hindukuŝo.

*

Zajd Azzuz malbukis la sekureczonon, etendis siajn longajn krurojn, fermis la okulojn kaj ridetis al si. La atena flughaveno jam kuŝis malproksime nun, kaj la aviadilo rapidis Moskven. La artifiko de Ali estis perfekte efikinta, kaj por ĝui pli konkrete sian sukceson, la libiano malfermis la vojaĝsakon, kiu staris sub la antaŭa seĝo: la vido de la “papertranĉilo”, kiun li ruze ĵus pasigis tra ĉiuj kontroloj, plenigis lin je ĝojo junknaba.

Li remetis la sakon sub la seĝon, reetendis la krurojn, plektis la manojn subnuke kaj lasis sian vizaĝon malstreĉiĝi al rideto. Kiel ĉiam, kiam li havis kun si sian ŝatatan armilon, li sentis ĝuan senton de potenco. Li sentis sin forta, li sentis sin bela, li sentis sin kapabla konkeri ion kaj iun ajn.

La stevardino, kiu pasis koridore, malrapidigis sian iron por admiri, kiom diskreteco ebligis, tiun rimarkindan viron kun la belege egalaj dentoj. Ŝi rapide mensnotis la longe etenditajn krurojn, la figuron samtempe sveltan kaj fortan, kiun havigas konstanta fizika trejnado, kaj la plaĉan simetrion de la vizaĝaj trajtoj. ‘32- aŭ 33-jara, sendube, la perfekta aĝo’, ŝi diris al si. Sentante ŝian rigardon, li turnis la kapon kaj okulumis. Ruĝiĝante ŝi antaŭen paŝis plu.

‘Kisinda’, li verdiktis. Sed tuj lia menso revenis al pli gravaj priokupoj. ‘Kazaĥstano estis tradicie islama’, li pensis. ‘Kio rezultas el reĝimo soveta, kaj islama kulturo?’ Nu, li vidos. Post kelkaj horoj li ja alteriĝos en Alma-Ato.

*

En la Iljuŝin-aviadilo, kiun la sovetiaj aŭtoritatoj metis je la dispono de MOS kaj ILO por transporti de Ĝenevo Alma-Aten ties personaron deĵorontan en IKSSBH, Marta Martin kliniĝis por pli bone aranĝi siajn aferojn. Ŝi ameme karesis la pluvombrelon, kiun ŝi ĉiam prenis kun si, kaj milde ĝemspiris: Ektremo skuetis ŝian korpon. Ŝi timis. Flugmaŝinon ŝi neniam trovis fidinda.

Ŝi prezentis kvazaŭ perfektan kontraston kun Zajd Azzuz. Li estis longakrura, ŝi malaltkreska; lia alloga vizaĝo esprimis plenan memfidon, ŝian — ne aparte plaĉan — stampis esprimo tragika; li disradiis tiun imponon el koncentrita energio, kiu signas la aĝon, kiam juneco nuanciĝas per iom-post-ioma maturiĝo, ŝi aĝis reale 52 jarojn, sed ŝajne pli ol 60; li estis konkerema pantero, ŝi muso panike serĉanta truon por sin kaŝi. El sia vojaĝsako ŝi ekprenis libreton pri soveta Azio. Ŝi ĝin malfermis kaj ellasis profundan elspiron. Antaŭ ŝiaj okuloj, vorto dancis kaj dancis: Alma-Ato…

*

“Ni baldaŭ alteriĝos en Taŝkent, ĉefurbo de Soveta Socialista Respubliko Uzbeka”, sonis ina voĉo laŭtparolile. Tiujn vortojn sekvis teda prelego statistikplena pri produktado, industrio, terkulturo, komerco, kiun neniu aŭskultis.

Ilja Romanoviĉ Aŝkenazi lasis sian menson vagi, dum la voĉo unutone elbobenis la lekcion. ‘Lasta halto antaŭ Alma-Ato’, li diris al si, kaj tiu penso efikis streĉe al lia gorĝo. Li ektravivis strangan disduiĝon de la personeco: unu parto de li sentis angoron, kaj samtempe alia restis tute kvieta kaj observis la unuan, kvazaŭ dirante al ĝi: “Estas normale, ke vi sentas angoron, en ĉi tiuj cirkonstancoj…”

Li ne komprenis sian geston. Li perfekte sciis, ke ĝi estas senutila, ĉar ne povis esti dubo, ke ĉio troviĝas bonorde en la vojaĝsako. Sed kvazaŭ volo ne plu estrus la korpon, li observis sian manon tiri malferme la zipon de la sako, palpi en ĝi, tuŝi la preĝoŝalon, kaj sub ĝi preĝlibron kaj “tefilojn” (kiel li ĉiam nomis al si la filakteriojn), ilin karesi, kaj refermi la sakon konstatante en si, iom humiliĝe, tute neracian senpeziĝon.