Выбрать главу

Guy de Maupassant

La brandobareleto

Al Adolphe Tavernier

Mastro Ĉicot, la gastejestro de Epreville, haltigis sian duradan veturilon antaŭ la farmobieno de patrino Magloire. Li estis alta, kvardekjara fortikulo, ruĝa kaj dikventra, kaj konata kiel maliculo.

Li alligis sian ĉevalon al la fosto de l' barilo kaj eniris en la korton. Li posedis bienon tuj apud la teroj de l' maljunulino, kaj tiujn li deziregis jam de longa tempo. Dudekfoje li ja provis ilin aĉeti sed patrino Magloire rifuzis kun obstino.

— Kie mi naskiĝis, tie mi mortos, ŝi diris.

Li trovis ŝin antaŭ ŝia pordo, senŝeligantan la terpomojn. Aĝa je sepdek du jaroj, ŝi estis seka, sulketita kaj kurbigita sed tiel senlaca kiel junulino. Ĉicot frapetis ŝian dorson kaj eksidis apud ŝi sur portebla ŝtupetaro.

— Nu, patrino, kaj tiu sano, ĉu ĝi estas daŭre bona?

— Ne tro malbona, kaj la via, mastro Prosper?

— Kun kelkaj doloroj, alie estus laŭdezire.

— Nu, ĝojige!

Kaj ŝi plu diris nenion. Ĉicot rigardis ŝin plenumi sian laboron. Ŝiaj hokformaj nodaj fingroj same malmolaj kiel krabaj piedoj kaptis kvazaŭ pinĉiloj la grizetajn tuberojn en korbego kaj ŝi rapide turnis ilin, forprenante longajn ŝelpecojn sub la klingo de malnova tranĉilo, kiun ŝi tenis per la alia mano. Kaj kiam la terpomo montriĝis fine tute flava, ŝi faligis ĝin en sitelon kun akvo. Tri aŭdacaj kokinoj venis unu post la alia ĝis en ŝiaj jupoj por forpreni la ŝelojn kaj ili forkuris rapidege, portante per la beko sian akiraĵon.

Ĉicot aspektis ĝenita, hezitanta, zorgoplena, kun io sur la lango, kio ne volis eliri. Finfine li decidiĝis:

— Diru nun, patrino Magloire…

— Kion vi volas?

— Tiun bienon, ĉu vi do vere ne volas ĝin vendi al mi?

— Ho, certe ne! Ne kalkulu je tio. Estas dirite, estas dirite; ne plu parolu pri tio.

— Sed mi trovis aranĝon, kiu estus por ni ambaŭ avantaĝa.

— Kio estas?

— Jen, kio estas. Vi ĝin vendas al mi kaj vi ĝin tamen konservas. Vi eble ne komprenas sed aŭskultu; jen mia ideo.

La maljunulino ĉesis senŝeligi siajn legomojn kaj fiksis sur la gastejestro siajn okulojn vivoplenajn kaj brilantajn inter sulketitaj palpebroj.

Li daŭrigis:

— Mi klarigu. Mi donos al vi ĉiumonate cent kvindek frankojn. Ĉu vi bone aŭdas? Ĉiumonate mi alportos al vi ĉi tien per mia durada veturilo tridek ormonerojn de kvin frankojn. Kaj nenio alia estos ŝanĝita, nenio, nenio; vi restos en via bieno, vi ne okupiĝos pri mi, vi ŝuldos al mi nenion. Vi nur bezonos preni mian monon. Ĉu estas al vi konvene?

Li rigardis ŝin kun ĝoja mieno, kun mieno bonhumora.

La maljunulino lin observis malfide, serĉante la kaptilon. Ŝi demandis:

— Tio estas por mi; sed vi, tiun ĉi bienon, vi ĝin tiel ne akiras?

Li kompletigis:

— Ne faru al vi zorgojn pri tio. Vi restos surtere tiel longe kiel la bona Dio vin lasos vivi. Vi restos hejme. Sed vi faru por mi skribaĵeton ĉe la notario, por ke post via morto la bieno fariĝu mia. Vi ne havas infanojn, nur nevojn, kiujn vi apenaŭ ŝatas. Ĉu estas al vi konvene? Vi konservos vian bienon dum la tuta daŭro de via vivo kaj mi donos al vi tridek ormonerojn de kvin frankoj ĉiumonate. La tuto estos pura gajno por vi.

La maljunulino restis surprizita, maltrankvila sed allogita. Ŝi respondis:

— Mi ne diras ne. Sed mi volas fari al mi racian opinion pri tio. Revenu por diskuti pri la afero kiam ajn en la venonta semajno. Mi faros al vi respondon laŭ mia ideo.

Kaj mastro Ĉicot foriris tiel kontenta kiel reĝo, kiu ĵus konkeris imperion.

Patrino Magloire restis enpensa. Ŝi ne dormis en la posta nokto. Dum kvar tagoj ŝi havis febron pro hezitado. Ŝi ja flaris ion malbonan por si en tio, sed la penso pri la tridek ĉiumonataj ormoneroj, pri tiu bela mono sonanta, kiu alfluus en ŝian antaŭtukon, kiu falus tiel al ŝi sen ia ajn laborkompenso, konsumis ŝin pro dezirego.

Tiam ŝi iris al la notario kaj rakontis al li sian aferon. Li konsilis, ke ŝi akceptu la proponon de Ĉicot. Sed ŝi petu kvindek ormonerojn anstataŭ tridek, ĉar la bieno valoras almenaŭ sesdek mil frankojn.

— Se vi vivos ankoraŭ dek kvin jarojn, li ja pagos tiamaniere nur kvardek kvin mil frankojn.

La maljunulino ektremegis je tiu perspektivo pri kvindek centsoldaj ormoneroj ĉiumonate; sed ŝi ankoraŭ malfidis, timante milon da neantaŭviditaj aferoj, kaŝitaj ruzaĵoj, kaj ŝi restis ĝis la vespero, farante demandojn, povante nek decidi nek foriri. Fine ŝi ordonis, ke oni preparu la akton kaj ŝi reiris hejmen, senkonscieta, kvazaŭ trinkinte kvar potojn da nova cidro.

Kiam Ĉicot venis por ekscii la respondon, ŝi lasis lin longe petadi, deklarante ke ŝi ne volas, tamen rodata de l' timo ke li ne konsentos doni la kvindek centsoldajn ormonerojn. Sed fine ĉe lia insistado ŝi eldiris siajn pretendojn.

Li faris eksalton de elreviĝo kaj rifuzis.

Tiam, por konvinki lin, ŝi komencis rezoni pri la probabla daŭro de sia vivo.

— Mi certe ne povas esperi je pli ol kvin aŭ ses jaroj. Jen, mi havas nun sepdek tri kaj krom tio ne estas vigla. Iun vesperon antaŭ nelonge mi kredis ke mi estas ĉe la fino. Ŝajnis al mi ke oni malplenigas mian korpon. Oni eĉ devis porti min al la lito.

Sed Ĉicot ne lasis sin trompi.

— Ho ne vi, ruzulino, vi estas same fortika kiel la preĝeja sonorilturo. Vi certe vivos almenaŭ cent dek jarojn. Nepre estos vi, kiu min enterigos.

La tuta tago ankoraŭ perdiĝis per diskutoj. Sed ĉar la maljunulino ne cedis, la gastejestro finfine konsentis pagi la kvindek ormonerojn.

Ili subskribis la akton en la posta tago. Kaj patrino Magloire postulis kvindek frankojn kiel ekstran porkon-traktan monon.

Tri jaroj forpasis. La grizulino same bonfartis kiel karpeno. Ŝi aspektis eĉ ne unu tagon pli maljuna kaj Ĉicot malesperadis. Ŝajnis al li, ke li pagas tiun monon jam de duona jarcento, ke li estas trompita, priŝtelita, ruinigita. Li iris de tempo al tempo por viziti la bienulinon, same kiel oni iras en julio al la kampoj por vidi ĉu la grenoj estas sufiĉe maturaj por la falĉilo. Ŝi akceptis lin kun malica rigardo. Oni povus kredi, ke ŝi gratulas sin pro la bona ŝerco, kiun ŝi faris al li; kaj li resupreniris rapide en sian veturilon murmurante:

— Ĉu vi do ne krevos, skeletaĉo!

Li ne sciis kion fari. Li volus strangoli ŝin, kiam li ŝin vidis. Li malamis ŝin je sovaĝa, hipokritula malamo de priŝtelita kamparano. Tiam li serĉis rimedojn.

Iun tagon fine li revenis por vidi ŝin, frotante siajn manojn kiel li faris la unuan fojon, kiam li proponis al ŝi la aferon.

Kaj parolinte kelkajn minutojn:

— Diru do, patrino, kial vi ne venas al mi por manĝi, kiam vi pasas tra Epreville? Oni klaĉadas pri tio; nun oni diras, ke ni ne plu estas amikoj kaj tio funebre ĉagrenas min. Kaj vi scias, ĉe mi vi neniom devos pagi. Mi ne estos avara je unu plia manĝo. Tiom da fojoj, kiom via koro deziros, venu senretene, tio plezurigos min.

Patrino Magloire ne atendis ripeton de la propono kaj la postmorgaŭan tagon, veturinte al la foiro per sia kabrioleto kondukita de ŝia servisto Célestin, ŝi metis senĝene sian ĉevalon en la stalon de mastro Ĉicot kaj petis la promesitan manĝon.

La radianta gastejestro traktis ŝin kiel sinjorinon, servis al ŝi kokidaĵon, kolbason, tripaĵon, femuraĵon kaj lardon kun brasiko. Sed ŝi manĝis preskaŭ nenion, sobra jam de l' infanaĝo, ĉiam kontentiĝinta per iom da supo kaj krustaĵo buterpana.

Ĉicot insistis, montrante bedaŭron. Ŝi ankaŭ ne trinkis. Ŝi rifuzis kafon.

Li demandis:

— Vi tamen akceptos glaseton da brando.

— Ha, tion jes! Mi ne diras ne. Kaj li kriis plenpulme tra la gastejo:

— Rozalio, alportu la dolĉan, la bongustegan, la super-superegan!