Выбрать главу

- Grafo! - dauxrigis Zinaida, - skribu bileton al monsieur Voldemar.

- Tio estas maljusta, - oponis kun neforta pola prononco la grafo, tre bela kaj dande vestita brunulo kun esprimivaj brunaj okuloj, streta hela nazo kaj mincaj lipharoj super la eta busxo. - Li ne ludis kun ni.

- Maljuste, - ehxis Belovzorov kaj la sinjoro nomita eks-kapitano, viro, cxirkaux kvardekjara, preskaux monstre variolkava, krispa kiel negro, iom gxibeta, kurbakrura kaj vestita en militista surtuto sen epoletoj, ne butonumita.

- Skribu bileton, mi diris, - ripetis la princidino. - Cxu vi ribelas? Monsieur Voldemar estas kun ni la unuan fojon, kaj li hodiaux ne devas obei la regulojn. Ne grumblu, skribu, mi volas tion.

La grafo levis la sxultrojn, sed obee klinis la kapon, prenis plumon en blankan manon ornamitan per ringoj, sxiris pecon da papero kaj komencis skribi sur gxi.

- Permesu almenaux klarigi al sinjoro Voldemar la aferon, - rikane komencis Lusxin, - li tute perdis la kapon. Do, junulo, ni ludas garantiajxojn; la princidino estas punita, kaj kiu tiros la felicxan bileton tiu rajtos kisi sxian manon. Cxu vi komprenis, kion mi diris al vi?

Mi nur rigardis al li kaj dauxrigis stari kvazaux nebuligita, sed la princidino refoje saltis sur la segxon kaj denove komencis skui la cxapelon. Cxiuj tiris sin al sxi - kaj mi post la aliaj.

- Majdanov, - vokis la princidino altan junan homon kun vangokava vizagxo, etaj blindecaj okuloj kaj ekstreme longaj nigraj haroj, - vi kiel poeto devas esti nobla kaj cedi vian bileton al monsieur Voldemar, por ke li havu du sxancojn anstataux unu.

Sed Majdanov kapneis kaj skuis sian hararon. Mi la lasta sxovis la manon en la cxapelon, prenis kaj malrulis la bileton... Dio! Kia mi farigxis kiam ekvidis en gxi la vorton: kiso.

- Kiso, - mi nevole kriis.

- Brave! Li venkis, - kriis la princidino. - Kiel mi gxojas. - Sxi forlasis la segxon kaj tiel klare kaj dolcxe rigardis en miajn okulojn, ke mia koro ekruligxis. - Cxu vi gxojas? - sxi demandis min.

- Mi? - mi balbutis.

- Vendu al mi vian bileton, - tondris en mian orelon Belovzorov. - Mi donos al vi cent rublojn.

Mi respondis al la husaro per tiom indigna rigardo, ke Zinaida aplauxdis kaj Lusxin kriis: bravulo!

- Tamen, - li dauxrigis, - mi kiel ceremoniestro devas zorgi ke cxiuj reguloj estu respektataj. Monsieur Voldemar, starigxu unugenue. Ni havas tian ordon.

Zinaida ekstaris antaux mi, iom klinis sian kapon flanken kvazaux por pli bone ekzameni min kaj digne etendis al mi sian manon. Mi preskaux svenis; mi intencis starigxi sur unu genuo, sed falis sur ambaux kaj tiel nelerte tusxetis per miaj lipoj la fingrojn de Zinaida, ke iom gratis mian nazopinton per sxia ungo.

- Bone! - kriis Lusxin kaj helpis min levigxi.

La ludo dauxris, Zinaida sidigis min apud si. Kiajn punojn sxi elpensis! Sxi, interalie, estis devigita prezenti statuon - kaj por piedestalo sxi elektis monstran Nirmackij, ordonis al li kusxigxi vizagxaltere kaj, krome, kasxi la vizagxon en sia sino. Ridego ne cxesis ecx por momento. Por mi, izolite kaj sobre edukita knabo, kreskinta en sinjora serioza hejmo, tia bruego, tia spontana, preskaux furioza gajeco, tial neordinaraj rilatoj kun nekonatoj frapis mian cerbon. Mi simple ebriigxis kvazaux pro vino. Mi komencis ridegi kaj babili pli lauxte ol la aliaj, ke ecx la olda princino, sidanta en la najbara cxambro kun iu advokato de Iveria Pordego alvokita por konsilo, eliris por rigardi al mi. Sed mi estis tiom felicxa ke tute ne atentis ies rikanojn kaj strabajn rigardojn. Zinaida plu preferis min kaj ne forlasis min de si. En iu puno al mi okazis sidi apud sxi kovrita per la sama silka tuko: mi devis diri al sxi "mian sekreton". Mi memoras kiel niaj ambaux kapoj subite trovigxis en sufoka duondiafana aroma obskuro, kiel en tiu obskuro proksime kaj milde brilis sxiaj okuloj kaj flame spiris sxiaj apertaj lipoj, kaj la dentoj vidigxis kaj pintoj de sxiaj haroj tiklis kaj bruligis min. Mi silentis. Sxi ridetis mistere kaj ruzete kaj finfine flustris al mi: "Nu, diru", sed mi nur rugxigxis kaj ridis kaj forturnigxis kaj apenaux spiris. La ludo tedis al ni, ni komencis ludi sxnuret-ludon. Dio mia! Kian ravon mi sentis, kiam gapinte mi ricevis de sxi fortan kaj akran baton je la fingroj. Kaj poste mi intence sxajnigis min kvazaux gapanta, kaj sxi incitis min kaj ne tusxis la etenditajn manojn.

Sed ne nur tion ni faris dum la vespero. Ni pianludis, kantis kaj dancis kaj imitis ciganan tendaron. Nirmackij estis vestita kiel urso kaj trinkigita per sala akvo. Grafo Malevskij montris al ni diversajn kart-trukojn kaj finis per tio, ke miksinte la kartojn disdonis al si por visto cxiujn atutojn, okaze de kio Lusxin "havis la honoron lin gratuli". Majdanov deklamis fragmentojn de sia poemo "Murdisto" (la afero okazis gxuste en la apogeo de l' romantismo), kiun li intencis publikigi kun nigra kovrilo kaj majuskloj de sanga koloro; cxe la advokato de Iveria Pordego ni sxtelis de la genuoj lian cxapelon kaj devigis lin anstataux elacxeto plenumi dancon "Kazacxok"; sur la oldulon Vonifatij ni metis kufon, kaj la princidino metis sur sin viran cxapelon... Cxion ne eblas mencii. Nur Belovzorov plejparte estis flanke, kolere kuntirinte la brovojn... Fojfoje liaj okuloj plenigxis per sango, li rugxigxis, kaj sxajnis, ke li tuj impetos al ni kaj disjxetos nin cxien kiel splitojn, sed la princidino rigardis al li, fingre minacis al li, kaj li denove kasxis sin en angulo.

Finfine ni perdis la fortojn. La princidino estis, kiel sxi mem diris, viglulino - nenia bruo sxin gxenis, tamen ankaux sxi lacigxis kaj ekvolis ripozi. Post la dekunua nokte oni surtabligis vespermangxon, konsistantan el peco da malfresxa seka fromagxo kaj iaj fridaj kuketoj kun sxinko, kiuj sxajnis al mi pli bongustaj ol cxiuj pastecxoj; estis nur unu botelo da vino, ecx tiu estis stranga: malhela, kun largxa kolo, kaj la vino en gxi gustis rozan farbon: cetere neniu gxin trinkis. Laca kaj felicxa gxis konsumigxo mi forlasis la dometon; je la adiauxo Zinaida forte premis mian manon kaj denove mistere ridetis.

La nokto peze kaj humide odoris en mian flamantan vizagxon; sxajnis, ke komencigxos fulmotondro; nigraj nuboj kreskis kaj rampis laux la cxielo, rapide sxangxante siajn fumajn konturojn. Venteto agite konvulsiis inter nigraj arboj kaj ie trans la horizonto, kvazaux por si mem, grumblis tondro, kolere kaj obtuze.

Tra la malantauxa eniro mi penetris en mian cxambron. La servisto dormis surplanke, kaj mi estis devigita transpasxi lin. Li vekigxis, ekvidis min kaj sciigis, ke la panjo denove koleregxis pri mi, deziris sendi iun por voki min, sed la patro detenis sxin de tio. (Mi neniam enlitigxis sen adiauxi la panjon kaj peti sxian benon). Do, kion mi faru?

Mi diris al la servisto, ke mi mem senvestigxos kaj kusxigxos, kaj estingis la kandelon. Sed mi ne senvestigxis, nek kusxigxis.

Mi sidigxis sur segxon kaj longe sidis kvazaux sorcxita. Miaj sentoj estis tiel novaj kaj tiel dolcxaj... Mi sidis apenaux cxirkauxrigardante kaj senmove, lante spiris kaj nur fojfoje jen silente ridis rememorante, jen interne frostis pro la penso, ke mi enamigxis, ke jen gxi estas - tiu amo. La vizagxo de Zinaida kviete flugis preter mi en tenebro; flugis, sed ne forflugis. Sxiaj lipoj samkiel antauxe mistere ridetis, la okuloj rigardis al mi iom deflanke, demande, mediteme kaj tenere... kiel en la momento de nia adiauxo. Finfine mi ekstaris, piedpinte proksimigxis al mia lito kaj singarde, ne senvestigxante, metis mian kapon sur kusenon, kvazaux timante maltrankviligi per abrupta movo tion, per kio mi estis plensxtopita...

Mi enlitigxis, sed ecx ne fermis la okulojn. Baldaux mi rimarkis, ke en mian cxambron sencxese enfalis iaj palaj rebriloj. Mi duonlevigxis kaj rigardis tra la fenestro. Gxia framo klare reliefigxis fone de la vitroj, mistere kaj svage blankintaj. "Fulmotondro", - mi pensis, kaj estis gxuste fulmotondro, sed gxi pasis tre fore, ecx tondro ne auxdigxis; nur surcxiele sencxese flamis fulmoj, nebrilaj, longaj, kvazaux distrancxitaj: ili ne tiom flamis kiom tremis kaj konvulsiis, kiel flugilo de agonianta birdo. Mi ellitigxis, iris al fenestro kaj staris tie gxismatene... Fulmoj ne cxesis ecx por unu momento; estis nokto, kiun la popolo nomas "pasera". Mi rigardis al la muta sabla kampo, al la obskura maso de la gxardeno Neskucxnyj, al la flavetaj fasadoj de foraj domoj kvazaux tremantaj kun cxiu febla ekflamo... Mi rigardis kaj ne povis cxesi; tiuj mutaj fulmoj, tiuj nefortaj briloj sxajnis respondi al la mutaj misteraj impetoj kiuj flamis ankaux en mi. Ekmatenigxis; per rugxaj makuloj aperis auxroro.