Выбрать главу

Post kiam mi aĉetis bileton de la kontrolisto, Brita ne sciis, kiel esprimi sian dankemon. Mi sugeste respondis:

— Estas facile. Ankaŭ mi nomiĝas Luĉjo…

Renata direktis demandan rigardon al sia kunulino kaj, kliniĝinte al ŝi, flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon. Kun brilaj okuloj kaj ruĝaj vangoj ili akceptis mian inviton, konsentante interrompi la vojaĝon en Kolonjo.

— Sed ne pli ol unu tagon.

— Ne pli ol unu nokton, kolombinoj miaj. Post la matenmanĝo ni reiros kune al la stacidomo.

Dum la dek minutoj, kiuj restis ĝis la alveno en Kolonjo, mi provis paroli pri la vetero, la pejzaĝo kaj la pasinta kongreso. Sed ambaŭ amoremulinoj estis jam image en la granda kolonja lito, kaj ili varmigis min, detale priskribante per krudaj terminoj la voluptaĵojn promesitajn al mi kaj la ĝuojn atendatajn de mi. Mia plumo ruĝiĝus de honto, se mi trudus al ĝi laŭvortan transskribon de tiu lasciva konversacio.

Kiam la trajno malrapidiĝis, ni senpacience ekkaptis nian pakaĵon kaj iris en la koridoron. La itala pastro dume ĉesis maĉi sian latinon, por fiksi sur mi naŭzitan rigardon, kvazaŭ li flarsentus mian abomenan pekemon. Ni elvagoniĝis kaj gaje paŝis sur la kajo inter aliaj vojaĝantoj, kiam la fenestro de nia kupeo subite malfermiĝis kaj la itala kleriko kolere blekis al ni:

— Porkoj!

Kaj, por montri, kiel lerte li manipulas la nuancojn de la internacia lingvo, li kriis ankoraŭ pli laŭte:

— Geporkoj!

Ni haltis kaj interŝanĝis konsternitajn rigardojn. Renata grumblis:

— Tiu fiulo estas vera porko, kiu spionis nian babiladon. Vere pravis la prezidanto de la Esperanto-movado, kiam li proponis, ke oni pafmortigu ĉiujn samideanojn, kiuj ne portas la verdan stelon.

Mi cerbumis pri la granda nombro da esperantistoj inkognite vagantaj tra la mondo, sed Brita petole pugnis min en la stomakon.

— Nu, Luĉjo, se ni staros ĝis morgaŭ sur tiu kajo, mi ne povos paradi antaŭ vi en la verda ĵartelzono de profesoro…

La nomon de la fama fetiĉisto forglutis la grincado de preterveturanta vagonaro.

Deka epizodo:

Kiel mi ŝtopis truojn ankaŭ en la Plena ilustrita vortaro

Per fajfilo oni fajfas

Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34

Sub la tablo la piedeto de s-ino Lambresto morse martelis mian ŝuon, dum ŝi simplanime rigardis sian edzon kun ŝajna atento al lia babilado pri neologismoj. Komence, kiam oni surtabligis la rostitan kokidaĵon, mi pensis, ke la unua tuŝo estas hazarda, kaj mi ĝentile retiris mian piedon. Post kelkaj minutoj tamen mi denove sentis mildan premon sur mian ŝuon, kaj, ĉe la fromaĝo, mi estis ja certa, ke la bela Korina Lambresto decidis vigle flirti kun sia gasto. Mi do akceptis ĝis la fino de la tagmanĝo la agrablan subtablan koketadon.

Kun flegma mieno mi trinkis mian kafon, kaj tra la fumo de mia cigaro mia rigardo vagis de la grandaj bluaj okuloj de la ĉarmega hipokritulino al la osta vizaĝo de Lambresto, kaj de la alloga supro de ŝia dekoltaĵa sulko al liaj maldensaj lipharoj. Per akuta voĉo li donkiĥote atakis la muelilojn de Neologismujo. Mi aŭtomate kapjesis, ne aŭskultante liajn vortojn, sed pensante: «Stranga paro. Li estas proksimume 60-jara kaj verŝajne ne kontentigas la sekretajn dezirojn de sia juna edzino, alie ŝi ne serĉus feliĉon aliloke. En ŝi certe subbrulas braĝo, kiu atendas oportunan blovon, por transformiĝi en frakasan lafofluon».

Mian revadon subite interrompis lia falseto:

— Samideano, vi ne atentas miajn parolojn. Ĉu vi havas zorgojn?

— Ne, tute ne.

— Aŭ ĉu vi ne samopinias kiel mi pri la pereiga influo de la novigantoj?

— He, he, eble, ke…

— Ne eble! Oni kondamnu ĉiun neologismon. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto morsis al mi: «Ve, mi devas ĉiam respondi: jes, Adalberto».

— Nu, en mia oficejo por ĝenerala statistiko, oni alkutimiĝas al reguleco, klareco, konservemo, kiuj estas la fundamento de bone organizita socio. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto petis mian pardonon sub la tablo. Per mia libera maleolo mi karese trankviligis ŝian suron.

— Ekzemple mi aĉetis antaŭ multaj jaroj la vortaron de Kabe, kaj tiu admirinde simpla libro tute sufiĉas por miaj bezonoj. Korina akiris diablan eldonaĵon, kiu nomiĝas Plena Ilustrita Vortaro. Mi foliumis ĝin kun abomeno. Ĝi estas vera neologismaro.

— Oni devas tamen konsideri la evoluon de la mondo, la moderniĝon de…

— Ta ta ta. Fi! Fi! Kaj ankoraŭ fi! Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto komprenigis al mi: «Ha! Kian vivon mi pasigas kun tiu ulo!»

Lambresto grincis plu:

— Cetere, samideano, ĉu vi scias, kial ni invitis vin hodiaŭ al tagmanĝo? Pro via midzuminado. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

Mi eksaltis kaj rigardis ambaŭ gastigantojn per okuloj plenaj de demandsignoj. La piedeto ordonis: «Ne ekscitiĝu, atendu pacience». Mi balbutis:

— Pro mia mi, midz, midzuminado?

— Jes. Korina donacis vian libron Kruko kaj Baniko al sia japana korespondantino. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto tamburis al mi: «Ho! Kiel via ŝercaro amuzis min!»

— Konfesu, ke via libro ne havas la plej etan literaturan aŭ moralan valoron.

— Mi konfesas.

La piedeto ekkriis: «Ho!»

— Mi ja ne legis vian libron, ĉar mi malfidas la modernajn aŭtorojn. La neĝa blovado de Puŝkin, La kastelo de Prelongo de Valienne, jen bonaj, klaraj modeloj de sana literaturo…

— Ĉu vi legis tiujn modelajn librojn?

— Ne, sed mi aŭdis, ke ili estas fidelaj al la Fundamento. Kaj la vorto Fundamento revenigas min al 1a kompatinda japana korespondantino. Ŝi skribis al Korina, ke sur la unua paĝo de via libro ŝi trovis nekompreneblan vorton: midzuminado. Efektive ĝi ne estas menciita en la vortaro de Kabe, kaj, ha ha, permesu, ke mi ridu, Korina vane serĉis ĝin en sia Plena Ilustrita Vortaro, kiu tamen ne avaras ĉiajn strangaĵojn kaj trivilaĵojn. Ĉu ne, Korina?

— Jes, Adalberto.

La piedeto furiozis: «Aj, miaj nervoj!»

— Ĉu vi konscias la gravecon de la problemo? Vi kaj viaj samuloj kripligas nian internacian lingvon al nekomprenebla ĵargono.

— Oni ne troigu…

— Ĉu vi opinias, ke mi troigas, kiam mi asertas, ke mi hontas ne povi doni taŭgan respondon al japanino, jes samideano, al japanino! Ŝi ankaŭ demandis, ĉu tiu vorto eble deriviĝas de la japana mitsu-minato, kies signifo estas «tri pordegoj». Mi ne kuraĝas pensi, ke via prozo estas tiel dubasenca, ke ĝi povus perturbi la imagon de honestaj virinoj.

— Sinjoro Lambresto, trankviliĝu, tiu vorto ne aludas korpajn aperturojn.

— Ĉu? Kion do Korina respondu al sia korespondantino? He! Kion?

Lia segilvoĉo incitis miajn orelojn kaj ankaŭ la oreletojn de Korina, kiel ŝia piedeto konfirmis al mi.

— Sinjoro Lambresto, bonvolu pripensi la vorton miozoto. Se iu donacas tiujn floretojn al amata homo, tio simbole signifas: «Ne forgesu min». Tial la poetoj nomas miozoton neforgesumino. Same…

Kolere Lambresto ekstaris kaj malpacience ĵetis sian buŝtukon sur la tablon.