Выбрать главу

Kaj, elpoŝigante sian ŝlosilon, li asertis kun sarkasma rideto:

— Mi estas saĝa. Mi ne lasas min elsuĉi, kiel vi.

Dekunua epizodo:

Kiel mi eliminis du gravajn malsanojn el la Esperanto-movado

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe ŝafoj

Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34

Ĉu vi jam estis en Grezijono? Jes, kompreneble: ĉiu serioza samideano devas almenaŭ unu fojon en sia vivo pilgrimi al la bela kulturkastelo de la francaj esperantistoj. Oni neniam tro laŭdos la afablecon de la deĵorantoj, la altan nivelon de la programoj, la freŝan verdecon de la parko kaj de la koroj, la arton de la ĉefkuiristo. Tiun senpagan reklamon mi ŝuldas al Grezijono, por iel kompensi malprofiton kaŭzitan de mia nekuracebla ŝercemo. Ho, grezijonanoj, ĉu vi pardonos min, se mi konfesos al vi kun sincera pento, ke mi iam malhelpis gaston viziti vin?

Pasintan jaron okazis en Bervalo komuna kongreso de la «Kontraŭalkoĥola Centro» kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj». Tia invado de abstinuloj en nian kutime gajan, gastaman, vivoĝuan urbon etendis funebran vualon super la tuta ĉirkaŭaĵo de la kongresejo. La drinkejoj estis dezertaj; la viandistoj kuntiris la nazon, kiam senkarnulinoj pasis sub grandaj verdaj ĉapeloj ornamitaj per napoj kaj karotoj; la putinoj mokridaĉis la flavmienajn akvotrinkantojn, nomante ilin senvostuloj. La insulto sonis des pli strange, ke ĝi trafis ĝuste KACanojn.

Ankoraŭ pli strange kaj ironie impresis min la apudmeto de ambaŭ sigloj super la portalo de la kongresejo: KAC–VULV, kiam mi matene alproksimiĝis, por gvati la sintenon de la herbovoraj kompatinduloj, kiujn mi malfacile povas nomi samideanoj, kvankam ankaŭ ili parolas Esperanton. Ni ja ne kulturas la saman ideon pri la kunmeto de KAC kaj VULV.

En la granda halo mi sentis, ke mia brila nazo kaj mia dorlote flegata ventro malkonvene kontrastas kun la deprimitaj figuroj, kiuj silente vagis inter afiŝoj atentigantaj ilin pri la teruraj efikoj de bifsteko kaj ruĝa vino. Laŭ mia kutimo mi ĉirkaŭrigardis, ĉu estas en tiu griza popolamaso ne tro malgrasa junulino, kiun mi povus konverti al pli normala vivmaniero. Vane. Preterpasante kun naŭzo aĉan bufedon garnitan per mineralaj akvoj kaj spinacaj sandviĉoj, mi direktis min al la elirejo, kiam stangeca viro subite staris antaŭ mi. Pluraj KACanoj aŭ VULVanoj (mi ne kapablis distingi ilin) murmuris: «La prezidanto Rafano! La prezidanto Rafano!» La prezidanto iel memorigis min pri inkvizitoro. Lia tranĉa aglonazo, liaj ĉevalaj makzeloj, lia severa rigardo, lia maldensa tremetanta kaprobarbo, lia minace levita osta montrofingro reliefigis la abruptan tonon de liaj sentencoj pri alkoholo kaj viando, kies uzo nepre kondukas al malmorala vivo kaj precipe al seksaj ekscesoj.

— Jes, karaj membroj de la «Kontraŭalkohola Centro», kies prezidanto mi estas, kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj», kies vicprezidanto mi estas, disvastigu nian idealon ĉie kaj ĉefe en la Esperanto-movado, kiu toleras en siaj vicoj tro da brandemuloj kaj kolbasemuloj. Ni elradikigu tiun plagon!

Miaj najbaroj aplaŭdis, Kaj mi rimarkis kelkajn malaprobajn rigardojn, fiksitajn sur mia provoke karmezina nazo. Mi ekpaŝis al la elirejo, dum la prezidanto plu predikis:

— Jes, karaj KACanoj kaj VULVanoj, mi mem, tuj post nia kongreso, unuafoje veturos al Grezijono. Kredu min: post mia restado en la kastelo la tieaj gastoj estos konvertitaj al nia etiko, kaj nur pura akvo…

Mi ne aŭskultis la pluan deklamadon de la inkvizitoro. Mi melankolie vagis sur la trotuaro, for de la mucida atmosfero de la KACVULVanoj. Fi! Kial misuzi tiel belajn vortojn por aferoj tute ne elvokantaj la ĝuojn de la kopulacio?

Ekvidante la ŝildon de la «Gaja Barelo», mi memoris, ke ĵus sonis la aperitiva horo.

— Bonan tagon, Bobo. Ĉu restas iom da vinbera suko en via barelo?

— Ho, amiko, se nur tiaj funebrantoj ĉiam kongresus en Bervalo, mi devus mem malplenigi miajn barelojn sola kun mia Bobino.

Mi ridis:

— Ne timu. Se vi vere bezonus helpon, mi konas iun, kiu…

— Jes, amiko, mi konas vian bonan koron kaj vian grandan stomakon. Nu, gustumu tiun rozan vinon el Arbozo. Mi ricevis ĝin antaŭ du semajnoj.

El la fundo de la restoracieto spica bonodoro de stufitaĵo akompanis la voĉon de Bobino, kiam ŝi puŝis la pordon de la kuirejo:

— Bobo! La manĝo estas preta. Ha, bonan tagon, sinjoro Luĉjo. Vi estas nia sola gasto. Restu do kun ni. Mi scias, ke vi ŝatas mian kuniklaĵon. Antaŭe vi povos konigi vian opinion pri farĉitaj tomatoj, kiujn mi…

La mastro interrompis sian edzinon, ŝerce frapante ŝian postaĵon.

— Bobino, ne babilu. Mi malsatas.

Ŝi rebatis:

— Ventregulo, zorgu do pri la trinkaĵoj. Iru en la kelon. Ankaŭ mi deziras gustumi vian vinon el Ĵuraso.

Ni sidiĝis ĉirkaŭ rustike dekoraciita tablo, kaj baldaŭ pufaj tomatoj krevis sub niaj forketpikoj, liberigante aroman haketaĵon, kies sukon ni postlekis de niaj lipaj komisuroj. Kun fermitaj okuloj ni enstomakigis ĉiun duan glutaĵon per helpa gargaro de arboza vino. Ha, la arboza vino! Se Bervalo ne alkalkulus min al siaj infanoj, mi dezirus esti franco, mi emus vivi en Ĵuraso. Kiam la talentega Bobino surtabligis la kuniklaĵon kaj deprenis la kovrilon de la kaserolo, glora fanfaro ektremigis niajn nazlobojn, kaj la trempo de nia pano en la saŭco estis kvazaŭ uverturo al ajla, laŭra, petrosela, askalona, agarika, timiana simfonio.

Bobo subite deklaris:

— Mia Bobino estas geniulino. Mi bedaŭras, ke mi devos ŝin forlasi.

— Vi estas freneza! Ĉu vi intencas eksedziĝi?

Ridego skuis la barelventron de Bobo.

— Tute ne. Mi nur vojaĝos al Saŭmuro, por aĉeti vinon. Dum mia foresto mia bofratino helpos Bobinon.

— Al Saŭmuro?

— Jes. Ĉu vi deziras akompani min?

Serĉante per la pinto de la lango peceton da kuniklaĵo kaŝitan en kava molaro, mi cerbumis: la kastelo Grezijono situas en la sama departemento kiel Saŭmuro. Ĝi kuŝas precize en la komunumo Boĵeo. Kaj en la ĉarma urbeto Boĵeo kuŝas (kun multaj viroj) tri famaj putinoj: la patrino Aglaa kaj ties du filinoj Frozina kaj Talieta. La boĵeanoj nomas tiujn tri graciulinojn simple «la ses gluteoj». Iam ĝuinte mem la gastamon de la ses gluteoj, mi decidis, ke tiuj ses gluteoj servu kiel lasta remparo antaŭ la insida agreso de la prezidanto Rafano kontraŭ Grezijono.

— Bobo, mi libertempas. Mi do veturos kun vi al Saŭmuro. Ĉar vi havas grandan aŭtomobilon, ni eventuale povus kunpreni konaton, ĉu ne?

— Kiun?

Kiam mi citis la nomon de la kontraŭalkohola vegetaranarestro, la restoraciisto, kiu estis malpleniganta sian glason, preskaŭ sufokiĝis. La okuloj elsaltis el lia viola vizaĝo. Li konvulsie ektusegis, kaj la arboza nektaro, maltrafante la gorĝon, vaporumiĝis ĝis la nazo de Bobino, kiu ekskoldis sian maldelikatulon. Inter ruktoj, gargarbruoj kaj borborigmoj, raŭkaj sakroj ŝprucis el lia tremanta buŝo:

— Brrr — Fek! — Ĥĥĥa! — Vi deliras — Merdon! — Kontraŭalkoĥ-ĥ-ĥ — Neniam!

Mi milde frapetis lian dorson, prezentis al li plenan glason kaj provis kvietigi lin, maldetale klarigante mian celon. Kiam lia edzino surtabligis kortuŝe molan kamemberton, lia vizaĝo sereniĝis. Miaj paroloj esperigis al li amuzan vojaĝon kun s-ro Rafano, kaj li fine konsentis:

— Jes, amiko, ni kunprenu la ridindan legomulon. Nun, se vi permesas, mi siestos dum kvaronhoro. La emocio lacigis min.

Lasante Bobon zorgi pri trankvila digestado, mi reiris al la kongresejo kaj profitis de paŭzo por alproksimiĝi al la inkvizitoro.

— Sinjoro prezidanto, hodiaŭ matene vi menciis vian intencon vojaĝi al Grezijono. Eble mi povus utili al vi. Postmorgaŭ mi veturos kun amiko al la grezijona regiono. Ĉu vi akceptus lokon en nia aŭtomobilo?