Выбрать главу

R. Jordanova, opera kantistino el Bulgario, kantis ariojn el klasikaj operoj; La Studenta Okteto el Ljubljana (Jugoslavio) prezentis pro- gramon „Kantoj de Popoloj el ambaŭ Duonsferoj". En la dua parto de la programo partoprenis la membroj de Internacia Arta Teatro, junulara kantĥoro el Pollando, dancensemblo „Ivo Lola Ribar" el Jugoslavio kaj pluraj unuopaj artistoj. Dum la programo estis aŭdi- gitaj ankaŭ melodioj el Madagaskaro.

En la kadro de la festivalo okazis oratora konkurso, kiun parto- prenis 9 gejunuloj el 9 malsamaj landoj. La unuan premion gajnis S. Ŝwistak (Pollando), kiu parolis pri la temo ,,Kiel Reciproka Aprezado de Kulturaj Valoroj Povas Kontribui al Kompreniĝo Inter la Popoloj?" La duan premion gajnis Deguĉi kjotaro (Japanio) pro sia parolado pri „Kia Estu la Enhavo de Kultura Agado de la Junu- laro?" Ankaŭ la belartaj konkursoj estis parto de la festivalo. La aliaj eventoj estis deklama konkurso (deko da diversnaciaj dekla- mantoj), fotokonkurso (82 fotoj de 19 konkursantoj), ekspozicioj de fotografaĵoj, grafikaĵoj kaj pentraĵoj. En Internacia Somera Uni- versitato pluraj temoj rilatis al literaturo kaj artoj ĝenerale. D-ro V. Sadler parolis pri „Ĉu Kulturoj aŭ Kulturo?"; Prof. P. Dinekov prelegis pri „Evoluo de la Bulgara Literaturo"; Prof. D-ro Stojan Ĝuĝev pritraktis la temon „La Muziko de la Lingvo"; Mag. Marjo- rie Boulton prelegis pri „Metaforoj, Kliŝoj kaj Slango".

11.5.3 Tria Internacia Arta Festivalo

Ĝi okazis en Budapeŝto de la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 1966. En la programo partoprenis tri teatraj trupoj, artistoj de di- versaj landoj, dancgrupo kaj kantistoj.

La nombro de teatraj spektakloj estis pli granda ol en la du antaŭaj festivaloj. Ankaŭ la arta kvalito de la prezentoj superis la antaŭajn. Internacia Arta Teatro prezentis tri teatraĵojn: La Unua Paŝo de F. Molnar, tradukita el la hungara de K. Bodo; La Morto de Lia Ekscelenco de M. Matkoviĉ, tradukita el la kroata de S. Flego; La Holanda Pupo, verkita originale en Esperanto de J. Baghy. La Bulgara Esperanto-Teatro ludis kvar unuaktajn komediojn: Familia Miskompreno de May Thalvest; Dio Absolvu de Elin Pelin; La Urso de A. P. Ĉeĥov; Du Ŝtelistoj de B. Nuŝiĉ. La Pola Ŝtata Teatro Po- pulara el todz ludis Kataki-Malamiko de Shimon Wincelberg en la traduko de T. Markowsky kaj J. Uŝpienski. Karina Waŝkiewicz, aktorino de la Ŝtata Dramteatro en Bjalistoko, prezentis la trage- dion La Morto sur la Marbordo de Artemido de Roman Brandstaet- ter en la traduko de Lech Piotrowski (tiu ĉi dramo prezentas no- van, originalan version de la mito pri Ifigenia); Jadwiga Gibczyn- ska, aktorino el Pollando, deklamis la monologojn Eta Princo de

A. de Saint-Exupery en la traduko de P. Delaire, kaj Vojaĝo al Ver- daj Ombroj de Finn Methling. Internacia Arta Teatro prezentis an- kaŭ nombron da unuaktaĵoj kaj monologoj dum unu vespero.

Hungara Folklora Vespero konsistis el hungaraj muziko kaj dancoj el diversaj regionoj de Hungario. En la programo partopre- nis Junulara Popoldanca Ensemblo kaj Ĥoro, ciganorkestro kaj plu- raj gekantistoj. Literatura Matineo sukcese prezentis iom el la spi- rito, etoso kaj nivelo de la hungara literaturo. Eminentaj junaj artis- toj deklamis poemojn, legis partojn de noveloj, prezentis popol- kantojn, muzikigitajn poemojn kaj dramajn scenojn. Hungara ŝtata Pupteatro partoprenis en la festivalo per Sorĉa Fajrilo de H. C. An- dersen, en la traduko de L. Somlai. ĉu Esti aŭ Ne Esti?, unuakta dra- mo de Marjorie Boulton, originale verkita en la Internacia Lingvo, havis apartan prezenton en la Kulturdomo de Budapeŝto. Angoroj, la unua fikcia filmo plene en la Internacia Lingvo, havis plurajn prezentojn dum la tuta semajno de la festivalo. Alia filmo — Oomoto-Festivalo, ankaŭ en Esperanto — estis same tiel plurfoje prezentita. Koncerto de modernaj kantoj kaj bulgaraj naciaj kantoj estis donita de Veselin Damjanov kaj Valentina Despotova, du bul- garaj geartistoj. Dum Japana Aranĝo kelkaj membroj de la japana delegacio prezentis interesajn aspektojn de japana hejma arto, precipe pri ĉanojo (te-ceremonio), ikebano (floraranĝo), sorobano (kalkulilo), paperfalda arto kaj belskribado. F. Chopin Animo de VPiano, prelego de R. Dupuis ilustrita per diapozitivoj kaj muzikaj ekstraktoj, kompletigis tiun ĉi parton de la ampleksa programo.

Ankaŭ ĉi-foje la Oratora kaj Belartaj Konkursoj troviĝis en la kadro de la festivalo. En Internacia Somera Universitato denove kelkaj prelegoj rilatis al literaturo kaj artoj. Prof. J. Vranĉiĉ prele- gis pri la temo „Sur la Fonto de la Moderna Pentroarto"; Prof. S. Ĝuĝev parolis pri „Sur la Spuroj de Orfeo"; Prof. Imre Ungar pa- rolis pri „<Bela Bartok kaj la Hungara Popolmuziko"; Prof. G. Wa- ringhien pritraktis la temon „La Budapeŝta Literatura Skolo"; Prof.

Lapenna prelegis pri „Protekto de Aŭtoraj Rajtoj kun Aparta Konsidero al la Universala Konvencio de Unesko".

5.4 Kvara Internacia Arta Festivalo

La festivalo daŭris de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1968. En Madrid plian fojon kolektiĝis geartistoj de diversaj landoj por pre- zenti interesan programon, kvankam iom malpli ampleksan ol dum la budapeŝta festivalo.

En la teatraj prezentadoj ĉi-foje povis partopreni nur Internacia Arta Teatro. Ĝi prezentis sep teatraĵojn: Malfacila Elekto, antaŭ- kurtena ŝerco; Bela Indiferentulo, unuakta tragikomedio de Jean Cocteau, tradukita el la franca de R. Bernard; Suspektinda Persono, duakta komedio de B. Nuŝiĉ, tradukita el la serba de A. Sekelj; Taso da Kafo, monologo de Ivan Cankar; Homo kun la Floro En- buŝe, unuakta dramo de L. Pirandello, tradukita el la itala de S. Flego; Maskerado, unuakta karnavala amludo de M. Krleza, traduk- ita el la kroata de S. Flego; Manekenparado, originale verkita en Esperanto de Marjorie Boulton.

Koncerto de popolaj kantoj estis prezentita de la fama Coral Zaragoza, kiu brile kantis sub la direkto de Jose Borobia. La pro- gramo konsistis el 15 kantoj. Varia arta vespero estis dividita en du partoj. En la muzika parto estis prezentitaj verkoj de Ĉajkovskij, Beethoven, Sinding, Ohopin, Sibelius, Mascagni, Liszt, Granados, Debussy, kiel ankaŭ finnaj popolkantoj en Esperanto-traduko. La poezia parto konsistis el poemoj de Maksim Gorkij kaj Aleksandr Solĵenicin. Partoprenis la pianisto Roland Dupuis, la rusa aktoro Nikolaj Rytjkov, la nederlanda kantistino Ramona van Dalsem kaj la finna Sirkka Lehtivaara. Festa Tago en Parizo estis la titolo de prelego-koncerto prezentita de R. Dupuis.

En la kadro de la festivalo okazis la oratora kaj belartaj kon- kursoj. En Internacia Somera Universitato D-ro H. Tonkin prelegis pri ,,La Angla Renesanco kaj Ĝia Poezio", dum Prof. G. Waringhien parolis pri „Hispanujo en la Spegulo de la Franca Teatro".

11.6 FILMO

Kelkaj grandaj filmfakuloj, ekzemple Laemmle kaj Chaplin, rekonis la valoron de Esperanto por la parolfilmo, precipe pro la granda klareco de la lingvo. Tamen, ĝis nun okazis nur kelkaj pro- voj. Kinematografio certe ne estas la plej vaste plugita kampo de aplikado de la Internacia Lingvo por specifaj kulturaj celoj.

En 1929 la filmkompanio ,,Paramount" produktis tute mallongan Esperantan filmon, kiu estis prezentita dum la Esperanto-kongreso de Norda Ameriko. En 1930 la sama kompanio produktis alian film- eton okaze de la UK de Esperanto en Oxford. En 1933, en ligo kun la Skolta Mondtendaro en Godolld (Hungario), estis produktita granda ĵamborea sonfilmo, en kiu troviĝis ankaŭ sceneto en Espe- ranto.