En 1905 aperis du gravaj organoj: The British Esperantist, kiu iĝis interesa kaj valora, ĝis nun ekzistanta revuo, kaj Germana Es- perantisto, altnivela revuo, kiu malfeliĉe malaperis en 1935 pro la Hitlera malpermeso.
En 1906 estis fondita la sveda La Espero, kiu ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. Brazila Esperantisto aperis la unuan fojon en 1907, kaj vivas ĝis nun. Ankaŭ American Esperanto Magazine naskiĝis en 1906 kaj vivis ĝis 1965. En 1908 aperis la unua numero de Pola Esperantisto, kiu, kun kelkaj intervaloj, aperas ĝis hodiaŭ. Samjare venis la unua numero de alia ĝis hodiaŭ regule aperanta revuo. Temas pri Franca Esperantisto, kiu anstataŭis la iaman L'Esperantiste. Ĝi ĉesis post 1912, reaperis en 1920/21, sed denove paŭzis ĝis 1933. Dume la orga- no de la francaj esperantistoj estis La Movado. Kun escepto de la militaj jaroj, poste regule aperadis Franca Esperantisto.
Hungara Esperantisto debutis en 1909. Kataluna Esperantisto aperis inter 1910 kaj 1928. La itala UEsperanto, tiam sub alia nomo, ekaperis en 1913. La tri naciaj organoj, ĉiuj ankoraŭ ekzistantaj, Argentina Esperantisto, Esperanta Finnlando kaj Bulgara Esperan- tisto naskiĝis respektive en 1917, 1920 kaj 1919. En 1919 ekaperis ankaŭ ekstremorienta revuo: la japana La Revuo Orienta, kiu aperas ĝis hodiaŭ.
Post la Unua Mondmilito, krom la menciitaj, aperis kelkaj pliaj: post la malapero de Holanda Pioniro en 1921, aperis Holanda Espe- rantisto (1922-1924 kaj 1926-1931), Esperanto-Pioniro (1925-1928) kaj Nederlanda EspSrantisto (iom pli longviva: 1932-1968). Dansk
Esperanto-Blad, organo de CDEL, ekaperis en 1928; The New Zea- land Esperantist, en 1929; The Australian Esperantist, en 1940; kaj Norvega Esperantisto, en 1932; ĉiuj ĝis nun.
10.2.2 Hodiaŭa Situacio
Krom la menciitaj periodaĵoj, kiuj ankoraŭ aperas, kelkaj novaj landaj organoj povis intertempe starti. Hodiaŭ la landaj organoj, nenecese oficialaj revuoj de nacia asocio, estas 39. La kalkulo pri la stato de la jaro 1969 indikas, ke ili estas ĝenerale parte nacilingvaj, parte en Esperanto. Elstaras la brita (de 1905), la bulgara (de 1919), la skota (de 1947) kaj la okcidentgermana (de 1948).
Tuj post la Mondmilito ekaperis Aŭstria Esperanto-Revuo (1946 ĝis nun). La postan jaron, 1947, aperis la unua numero de la ĝis nun aperanta Esperanto en Skotlando, kiu ĝuas pli-malpli regulan kun- laboradon flanke de la verkistoj de la t.n. Skota Skolo. En 1948 ekaperis Esperanto-Post, nun nomata Germana Esperanto-Revuo, signo de renaskiĝo de la Esperanta vivo en Federacia Respubliko Germanio. En Hispanio povis fine starti en 1949 la ĝis nun aperanta Boletin. The North American Esperanto Review (organo de ELNA) ekaperis en 1953, sed estis anstataŭata de Lumo (ekde 1962), organo de la kanada landa asocio, kaj de Newsletter (ekde 1964), organo de ELNA.
Anstataŭante la tradici-riĉan La Suda Stelo, de 1957 ĝis 1963 aperis Jugoslavia Esperantisto. Nun denove La Suda Stelo estas la organo de la jugoslavia Movado. La esperantistoj en Sudafriko dis- ponas pri Bona Espero, ekde 1964. Der Esperantist estas la ĉefa Esperanto-revuo en Germana Demokratia Respubliko (1965 ĝis nun). La Nederlandanoj decidis, en 1969, kunigi la fortojn por organo de ĉiuj tendencoj en la nederlanda Movado: Komuna Esperanto-Gaieto.
Pluraj landaj junularaj revuetoj ofte aspektas iom modeste, sed prezentis kelkfoje tre altiran enhavon, i.a. Kial Ne? (brita, ekde 1959), Kvinpinto (sveda, ekde 1960), Tamen (pola, 1959-65), Jen (usona, ekde 1962), Impulso (brazila, ekde 1967), Koncize (pluraj l.s., ekde 1967).
10.3 KULTURAJ REVUOJ 10.3.1 Gis la Unua Mondmilito
La unua vere grava kultura gazeto estis La Revuo, aperinta en Parizo inter 1906 kaj 1914, kaj eldonata de Hachette. Ĉefkunlaborantoj estis L. L. Zamenhof, Carlo Bourlet, kaj multaj aliaj tiutempaj
la nica
literatura
BELARTO
HUNGARA VIVO
„MONDA KULTURO
eminentuloj: i.a. K. Bein, C. Aymonier, A. Grabowski. E. Privat, H. Hodler, M. Ŝidlovskaja, D-ro Vallienne, Ch. Lambert, Cl. Bicknell, Rektoro Boirac, M. Hankel, F. de Menil, V. Inglada, Rust, F. Pillath (pseŭdonime: Zanoni), D. Dalmau. La Revuo organizis ĉiujare lite- raturan premi-konkurson.
En Germanio, iom poste, aperis serio de kulture kaj literature alt- kvalitaj revuoj, kiuj tamen povis ekzisti nur mallonge: La Bela Mondo (1908-1909), Universo (1909-1912) kaj La Duonmonata (1909- 1910).
Literature gravaj estis ankaŭ Danubo (1910-1912) kaj La Ondo de Esperanto, rusa periodaĵo, aperinta inter 1909 kaj 1917. Iom forgesita estas la revuo Marto, kiu dum sia ekzisto (1910-14, 1922-33) publikigis multajn gravajn originalajn kontribuaĵojn.
Intermilite
La Revuo Orienta, kies unua numero aperis en 1919, eldonata de Japana Esperanto-Instituto, rolas ĝis nun ankaŭ kiel kultura revuo.
Inter 1919 kaj 1925 aperis la revuo Literaturo en Anglio, re- daktata de Butler kaj Edmonds.
Sed sendube en tiu periodo la plej influa kaj plej ŝatata kultur- literatura periodaĵo, ankaŭ ligilo inter la membroj de la Budapeŝta Skolo, estis Literatura Mondo, kies ĉefredaktoroj estis K. Kalocsay kaj J. Baghy. Kiel multaj el la elstaraj revuoj esperantistaj, ĝi havis malfacilan vivon. La unua serio aperis inter 1922 kaj 1926. La dua inter 1931 kaj 1938. Ĉi tiu lingve, stile kaj kritike eminenta revuo estis dum longaj jaroj la publika debatejo pri literaturaj problemoj, kaj la instiga areno por tradukaj aŭ originalaj verkistoj.
Alia literatura revuo estis Ondo de Daŭgava, valora revuo re- daktata de la Latvo A. Kazoks (1925-31). En 1925 aperis la unua numero de Oomoto (je kiu flankiĝis en 1926-1932 la pariza Oomoto Internacia). Fakte, Oomoto estas japana religia movado, sed la kultura signifo de tiu revuo, kiu aperas ĝis nun, estas vere atentinda. Interesa estis ankaŭ La Suda Stelo (1932-), kun valora kultura enhavo.
Post la Dua Mondmilito
1942-1952, aperis en la neŭtrala Svedio revueto, aspekte modesta, sed signife grava, redaktata de Stellan Engholm: Malgranda Revuo.
Reaperis kelkaj antaŭmilitaj literaturaj kaj kulturaj revuoj: i.a. la japana La Revuo Orienta, la japana Oomoto (ekde 1950) kaj labuda- peŝta Literatura Mondo (1947 ĝis 1949). La Suda Stelo, jugoslavia, reaperis en 1948. En 1961 ĝi kunfandiĝis kun la japana literatura revuo Prometeo (1956-1960).
El la novaj revuoj ni rimarkas Internacia Kulturo, danublanda literatura revuo (1945-52). Sed la ĝis nun plej sukcesa estas sen- dube Norda Prismo (1955 ĝis nun), unue sub la redakto de F. Szi- lagyi, nun sub la redakto de W. Auld; ĝi iĝis unu el la plej prestiĝaj literaturaj revuoj, digna posteulo de Literatura Mondo.