Scienco kaj Tekniko
Inter 1904 kaj 1911 aperis Internacia Scienca Revuo, unue el- donata rekte de Hachette, poste de la ĵus fondita ISAE. Inter 1912 kaj 1914 aperis Scienca Gazeto, kiu anstataŭis, kiel oficiala organo de ISAE, sub la redakto de Ch. Verax, la malaperintan ISR. A1 ISR kunlaboris multaj famaj homoj: i.a. B. de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Forster, H. Poincare, Sebert, Brouardel, R. de Saussure.
En 1918-19 R. de Saussure, svisa matematikisto, provis lanĉi La Teknika Revuo, sed ne sukcesis. En 1922-1923 ree provis starti Internacia Scienca Revuo. Gin anstataŭis kiel oficiala organo de ISAE Bulteno de ISAE, redaktata M. Rollet-de-1'Isle, kiu daŭris de 1926 ĝis la militeksplodo. Fine, post la Dua Mondmilito (ekde 1949) regule aperas la dumonata revuo Scienca Revuo.
Fotografia Optiko
Aperis Foto-Revuo de Ch. Verax en Parizo, inter 1906 kaj 1909.
Kemio
De 1965 ĝis 1968 en Montevideo aperis la kvalifikite altnivela revuo Kemio Internacia (en Montevideo).
Bibliologio
1964-1966, kaj ekde 1968 aperas, unue en Melbourne, poste en Rimini (Italio), la elstara fakrevuo Biblia Revuo, por orientalistoj kaj bibliistoj (lingvistoj, filologoj, arkeologoj, religisciencistoj).
Geografio
De 1956 ĝis 1964 aperis la ĝeneralinteresa Geografia Revuo (Beograd).
Astronomio kaj Natursciencoj
Ekde 1963 aperas la instruriĉa, popularscienca revuo Homo kaj Kosmo, eldonaĵo de la Astronomia Observatorio de Zagreb.
Fervojistaj Aferoj
Ekde 1949 aperas Internacia Fervojisto, organo de IFEF, en Loten, Norvegio. Ekzistas krome pluraj landaj fakrevuoj esperant- lingvaj pri fervojistaj aferoj.
Juro
Internacia Jura Revuo, en Budapeŝto, estas la organo de IEAJ, ekde 1966.
Ĵurnalismaj Aferoj
La ĵurnalisma fakrevuo Internacia Ĵurnalisto aperis la unuan fojon en 1958. Redaktejo troviĝas en Sofio (Bulgario).
Pedagogio
Internacia Pedagogia Revuo aperis unuafoje 1908-1922. Nova serio aperis 1927-1939. Post la Dua Mondmilito, nova serio aperis inter 1956 kaj 1959. Gi restartis en 1970.
Medicino
1910-1911 okazis la unua provo eldoni medicinan revuon: Inter- nacia Medicino. Post la Unua Mondmilito aperis Internacia Medicina Revuo (1923-1925 kaj 1926-1936). Postmilite ekaperis Medicina Revuo en 1952, kiu en 1964 ŝanĝis sian titolon al Medicina Internacia Revuo. MIR, organo de UMEA (eksa TEKA) estas eldonata en Japanio sub la aŭspicioj de la Instituto de Fiziologio de la Universi- tato de Ciba.
Gepatroj kaj Infanoj
Gepatra Bulteno estas la revuo por la gepatroj, kiuj uzas Espe- ranton hejme. Por la plej junaj infanoj ekzistas Kaleĵdoskopo (an- taŭe Nia Voĉeto, ekde 1962) kaj Planteto (1963-1969).
Turismo kaj Aŭtomobilismo
Jam en 1951 aperis la unua numero de la internacia naturamika organizo: La Migranto (Antwerpen, Belgio). De 1964 ĝis 1970 aperis
ESPERANTOI OGIO
*i. Ak. IMiMMHIt^ u. &ib>| V.. JLu» - IntJ.
vmui» A». Mm f««l. |i>• ■ > v. V-..V.
.-.j.. ^.j,»., . ( ... rmnn »....
I,-.,.. ■; ;.. .. i;. ■,.„»,. i;„ ,i. > i ...-.-.
i II.. «... . ,.-./.«... ^
mouton
Os
socia lingvistika politika jura psikologia ekonomika
... b
■ sn^ n i;..,.11/., i.i.i,.,.,(,,,, , '#:•'
^J
la
monda lingvo- problemo
, icu« MsmuŭAuto • ru»Livr.ii • r«ii:\miv . . yK
Inlcrnacia
Scienca Revuo
SClEHCft RtMUO
internacia pedagogia revuo
«iin»
L«f>
r
la bele ilustrita bulgara turisma revuo Ripozoj. Internacia turisma revuo ekaperis en 1969 en Zŭrich (Svisio): Turista Mondo. La aŭto- mobilistoj havis ekde 1965 propran revuon: Aŭto-revuo. Ambaŭ in- tertempe ĉesis ekzisti.
Studentaj Aferoj
Ekaperis en 1959 la organo Studento.
Kolektantoj
Ekde 1961 aperas La Kolektanto Internacia.
Esperantologio, Lingvistiko, Bibliografio
Esperantologia revuo aperis jam inter 1932 kaj 1935: Lingva Kri- tiko, kies ĉefredaktoro estis Stefano La Colla. Sed nur post la Dua Mondmilito la tiukampa eldonado aktiviĝis. 1949-1955 kaj 1959-1961 aperis Esperantologio, sub la redakto de P. Neergaard (Danio), kun gravaj kontribuaĵoj de multaj interlingvistoj kaj esperantologoj. Ekde 1950 aperas Informilo de IEMW, pri bibliografio. Tre valoraj estas la dokumentoj eldonataj regule ekde 1952 de CED en angla, Esperanto kaj aliaj lingvoj pri demandoj statistikaj, bibliografiaj, organizaj, lingvistikaj koncernantaj Esperanton.
Ekde 1957 apera en FR Germanio (unue en Flensburg, poste en Reinbek) Interttngvistika Informa Servo, redaktata de A. Bormann, kun valoraj kontribuaĵoj pri lingvistikaj kaj interlingvistikaj pro- blemoj. Interesa entrepreno estas ankaŭ la bulteno Fokuso, kiun el- donas en Svedio Ebbe Vilborg ekde 1967. Ĝi prezentas laŭpove kom- pletan bibliografion de ĉiuj verkoj (libroj, broŝuroj, artikoloj) pri la internacilingva problemo kaj pri esperantologio. Fine, ekde 1968, aperas en Nederlando altnivela, faka revuo La Monda Lingvo-Pro- blemo, redaktata de D-ro V. Sadler, fakte verkita en pluraj etnaj lingvoj, sed kun ampleksaj esperantlingvaj resumoj. La revuo pri- traktas la ekonomiajn, sociologiajn kaj lingvistikajn problemojn de la interlingvaj rilatoj. IUEF eldonas de kelkaj jaroj cirkulerojn por filologoj.
Religio kaj Teologio
La du ĉefaj kristanaj revuoj estas Espero KatoHka (fondita en 1903), organo de IKUE, kaj Dia Regno (fondita en 1908), organo de KELI (do evangelia). Protestantoj kaj katolikoj havas multajn aliajn landajn aŭ regionajn Esperantajn organojn: la plej longvivaj estas la nederlandaj: Nederlanda Katoliko aperis la unuan fojon en 1910, dum Kristana Gazeto (protestanta) en 1931. E1 la kristanaj perioda- ĵoj citindas ankoraŭ la bela Nova Civito el Romo (1961-1968) kaj la malgranda Kvakera Esperantisto (aperinta unuafoje en 1954, nun redaktata en Bristol, Britio).
E1 la orientaj religioj elstaras la kulture influa japana Oomoto (redaktejo en Kameoka): 1925-32, kaj ekde 1950. La Budha Lumo (ekde 1925) fariĝis Budhana Kuriero en 1962. Plej nova estas la bulteno Kosmo, kiu disvastigas la religian filozofion de la dana Martinus (ekde 1969). E1 la intermilitaj, nun malaperintaj religiaj periodaĵoj nekristanaj ni rimarkas Teozofia Espero (1913-1930).
10.6 RESUMAJ STATISTIKOJ
Historio kaj Generalaj Faktoj
Laŭ la statistiko en Bibliografio de Internacia Lingvo, ĝis 1929 aperis entute 985 periodaĵoj, el kiuj tamen nur 715 havis numero- sinsekvon, eĉ nur minimuman.
Laŭ la studo de J. Takacs, Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, ĝis 1934 estis 1.276 Esperantaj periodaĵoj en 459 urboj de 59 landoj.