Выбрать главу

Mi ekdeziris trinki kaj, ĉar la bareleto por akvo evidentiĝis malplena, eltrinkis botelon da vino. Ĉi-foje ĝi ne faris la ordinaran efikon. Mia stato estis nek normala, nek ekscesa — speciala stato, kiun eblas kompari kun nenio, eble nur kun eliro el malhelaj kavernoj sur afablan herbon. Mi remadis al la sudo, atente pririgardante la horizonton.

Je la dek unua kaj dudek minutoj de mateno sur la horizonto aperis oblikvaj veloj kun ĵiboj, sekve, negranda ŝipo, iranta, kiel indikis la situo de la veloj, al la sud-okcidento largvente. Pririgardinte la ŝipon per binoklo, mi determinis, ke direktinte min akutangule al ĝia kurso, mi povas renkonti ĝin ne pli malfrue, ol post tridek-kvardek minutoj. La ŝipo estis multe ŝarĝita, iris glate, kun negranda kliniĝo.

Baldaŭ mi rimarkis, ke min oni ekvidis de sur ĝia ferdeko. La ŝipo faris turniĝon kaj komencis iri al mi, dum mi mem remis per ĉiuj fortoj. En distanco de forta krio mi jam povis distingi sen la binoklo kelkajn homojn, fiksrigardantajn en mia direkto. Unu el ili estis rigardanta en lornon, kaptinte je la ŝultro sian najbaron, almontrante min por li per movo de la lorno. La apero de la ŝipo dum ioma tempo ŝajnis al mi nereala; nur komencinte distingi vizaĝojn, mi vigliĝis, kompreninte mian staton. La ŝipo ekdrivis, prepariĝante akcepti min; mi estis for de ĝi en distanco de dek minutoj da hasta remado. Alnavigante, mi ekvidis ok homojn, inklude virinon, kiu sidis sur la ŝiprando flanke, tenante sin je vanto, kaj mi komprenis laŭ la esprimo de la vizaĝoj, ke ĉiuj ili ekstreme miregas.

Kiam inter mi kaj la skuno estiĝis distanco, nemalfacila por interparolo, mi ne devis komenci la unua. Tuj kiam mi malfermis la buŝon, de sur la ferdeko oni ekkriis, ke mi pli rapide alnavigu. Poste, inter kompataj ekkrioj, sur la fundon de la boato falis ŝnuro, ĵetita de matroso, kaj mi traigis ĝin tra la prua ringo.

— Ĉu ĉiuj dronis, krom vi? — diris la alta ŝipestro, dum mi estis surpaŝanta sur mallevitan ŝnurŝtupetaron.

— Kiom da tagoj en la maro? — demandis la matroso.

— Ne ĵetu vin al manĝo! — time deklaris la virino. Ŝi evidentiĝis junulino; ŝia maldekstra okulo estis vindita per nigra tuko. La sana blua okulo rigardis al mi kun teruro kaj admiro.

Mi respondis, kiam mi surpaŝis la ferdekon, kaj tiumomente mi hazarde ŝanceliĝis kaj estis senprokraste subkaptita.

— Mia okazo estas tute speciala, — diris mi. — Permesu al mi eksidi. — Mi eksidis sur rapide submetitan renversitan sitelon. — Kien vi navigas?

— Li estas ne tiom malforta! — rimarkis la ŝipestro.

— Nia kurso estas al Gel-Gju, — sciigis la soleca blua okulo. — Nun vi estas ekster danĝero. Mi alportos viskion.

Mi pririgardis tiujn bravajn homojn. Ili estis travivantaj la eventon. Nur post ioma tempo ili kutimiĝis al mia ĉeesto, forte emocianta ilin, kaj ni komencis komunikiĝi.

Ĉapitro XVIII

La ŝipo, kiu prenis min, havis nomon «Merganaso». Ĝi estis iranta al Gel-Gju el San-Riolo kun kargo da testudoj. La ŝipestro, kiu estis ankaŭ la ŝipposedanto, Fineaso Proctor[8], havis ses ŝipanojn; la sesa el ili estis asistanto de Proctor, Ned Tobbogan, ekstreme silentema homo, aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn, bela kaj sunbruna. La junulino kun la vindita okulo estis nevino, pli ĝuste kuzidino de Proctor kaj ekpartoprenis la navigon tial, ke estis malfacile disiĝi de ŝi por Tobbogan, ŝia agnoskita fianĉo; kiel mi eksciis poste, ne malpli grava kaŭzo estis espero de Tobbogan geedziĝi kun Dezi en Gel-Gju. Unuvorte, la kaŭzoj estis klaraj kaj bonaj. Okaze de ĉeesto de virino, eĉ se parencino, Proctor konservis en la poŝo salajron de kuiristo, maldunginte lin kun deca preteksto; manĝaĵon kuiradis Dezi. Dirinte tion, mi revenas al la interrompita rakonto.

Dum mi estis komunikiĝanta kun la ŝipanaro de la skuno, mia boato estis alirigita al la poŭpo, prenita sur takelojn kaj starigita apud la savboato de «Merganaso». Miaj pakaĵoj jam kuŝis sur la ferdeko, ĉe miaj piedoj. Intertempe la velo kaptis venton, kaj la skuno ekiris laŭ sia vojo.

— Nu, — diris Proctor, tuj kiam aperis io simila al interna ekvilibro ĉe ni ĉiuj, — rakontu, kial ni haltis pro vi kaj kiu vi estas.

— Tio estas historio, kiu vin mirigos, — respondis mi post kiam mi esprimis mian dankon, firme preminte lian manon. — Mia nomo estas Harvey. Mi estis naviganta samtien, kien vi navigas nun, al Gel-Gju, sur ŝipo «Kuranta sur ondoj», sub komando de ŝipestro Guez, kaj estis elŝipigita fare de li hieraŭ vespere en boaton post granda kverelo.

En mia stato endis esti malkaŝema, ne tuŝante la internajn flankojn de la afero. Pro tio ĉio montriĝis en natura kaj simpla aspekto: mi surŝipiĝis kontraŭ pago (ne nomante la nombron, mi aludis, ke ĝi estis granda kaj pagita ĝustatempe). Mi devis ankaŭ elpensi la celon, kun kiu mi entreprenis tiun ĉi vojaĝon, por esti verema en la estiĝinta stato. En alia loko kaj al alia homo mi devus rakonti la veron, se mi pensus, ke… Unuvorte, la ŝipanaro de «Merganaso» nur de tempo al tempo ŝtopadis siajn pipojn, por pli vigle sekvi mian rakonton. Al mi ili ekkredis, ĉar mi ne kaŝis tiun veron, kiun ili atendis.

Mi havis (tiel mi klarigis) deziron ekkoni komercan praktikon de velŝipo, kaj krome ekscii postulojn kaj kondiĉojn de merkato en viva komerca agado. La elpensaĵo havis sukceson. Proctor, longa homo kun duone grizaj haroj kaj trankvila muskole glata vizaĝo, tuj diris:

— Jen, prava estis la penso. Mi ĉiam diradis, ke, sidante sur unu loko kaj legante borsajn ĵurnalojn, oni iam aĉetos kotonon anstataŭ kanabo aŭ melaso.

La cetero en mia rakonto ne postulis distordon, pro kio la karaktero de Guez, post kiam mi sciigis la aŭskultantojn pri la historio kun la ebria virino, tuj iĝis objekto de pasia pridiskuto.

— Lin endis simple mortigi, — diris Proctor. — Kaj vi ne respondus pro tio.

— Li ne sukcesis… — rimarkis unu matroso.

— Neniam mi enirus en boaton; nur per forto, — daŭrigis Proctor.

— Li estis sola, — enmiksiĝis Dezi, staranta apude. La tuko malhelpis al ŝi rigardi, kaj ŝi turnadis sian kapeton. — Kaj ci, Tobbogan, ĉu restus kun perforto?

— Tion diris la oĉjo, — kontraŭis Tobbogan.

— Kaj eĉ se la oĉjo.

— Kio okazis al ci, Dezi? — demandis Proctor. — Jen kian viglon ci montras en fremda afero!

— Vi prave agis, — turnis ŝi sin al mi. — Estas pli bone morti, ol esti batita kaj elĵetita ekster la ŝiprandon, se estis tiela malicaĵo. Pro kio do ci ne donas al li la viskion? Rigardu, li ĝin kaŝis!

Ŝi prenis el la distrita mano de Proctor la botelon, kiun, absorbita de tuta tiu historio, la ŝipestro tenis inter la genuoj, kaj plenigis duonon de lada kruĉo, alverŝinte akvon. Mi dankis, rimarkinte, ke mi ne malsanas pro senfortiĝo.

— Nu, tamen, — rimarkis ŝi per kritika tono, signifanta, ke mia stato postulas riton. — Kaj ankaŭ por vi estos pli bone.

Mi eltrinkis, kiom povis.

— Ho, tio estas ne laŭ nia maniero! — diris Proctor, renversante la restaĵon en la buŝon.

Tiutempe mi pririgardis la junulinon. Ŝi estis malhelhara, de negranda alto, de fortika, sed nerva, tremema kompleksio, kion oni komprenu en la senco de impetemo de moviĝoj. Kiam ŝi estis ridetanta, ŝi similis al neĝo en rozo. Ŝi havis malgrandajn sunbrunajn manojn kaj nudajn maldikajn piedojn, donantajn sub la rando de la jupo impreson de apartaj vivaj estaĵoj, ĉar ŝi senĉese paŝadis aŭ krucadis ilin, movante la fingrojn. Mi rimarkis krome, kiajn rigardojn ĵetadis al ŝi Tobbogan. Tio estis esprimriĉaj rigardoj de enamiĝinto al diaĵo, pro degno ellerninta alportadi viskion kaj ŝajnigi, ke doloras la okulo. Tobbogan estis serioza homo kun regula, kuraĝa, meditema vizaĝo. Liaj moviĝoj iom kontraŭdiris al lia aspekto, tiel, ekzemple, li faradis gestojn al si, sed ne for de si, kaj kiam li sidis, li havis kutimon ĉirkaŭpreni la genuojn per la manoj. Ĝenerale li faris impreson de nekomunikema homo. Kvar matrosoj de «Merganaso» estis maljunaj homoj, de ŝparema kaj kvieta konduto, en libera tempo unu el ili diserigadis folian tabakon aŭ alkudradis al la jako deŝiriĝintan kolumon; la alia skribadis leteron, la tria aranĝadis en larĝa botelo pejzaĝon el sablo kaj rabotaĵo, uzante, kiel japano, maldikegajn bastonetojn. La kvina, pli juna ol ili kaj pli vigla, ol la ceteraj, ofte kartludadis kun si mem, vane tentante la aliajn partopreni senelspeze. Lia nomo estis Bolt. Mi ĉion ĉi rimarkis, ĉar pasigis sur la skuno tri tagojn, kaj mia unua tago finiĝis per profunda dormo pro subite veninta laco. Oni donis al mi liton en la matrosa loĝejo. Post la viskio mi manĝis iomete da bolkuirita salviando kaj ekdormis, malferminte la okulojn, jam kiam super la tablo balanciĝis lumanta lampo.

вернуться

8

prononcu [próktor] (trad.).