Выбрать главу

— Mi ne scias pro kio, — konsentis Tobbogan, — sed, kiam mi tenas knabinon je la talio, kaj muziko subite eksonas, la kruroj iĝas, kvazaŭ sakoj. Mi staras: nek antaŭen, nek malantaŭen.

Iom post iom ree kunvenis ĉiuj, sed la vespermanĝo estis finita, kaj komenciĝis konversacio pri la vaporŝipo, en kiu Proctor rekonis «Leo»-n.

— Ĝi estas el Aŭstralio; tio estas linia vaporŝipo de la Pacifika kompanio. En ĝi estas dudek mil tunoj.

— Mi diras, ke sur «Leo» estas pli bone, ol ĉe ni, — diris Dezi.

— Mi ĝojas, ke mi trafis al vi, — kontraŭdiris mi, — almenaŭ tial, ke mi ne havas komunan vojon kun tiu vaporŝipo.

Proctor rakontis okazon, kiam vaporŝipo ne haltis por preni de sur boato ŝiprompiĝulojn. De tio komenciĝis rakontoj pri diversaj akcidentoj en oceano. Kreiĝis parolema humoro, kiel okazas en varmaj vesperoj, en bona vetero kaj ĉe konscio, ke proksimas la fino de la vojaĝo.

Sed malgraŭ tuta sperto de tiuj maristoj en historioj pri naĝantaj boteloj, nokte renkontataj glacimontoj, ribeloj de ŝipanaroj kaj detruantaj skualoj, mi malkovris, ke ili ne konas la historion de «Mary Celeste»[10], kaj krome la kvinmonatan vagadon en boato de ses homoj, pri kiuj verkis M. Twain, komencinte per tio sian famon.

Tuj kiam mi finis paroli pri «Celeste», la riĉa fantazio de Dezi ekturnis min kaj ĉiujn per plej neatenditaj divenoj. Ŝi estis ege emociita kaj montris tian inventemon de esplorado, ke mi ne sukcesadis elpensi, kion respondi al ŝi.

— Sed ĉu eblas, — diradis ŝi, — ke tio okazis tiel…

— Homoj pensis dum kvindek jaroj, — kontraŭdiradis Proctor, sed, kiu ajn kontraŭdiradis, responde aŭdiĝis nur:

— Ne interrompu min! Ĉu vi komprenas: la tagmanĝo staris sur la tablo, en la kuirejo hejtiĝis la forno! Mi diras, ke ilin atakis malsano! Aŭ eble, ili ekvidis miraĝon! Belan bordon, insulon aŭ neĝajn montojn! Ili forveturis sur ĝin ĉiuj.

— Kaj la infanoj? — diris Proctor. — Ĉu ci ne lasus la infanojn, kaj kun ili, ni diru, nu, almenaŭ du matrosojn?

— Do kio! — Ŝin embarasis nenio. — La infanoj deziris plej multe. Sed oni klarigu al mi tiuokaze!

Ŝi sidis, subfleksinte la krurojn, kaj, apogante sin per la manoj al la ferdeko, rampadis pro ekscitiĝo tien-reen.

— Sed oni ja nenion scias, ĉu ci komprenas? — respondis Tobbogan.

— Se ne pesto kaj ne miraĝo, — deklaris Dezi sen ajna ĝeniĝo, — do en la subakva parto estis truo. Nu jes, vi ŝtopis ĝin per la lango; bone. Imagu, ke ili deziris fari enigmon…

Inter ŝiaj sennombraj versioj, kiujn ŝi elŝutadis senfine, tiel ke mi multon forgesis, la vortoj pri «enigmo» ŝajnis al mi interesaj; mi petis klarigi.

— Vidu — ili foriris, — diris Dezi, svinginte la manon, por montri, kiel foriris, — kaj por kio tio necesis, vi vidas laŭ vi mem. Kiel ajn pensu, solvi tiun problemon kapablas nek vi, nek mi, nek li, nek ĉiuj en la mondo. Do jen, — ili faris tion intence. Inter ili, probable, estis tia homo, kiu, eble, ŝatis elpensi ŝercojn. Tio estis la ŝipestro. «Pri ni restu memoro, legendo, kaj neniu iam povu klarigi ĝin!» Tiel li diris. Sur la vojo ili renkontis ŝipon. Ili interkonsentis kun ĝi, por transiri sur ĝin, kaj transiris, kaj la sian forlasis.

— Kaj poste? — diris mi, post kiam ĉiuj ekrigardis al la junulino, nenion komprenante.

— Poste mi ne scias. — Ŝi ekridis kun laca aspekto, subite senverviĝinte, kaj facile frapis siajn vangojn, naive malferminte la buŝon.

— Ĉion sciis, kaj nun subite forgesis, — diris Proctor. — Neniu cin komprenis, kion ci volis diri.

— Por mi estas tutegale, — deklaris Dezi. — Sed ĉu vi — komprenis?

Mi diris «jes» kaj aldonis:

— Tiu okazo estas tiel mirinda, ke ĉia klarigo, kiel ajn versimila ĝi estu, restas senpruva.

— Malhela historio, — diris Proctor. — Aŭdis mi multajn fabelojn, kaj ankaŭ nun ankoraŭ ŝatas aŭskulti. Tamen pri iuj el ili indas pensi. Ĉu vi aŭdis pri Frezi Grant?

— Ne, — diris mi, tremerinte pro neatenditeco.

— Ĉu ne?

— Ĉu ne? — subkaptis Dezi per pli alta tono. — Ni rakontu al Harvey pri Frezi Grant. Nu, Bolt, — turnis ŝi sin al la matroso, kiu staris ĉe la ŝiprando, — en tio ci estas specialisto. Neniu scipovas tiel rakonti, kiel ci, la historion de Frezi Grant. Kiom da fojoj ci ĝin rakontis?

— Mil kvincent du, — diris Bolt, la fortika homo kun nigraj okuloj kaj ironia buŝo, kaŝita en la krispa skita barbeto.

— Ci jam mensogas, sed des pli bone. Nu, Bolt, ni sidas en kompanio, en gastejo, ni havas gastojn. Montru ĉion, al kio ci kapablas.

Dum daŭris tiu ĉi enkonduko, mi devigis min aŭskulti, kiel fremdulo, scianta nenion.

Bolt eksidis sur faldeblan seĝon. Li sciis artifikojn de rakontisto, kiu alte taksas sin. Li kombis la barbon supren per la kvin fingroj, malfermis la buŝon, iomete elpendiginte la langon, ĉirkaŭrigardis ĉiujn ĉeestantojn, pasigis la grandegan manplaton laŭ la vizaĝo, grakis kaj alsidiĝis pli proksime.

— Antaŭ ĉirkaŭ cent kvindek jaroj, — diris Bolt, — el Bostono en Hindion iris fregato «Admiralo Foss». Inter aliaj pasaĝeroj estis sur tiu ŝipo generalo Grant, kaj kun li veturis lia filino, rimarkinda belulino, kies nomo estis Frezi. Necesas diri al vi, ke Frezi estis fianĉiniĝinta al unu ĝentlemano, kiu jam dum ĉirkaŭ du jaroj estis servanta en Hindio kaj okupanta militan postenon. Kia estis la posteno, — ĉu indas rakonti? Se vi diros — «indas», vi malgajnis, ĉar mi tion ne scias. Necesas diri al vi, ke kiam mi antaŭe prezentadis tiun ĉi interesan historion, Dezi ĉiel penadis ekscii, kian postenon havis la fianĉo-ĝentlemano, kaj se ŝi ne demandas nun…

— Do tio tute ne koncernas cin, — interrompis Dezi. — Se ci forgesis, kio estas plu, — demandu min, mi al ci rakontos.

— Bone, — diris Bolt. — Mi atentigas vin, ke ŝi koleras. Ĉiel ajn, «Admiralo Foss» vojaĝis jam monaton kaj duonon, kiam dum mateniĝo vaĉantoj rimarkis grandegan ondon, irantan ĉe kvieta maro kaj modera vento el la sud-oriento. Ĝi iris kun rapido de kalandrilo. Certe, ĉiuj ektimis, kaj estis uzitaj rimedoj, por droni, ni diru, bele, kun aspekto, ke pereas ne mallertaj maristoj, kiuj neniam vidis centmetran ondegon. Tamen nenio okazis. «Admiralo Foss» ekrampis supren, ekstaris sur alto de la sonorilturo de Sankta Petro kaj ekiris malsupren tiel, ke, kiam ĝi malleviĝis, rapido de ĝia iro estis tridek mejloj hore. Memkompreneble, la velojn oni sukcesis forigi, alie renkonta vento, pro la iro, renversus la fregaton kiel turbon.

La ondo pasis, foriris kaj ne plu estis alia tia ondo. Kiam la suno komencis subiri, oni ekvidis insulon, kiu estis indikita sur neniuj mapoj; sur la vojo de «Foss» ne povis esti insulo en tiu latitudo. Pririgardinte ĝin per lornoj, la ŝipestro ekvidis, ke sur ĝi ne rimarkeblas eĉ unu arbo. Sed ĝi estis belega, kiel juvelaĵo, se meti ĝin sur bluan veluron kaj rigardi el ekstere, tra fenestro: tiel oni deziras ĝin preni. Ĝi estis el flavaj rokoj kaj lazuraj montoj, de admirinda belo.

La ŝipestro tuj enskribis en la loglibron, kio okazis, sed al la insulo ne aliris, ĉar li ekvidis multajn rifojn, kaj laŭ la bordo krutan deklivon, sen golfeto kaj malprofundaĵo. Kiam sur la ponto kunvenis homamaso kaj paroladis kun oficiroj pri la stranga fenomeno, aperis Frezi Grant kaj komencis peti la ŝipestron, ke li albordiĝu al la insulo — por rigardi, kia tero ĝi estas. «Fraŭlino, — diris la ŝipestro, — mi povas malkovri novan Amerikon kaj fari vin reĝino, sed ne ekzistas eblo aliri al la insulo pro granda enprofundiĝo de la fregato, ĉar malhelpas surfo kaj rifoj. Sed se ni sendos boaton, tio povas prokrasti nian vojaĝon, kaj ĉar aperis antaŭtimo esti kaptita de senventeco, do ni devas hasti al la sudo, kie estas aera fluo».

вернуться

10

ŝipo, forlasita de la ŝipanaro pro nesciata kaŭzo kaj trovita la 4-an de decembro de la 1872-a jaro je 400 mejloj for de Gibraltaro (trad.).