Выбрать главу

Lyman Frank Baum

LA MIRINDA SORĈISTO DE OZ

Enkonduko

Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis partode la infaneco dum la tuta historio, ĉar ĉiu sana infanohavas bonkarakteran kaj instinktan amon al akontojfantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavajfeoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da feliĉeco al lakoroj de infanoj ol ĉiuj aliaj homkreaĵoj.

Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dumgeneracioj, nun estas klasi fikebla kiel “eksmoda”en labiblioteko por infanoj; ĉar venis la tempo por serio denovaj “mirigaj akontoj”en kiuj la steriotipaj ĝino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun ĉiuj terurajkaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj aŭtoroj porindiki timigan moralon en ĉiu akonto. La modernaeduko inkluzivas moralecon; tial la mo-derna infano serĉas nur distriĝon ensiaj mirigaj akontoj kaj volonte malha-vas ĉiujn malagrablajn okazaĵojn.

Kun tiu penso en la menso, larakonto pri

“La Mirinda Sorĉisto deOz”estis verkita nur por plezurigi lainfanojn de la nuntempo. Ĝi celas estimodernigita fe-rakonto, en kiu lamirigo kaj ĝojo restas kaj la kordolorojkaj koŝmaroj mankas.

L. Frank Baum, Chicago, Aprilo

Ĉapitro I

La ciklono

Doroteo loĝis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu ĝi estis konstruita devis esti portita multajn mejl jn per ĉaro. La domo havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan ĉambron; kaj en tiu ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko a por la teleroj, tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj.

Onklo Henrik kaj Onklin Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Dorote malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo —kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj blovadis su fiĉe forte por detrui ĉiun konstruaĵon renkontitan.

Oni atingis tiun kaŝejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de ĝi ŝtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.

Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj ĉirkaŭrigardis, ŝi povis vidi nur la grandan grizan kamparon ĉiu flanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la larĝan ebenaĵon de la glata tereno kiu atingis la randojn de la ĉielo en ĉiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron por fari el ĝi grizaĵon tra kiu estis fendetoj. Eĉ la herbaro ne verdis, ĉar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj ĝis ili estis egale grizaj kiel ĉio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis ĝin, kaj nun la domo estis egale senbrila kaj griza kiel ĉio alia.

Kiam Onklino Em venis loĝi tie ŝi estis juna, bela edzino. La suno kaj la vento ankaŭ ŝin ŝanĝis. Ili forrabis de ŝi la brilon de la okuloj kaj lasis ilin sobre grizaj. Ŝi estis maldika kaj marasma, kaj nun ŝi neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis or fino, unue venis al ili, Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke ŝi kriis kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja voĉo de Doroteo atingis ŝiajn relojn; kaj ŝi ankoraŭ rigardis la knabineton mirante ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi.

Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno ĝis la nokto, kaj ne sciis kio estas ĝojo. Li ankaŭ estis griza, de la longa barbo ĝis la krudaj b t j, kaj li aspektis severa kaj senŝercema, kaj malofte li parolis.

Toto ridigis Doroteon, kaj protektis ŝin kontraŭ griziĝo simila al tiu de ĉio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun lonlongaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene ĉiu flanke de lia k mika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin.

Tamen hodiaŭ ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj rigardis maltrankvile la ĉielon, kiu estis eĉ pli griza ol kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaŭ rigardis la ĉielon. Onklino Em lavadis la pladojn.

El la malproksima nordo ili aŭdis malaltatonan muĝadon de la vento, kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondiĝi pro la venanta ŝtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj dum ili turnis siajn kulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaŭ en la herbaro tiudirekta.

Subite Onklo Henriko ekstaris.

“Venas ciklono, Em, ”li vokis al sia edzino. “Mi prizorgos la brutojn. ”Li kuris al la ŝedoj kie loĝis la bovinoj kaj la ĉevaloj.

Onklino Em ĉesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto su fiĉis por informi ŝin pri la proksima danĝero.

“Ek, Doroteo! ”ŝi kriegis; “kuru en la kelon! ”

Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kaŝis sin sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la ŝtupetaron en la malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onklinon. Kiam ŝi transpaŝis nur duonon de la ĉambro aŭdiĝis granda kriĉo de la vento, kaj la domo skuiĝis tiom forte ke ŝi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.

Io stranga okazis.

La domo ĉirkaŭturniĝis du-aŭ tri-foje kaj malrapide leviĝis en la aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.

La norda kaj la suda ventoj renkontiĝis tie, kie staris la domo, kaj tie estiĝis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento ĉiu flanke de la domo levis ĝin pli kaj pli alten, ĝis ĝi estis ĉe la plejsupro de la ciklono; kaj tie ĝi restis kaj forportiĝis multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon.

Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige ĉirkaŭe, sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj ĉirkaŭturniĝoj, kaj unufoja kruta ekkliniĝo de la domo, ŝi sentis kvazaŭluladon tre mildan, kian sentas bebo en lulilo.

Al Toto tio ne plaĉis. Li ĉirkaŭkuris en la ĉambro, jen tien, jen ĉi tien, laŭte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos.

Unufoje Toto tro proksimiĝis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaŭ ŝi vidis unu orelon lian etendiĝantan supren tra la truo, ĉar la forta aeropremo tenis lin tiel ke li ne povis fali. Ŝi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj retiris lin en la ĉambron, poste ŝi fermis la lukoklapon por ke neniu plia akcidento okazu.

Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon; sed ŝi estis tre solsenta, kaj la vento kriĉis tiom laŭte ĉirkaŭ ŝi ke ŝi preskaŭ surdiĝis. Unue ŝi demandis al si ĉu ŝi disbatiĝos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastrofoj, ŝi perdis sian maltrankviliĝon kaj decidis atendi kviete por trovi kio okazos. Fine ŝi rampis trans la skuiĝantan plankon al sia lito, kaj kuŝiĝis sur ĝin; Toto sekvis kaj kuŝiĝis apud ŝin.