Li sekvas lin singarde, glitante sur sia ventro.
Rouen staras tute proksime ĉe la rando de la roko. Tie li elprenas paperon kaj surventiĝas… Io ekflagras.
La papero povis esti impregnita per petrolo, ĉar post laekflagro ĝi lumas per stranga flamego, dum ĝi spirale flugas al La Valo.
Signalado!
— Kion vi faris?
— Mi signalis — respondis Rouen trankvile.
— Al kiu?
— Tio ne koncernas vin.
— Se mi nun deĵetos vin de tie el la alteco?! Ĉu?!!
Li eklevis sian ŝultron
— Tiam mi falos malsupren.
Ili rigardis unu la alian. Io zumadis apud ili.
La lifto alvenis!
— Ĉu oni… sendis ĝin… por vi? — demandis la malliberulo n-ro 63 konsternite.
— Jes.
Nun la okuloj de la malalta, blankhara homo fariĝis malgajaj, kaj li rigardis en alian direkton.
— Mi estas la membro de la Sekreta servo. Mi alvenis tiam, kiam vi. Nun mi revenas por fari raporton.
Li paŝis en la lifton.
Iu raŭke kriadis en sia ŝonĝo. Fécamp nur staris kaj rigardis lin malesperiĝinte, malgaje, nekapabla moviĝi.
La Blankharulo, Kiu Havas Spegulon, ektiris la ŝnuron kaj mallaŭte descendis.
En La Valon!
Dektria ĉapitro
Post ĉiu nova konsterniga turniĝo Fécamp vidis tiel, ke la dramo finiĝis. Kaj ĉiufoje li eraris.
Tio estis la plej grava el liaj eraroj, kiam li savis iun koste de grandaj suferoj kaj riskante sian vivon, prikiu fine evidentiĝis, ke la koncernulo estas la membro de la Sekreta servo.
Ĝi tre ŝokis lin. Sed estas egale. Ĉi tie jam estas tute egale. Li apartenas al la Skeleta brigado. Ilia puno daŭros ĝis la liberiĝo de la trairejo. Ĝi signifas ankoraŭ kvin jarojn minimume. Kiu ĝisvivos tion?
Li mekanik frapadis la rokon. Ĉirkaŭ li laboris la aliaj. Ili minas la ruiniĝintan montopinton kun malfermita buŝo, kvindek metrojn larĝe. La flava dezerto flamas sub ili. Punktoj dancas antaŭ iliaj okuloj.
Kiom da tempo pasis? Ĉu du semajnoj aŭ du monatoj? Eĉ li mem ne sciis tion. Ili malpli multe sentis la suferegon ĉi tie, malgraŭ ilia pli terura sorto. En tiu varmego oni mortis aŭ sekiĝis. Li maŝine faris sian laboron. En lia cerbo kirliĝis malklaraj, konfuzaj bildoj, la vidado ŝajnis nur monotona zumado antaŭ liaj okuloj: la ardo de la konstanta flava koloro aŭ plena mallumo sub la stelplena ĉielo, kiel oni rigardas ĝin kuŝante surdorse, kaj ni sentas tiel, ke ni ŝvebas super la pejzaĝo, kiel iu el la milionoj da polveroj.
La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon eksidas momenton kaj premas sian manon sur sian bruston.
— Ĉu vi laciĝis? — demandas Fécamp.
— Vi estas La Pugno — li diras kaj kapbalancas. — La Almozulo, Kiu Havas Pugnon. Ni timas vin.
Li ekstaras kaj laboras plu.
— Ripozu. Mi ne batos vin.
— Mlaforta Hieno ne estas bezonata — li respondas malgaje, kaj lia vizaĝo aspektas tiel, kvazaŭ li estus fuĝinta ĉi tien el la kelo de kapucenoj, kie la sekiĝintaj mona§oj estas pendigitaj sur la muro unu apud la alia.
Fécamp ekprenis la maldikan, tremante leviĝantan brakon:
Atendu. Mi laboros anstataŭ vi.
La Dudentulo, Kiu Havas ĉapelon, sidiĝis.
Nelabori estas bone — li diris kontente.
Fécamp kun duobla fervoro frapadis. Dume li diris al la ripozanta homo.
— Ĉu vi ne scias, ke ekzistas ankaŭ alia afero, kio estas bona?
— Jes. Manĝi kaj dormi estas bone.
Dum tagmanĝo venis al ili La Dudentulo, Kiu Havas ĉapelon. Neniu estis en ilia proksimo. Inter liaj du longaj, brunaj dentoj pendis salivoguto en lia malfermita buŝo, kiu estis malluma tombokavo sur homa vizaĝo. Eble li jam estis tre maljuna.
Li longe rigardis Fécamp-on.
— Iru hejmen — li diris subite.
— Kiel? — demandis Fécamp.- Ĉu hejmen?
— Iru hejmen… La Aĝo denove decidis, ankoraŭfoje. Nun en la groto.
— Kion signifas, ke: Aĝo?
— Unue estis La Aĝo, La Subkaporlao, Kiu Havas Zonrimenon, mi, kaj ankoraŭ aliaj. Ili estis la korifeoj en la Skeleta brigado.
Li komprenis. Komence tiuj tenis la potencon en sia mano el la kondamnitoj, kiuj estis la plej maljunaj anticipe ilian punon.
— La Aĝo malfortiĝis. Tiam alvenis La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Li strangolis multajn homojn, ĉar li ne ŝatis ilin. Sed li estis justa, kaj la Aĝo malfortiĝis, ĉar ni loĝis en groto, kaj tio estas malforto.
— Kial havis la Alteria Serĝento la nomon, ke li Scias Ĉion.?
— Ĉar li adoris la Skribaĵon, Kiu Neekzistas. Tial li ne laboris. Li fosis, serĉadis.
— Kion?
— La Skribaĵon, Kiu Neekzistas. Pri la Skeleta brigado. Li multe manĝis, ĉar estis bezonate al tiu, kiu portos sciigon. Ni volis tiel.
— Sed kian sciigon li volis porti?
La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon, preskaŭ sufokiĝadis pro la multe da parolo:
— Li ne povis porti la sciigon. Nur tiam, se li estus vidinta La Skribaĵon, Kiu Neekzistas.
Kio estas La Skribaĵo, Kiu Neekzistas? Ĉu ia pruvaĵo, kion la alteria serĝento konis?
— Unue estis la Aĝo — li daŭrigis malfacile. — Poste La Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Kaj Volpi trovis La Klabon… Tie… — Li montris al la laborloko. — Matene Volpi diris tion: Mi estas La Klabo. Kaj ni kredis tion, ĉar li mortbatis La Alterian Serĝenton, Kiu Scias Ĉion. Nun alvenis vi. La Almozulo, Kiu Havas Pugnon. Vi povas iri en La Valon, ĉar tio estas la plej multa, kiu estas almozulo, tamen li havas ion, kion oni devas timi… Venu!
Li sekvis la spiregantan homon. Kaj li diris nenion.
— Korko iras tie, La Trumpetisto, Kiu Havas Amikon. Ankaŭ tio estas grava afero, ĝuste tia, kiel la Lampo, la Ĉapelo kaj la Zonrimeno, kvankam ĝi ne estas palpebla. Vorto. Tamen ĝi estas grava afero. Kvankam ĝi ne estas manĝebla. Vi estas La Almozulo, Kiu Donas al Ĉiu, kaj tio estas la plej multa…
Ili alvenis al la Groto. Oni gardis la kadavrojn tie, kiam ili estis Hienoj. Kaj La Aĝo loĝis tie. Du homoj staris antaŭ la enirejo, Kiu Havas Pafilon kaj O-krurulo, La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon. Oni estimis lin tial, ĉar multaj memoris kaj vidis, ke tiu aktujo estis tre bela.
En la malseka groto restis ankoraŭ kelkaj ekipaĵoj el la paseo, kiam ili estis soldatoj. Troviĝis tie tablo, du benkoj kaj pordo, apogita al la malantaŭa muro de la groto. Oni nomis ĝin: La Pordo, Kiu Malfermiĝas Nenien. Ili adoris ĝin kiel idolon, kaj iafoje ili timeme karesis ties rustan klinkon. Iam ĝi estis pordo de lignodomo ie.
Ĝi fariĝis la idolo de la nepalpebla kredo kaj iluzio, kiel la zonrimeno, la karabeno kaj ĉio, kiuj estas simboloj de la droninta civilizacio. Eĉ se ĝi ne havas celon, utilon: tmen oni povas estimi ĝin. Kaj estimi estas bone. Ankaŭ ĉiutaga objekto estas mirinda kaj mistika, se ties ĉirkaŭaĵo senigas ĝin de la praktika utilo. Ĵarteloj sur la gamboj estas sensignifaj objektoj. Metu ĝin en la mezon de pagodo, kaj ĝi fariĝos mito, oni prezentas oferon al ĝi, ĉar ĝi sanigas lepron.
La Aĝo estis kune en la groto. Ili jam sciis, ke Fécamp venos. Kiu Havas Zonrimenon, ekparolis jene:
— Ni scias, kiel liberiĝi.
— Vi estas bona Pugno — kapbalancis La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon, kies okuloj estis malsana je komenciĝanta amaŭrezo. — Ni estimas la Pordon, Kiu Malfermiĝas Nenien. Ĝi estis La Sekreto.
Fécamp staris konsternite en la simodora, humida duonlumo.
— La Sekreto estas tio: — dŭrigis La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon. — La Pordo Malfermiĝas ien!
Li prenis ties klinkon kaj ektiris ĝin. La pordo falis…
Jen evidentiĝis, ke mallarĝa koridoro troviĝas malantaŭ ĝi!