— Ŝtonrompado!..
— La haŭto doloras!.. Ĝi estas malbona al ni… Ve kiel malbone…
Brakuminte unu la alian ili veadis, ĉar estis vespero, kaj tiam oni devas veadi. Al la steloj, ĉar ili estas tiel alte, al la luno, ĉar ĝi estas tiel blanka. ĉar ĉi tie, sub la firmanento ekmoviĝis io, kio estas tiel vana, ke sufero ekfontas pro tio el la karno de la homoj.
— Veee…
Sub la nigra ĉielo la surfaco de la pale radianta dezerto estis tia, kiel la tempesta oceano, glaciiĝinta en la tago de la lasta juĝo.
— Mi devas vivi! Mi estas La Leĝo.
— Volpi estis ĝis nun La Leĝo!.. — diris iu mallaŭte.
— Ankaŭ La Aĝo estis Leĝo! Poste venis la Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion, baldaŭ Volpi, La Klabo. Nun sekvas mi, La pugno, Kiu Devas Vivi! Ne estos pli multe
da Leĝo!
Volpi staris kaj rigardis dekstren-maldekstren.
La luno brilis tiel kalre super ili, kiel stranga kajut-luko.
— Mi proponas — diris subite Naftalino, — ke la kudrilmono de la mankudristinoj estu malaltigita, kaj sufiĉos unusemajna pagita libertempo al la tajloroj!
— Mi proponas!.. Ĝi estas bona vorto!.. — kriis Figaro ekscitite.
— Diru, ke mi estas La Nova Leĝo.
— Vi estas La Leĝo… Mi proponas…
— Mi proponas… li estas La Leĝo…
Volpi iris antaŭ Fécamp-on.
— Vi estas La Leĝo… — li diris rapide.
— Vi estas La Leĝo!.. — ili kriadis.
— Mi faros juston inter vi, laŭ mia bontrovo. Unue tiel, ke ĝi estu bona al mi, ĉar mi devas vivi.
— Li portos La Sciigon!
— Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi…
— Li portos La Sciigon!
— Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi…
— Pugno estas la poŝtisto! — kriĉis Madam Alfredo.
— Poste mi faros juston tiel, kiel mi bontrovos ĝin.
— Nu, jes! — kriĉis Naftalino.
La krakanta sablofunelo de la fortiĝinta vento blovis super la roko, poste ĝi forgalopis preskaŭ ridante en la malluma nokto.
— Kiu volas tion, ke mi favoru lin, mi vidu ties ĝojon!
— Kial?
— Ĉar ĝi malkaŝos tiujn, kiuj ne ŝatas min, kaj tiam mi favoros ilin.
— Ĝi estas bona Leĝo — diris multaj homoj kaj kun ĝojo, precipe tiuj, kiuj sentis tiel, ke Fécamp favoros ilin.
— Fécamp estas bona leĝo!
— Forta!.. Ni ŝatas lin!
Figaro diris eĉ tion, ke Fécamp estas „bela homo”.
— Mi ne laboros! — kriis la malliberulo n-ro 63.
— Li ne laboros!
— Tre bone!..
— Eĉ tiam mi ricevos pli multe da manĝaĵo! — li daŭrigis anoncante tion.
— Li pravas!..
Volpi ĉirkaŭrigardis kolere.
— Ĉiu estas egala.
— Tamen estos tiel! Ĉar mi portos Sciigon, ĉar mi volas tion! Ĉiu donos al mi el sia porcio!
— Mi donos!
— Ankaŭ mi donos! Li estas La Pugno, Kiu Devas Vivi! — ili kriadis sovaĝe kaj kun konvinkiĝo, ĉar ili jam volis dormi.
Volpi vidis timeme, ke la Hienoj lasis lin sola. Eĉ iu krias tion:
— Volpi ne estas bona!
Ankaŭ Figaro aldonis balbutante:
— Volpi ne estas bela…
— Ankaŭ mi donos! — kriegis Volpi rapide. Kaj li estis tre timiĝinta, ĉar li ne komprenis, kio okazas.
— Sed kiam vi portos La Sciigon?
— Kiam estos eble! La Sciigo estas tia, ke ni devas atendi! Ĝis La Valo sendos mesaĝon!
— Kiam ĝi okazos?!
Iel ili ekscitite atendis, ke Fécamp liberiĝu. Ili ne sciis kial, ĉar ilia libereco jam ne mankis al ili.
— Ni devas atendi!
— Ni devas atendi… — ili kapjesis.
La Longulo, Kiu Posedis Bastonon, tenante sian novan havaĵon super ĉies kapo, kiel ia dirigento kriis:
— Ni sekvu lin!
— Ĝi estas bona vorto! Ni sekvu!
— Kien?! — lamentis Volpi.
— Ni sekvu!.. Ni sekvu!.. — ili ŝrikadis.
La Trumpetisto, Kiu Hvas Amikon staris antaŭ ilin:
— La Skeleta brigado estas senkulpa! Sed kio okazos al tiuj, kiuj estas ĉi tie pro alia krimo. Kial mi sekvu vin?
Fécamp ridis. Ĝi estas bona tiel! Carew lia plej bona amiko, Rouen, kies vivon li savis, kaj la Trumpetisto, kiu jam ne estas almozulo, ĉar li Havas Amikon? ili ĉiuj perfidis lin. Sed ĉio ĉi ne gravas!
Carew! Nur li! Li, kiu estas la diablo mem…
— Egale, kion vi pensas, vi estas Korko, Kiu Havis Nenion!..
— Li havis nenion!.. Li estis Almozulo! — ili kriadis akuzante.
— Ni devas kredi tion, ke ĉio estos bona! Ĉar mi portos La Sciigon! Tial!
— Mi proponas… ni kredu lin! — ŝrikis La Dudentulo, Kiu Havas Ĉapelon.
— La metiista korporacio elektu lin ĉefpordisto! — kriĉis barono Naftalino. — Sed rapide. Ekspres-rekomendite!
Iom longe ili ankoraŭ kriadis, poste ili entuziasme rapidis dormi! Ili decidis pri grava afero! Sed nun ili devas ripozi, ĉar morgaŭ ili faros ankaŭ la laboron de Fécamp.
Fécamp sidis sola sur roko. Por li gravis, ke li liberiĝu de tie ĉi. Se la Skeleta brigado estos eksigita, oni sendos en alian lokon eĉ tiun, kiu ne estas senkulpa. Eble oni restos vivanta aliloke. Li restos vivanta homo!
Por mortigi Carew-on!
Ĝis tiam li eble savgardos sin, ĉar li havos bonan sorton: li portos La Sciigon.
Kio Gravas Al Neniu!
Sekvonttage li demandadis por fortikigi ilian kredon. Tiel okazos io. Por la aliaj. Estas pli bone, se ili vidas ĝin tiel.
La Aĝo devis memori, kaj Fécamp skribadis en notlibreton.
— Pensadu! Kien vi iris tiun antaŭtagmezon, kiam la eksplodo okazis?
— Ni iris…
— Venis la Alteria Serĝento, Kiu Scias Ĉion. Ni viciĝis.
— Tiam mi plenigis… ladbotelon…
— Ladbotelo… Ladbotelo estas bona vorto!..
— Memoru! — atentigis Fécamp ilin.
— Ni ne volas… — ili lamentis §ore. — Ĉi tie ni estas en sekureco… Ni ne bezonas La Bonan Sciigon!
— La Pordo Malfermiĝas nenien! Ni devas kredi tion!..
— Ni devas kredi la veron! — kriis la malliberulo n-ro 63. — Memoru…
La Ruĝharulo, Kiu Havis Aktujon frotadis sian verton per sia mano kaj komencis rikani.
— La Alteria Serĝento… diris al mi: vi, Bak… Baklin… — li ĉirkaŭrigardis ĝoje kaj fiere. — Mi nomiĝas Baklin. Mi denove scias tion!
— Mi havis infanon! — diris La Dudentulo, Kiu Havis Ĉapelon timeme.
Kaj li komencis plori.
— Mi memoras — diris iu en la profundo de la groto, kaj gruzelpecoj bruis. — La Alteria Serĝento diris tion: „Knaboj… estas problemo… En leĝera marŝo…”
— Leĝera marŝo… leĝera marŝo… — ili flustris surprizite. — Duopaj vicoj…
— Ĉu li ne diris, kio estas la problemo? — demandis Fécamp.
— Li diris…
— Li multfoje diris… Ankaŭ al la spahioj…
— Kiuj batis vin…
— Ili piedbatis min sur la tero… — spiregis La Ruĝharulo, Kiu Posedis Bastonon.
— Li diris, ke eksplodo! Li diris… — ili ekscitite interflustradis.
— Bone! — diris Fécamp. — Mi vidas la veron. Nun venu La Tumpetisto…
— Li ne estis kun ni.
— Tamen li venu… Nek mi estis kun vi.
Venis La Trumpetisto. Ekstere la malliberuloj ekscitite flustris. „Pridemando… Estas pridemando… Ĝi estas malbona vorto…”
Korko venis. Li estis timiĝinta. Unue li rigardis siajn piedojn, poste li ekparolis:
— Mi pensadis, Fécamp. Ankaŭ al tiu estos bone, kiu ne ricevos amnestion. Gravas, ke vi portu La Sciigon…
La vizaĝo de la kondamnito n-ro 63 estis rigida. „Li donis la falsan moneron” — li pensis kolere.