— Ne parolu, nur kiam mi demandas vin.
— Jes.
— Ĉu vi certas pri tio, ke la kapro, kion vi tondis posts mia aresto, estis Jakobo?
— Jes… Ĝian okulon kovris cikatro…
Ankaŭ li memoris pri la cikatro.
– Ĉu Bochur ne diris, ke li pensis jam la kapron mortinta?
— Ne. Sed mi ŝatas vin, kaj estas bone, se vi ne laboras… kaj estas bone, se vi ricevas manĝi…
— Silentu! — Li pensadis. — Carew ĝis kiam restis kun vi?
— Nelonge… Li… volis viziti universitaton… por lerni… Ĉar tie ĉiam en la hospitalo… li helpis al la kuracisto…
Fécamp enpensiĝinte frotis sian frunton.
— Ĉu vi vidis lin en la tago de la murdo?
— Nur preterkure… Oni sendis min patroli… La leŭtenanto haltigis… la ĉerkon de Hagir… Kaj ni preskaŭ devis pafi… Oni sonorigis tagmezon en la fotikaĵo.
— Kiel?! Ĉu oni sonorigis tagmezon en la fortikaĵo… kiam la ĉerko… estis sur la placo Raghib-Amur?
— Jes.
Fécamp nur staris… Sankta Dio… Nun li divenis… Li sovis ĝin!.. La enigmon de la murdo… kaj ĉion.
— Nun iru, Korko! Kaj estos bone al vi, se mi forgesas, ke vi estas La Trumpetisto, Kiu Donis La Moneron.
Li fiksrigardis Korkon kuntirinte siajn okulojn, kun stranga, malica rideto. Kaj la trumpetisto sentis malvarmon ĉirkaŭ sia koro.
— Iru!
Poste li manĝis. Li ricevis la plej multe da manĝaĵo. Li ne abomenis ĝin. Li viŝis per sia mandorso la sebon de sur siaj lipoj.
Iel la homo forst-rigidiĝis en li. Nun li estis cinika, malvarmkonduta kaj egoista. Li ofte ridetis malice, kruele.
Nokte li sonĝis nove-denove, ke li mortigos Carew-on. Li kuŝissur sia dorso kaj vidis la anglon inter la steloj. Strangolitan.
Iu ektuŝis lian ŝultron.
— Pardonu, ke mi ĝenas vin, sinjoro; tamen, kiam vi pagos tiun falturon? La dotaĵon de la filino de Villiers.
— Iu pagos pro ĝi… — li respondis al Madam Alfredo.
— Ĉu ne estus eble ricevi iom da antaŭpago?
— Bone — li diris por liberiĝi de la frenezulo. — Donu al mi la fakturon, mi pagos tion.
— Jen!
Ĝi estis miraklo… Timiga!
Madam Alfredo elprenis el la poŝo de sia noktosurtuto… la fakturon!
— Jen ĝi estas saldite!
MODSALONO POR VIRINON
DE ALFREDO PAVIGNI
45 Rue Royal
PLEJ NOVAJ KREAĴOJ
ANGLA KOSTUMTAJLORO
TELEFONO: 404–710 Parizo 193…
FAKTURO
Mmselle Ivonne de Villiers
72 Quais de Palais
Du dekduoj da kompleto de tolaĵo 18 000 frankoj
Kvar vesperfestaj roboj (Moráré,
krepsateno laŭstila, kun safira,
aĵura trenaĵo.) 95 000 frankoj
Du pletmanteloj (Unu persa kaj
unu silksina.) 80 000 frankoj
Sume: 193 000 frankoj
Impostoj: 12 000 frankoj
Totale: 205 000 frankoj
La hodiaŭan tagon mi transprenis ĝin:
Fécamp konsternite rigadis tion.
— Nun mi ne havas monon ĉe mi — fine li diris raŭke.
— Ĉu la unuan de la sekva monato? Bone. — Li metis la fakturon en sian poŝon kaj ploretis. — Mi vere ne ĝenus vin, sed altaj estas funkciadaj kostoj, la luprezo de la vendejo, krome estas intersezono…
Hieno hurlis. Madam Alfredo viŝis siajn larmojn kaj plorsnufetadis.
— Nuntempe estas malfacile.
Subite zumadis la lifto. Kio ĝi estas?… Nokte oni ne sendas malliberulon!
Alvenis nur ordono, fiksita al la rando de la lifto.
La kondamnito n-ro 63 aŭrore anonciĝu ĉe la gardistejo. Laŭ la ordono de la sinjoro kapitano:
gardestro Tiguer
La Valo venis por li!
Dekkvina ĉapitro
La morta vero etendis sian ostan manon el la tombo. Kaj nun jam ĉio estis vana.
La fato kuregis!
Je la sepa horo vespere Libourne faris sian kontrolan rondiron, kiel la sola oficiro en la fortikaĵo, kiu ankoraŭ staris sur siaj piedoj.
La skelete maldika Gouillaume kuŝis en sia lito inerte. Sirone krom sia grava malaria atako havis malbonan sanstaton pro sia hepato.
— Vi devus peti forpermeson al ferio — diris Minkiew, kiun li ofte vizitis por dolorkvietigiloj. — Vi bezonas urĝan ŝanĝon en la klimato.
— Diable… Post forta atako la rezulto estos simpla kaj definitiva… Kial ferii? — Liaj dentaroj ofte kunfrapiĝis inter liaj tremantaj lipoj.
— Tia hepatmalsano rapide regresas, kaj ni scias pri la malario, ke ĝi ne estas morta malamiko — klarigis Minkiew, kaj li pinĉetis siajn kurtajn, dornosimilajn lipharojn, dum oftaj lipkonvulsioj. Li portis malpuran negliĝon, sur kiu estis buko, kiun Ligert akiris intertempe de „teknika taĉmento. La buko efektive estis uzata al io en transformatokesto, sed ĝi tute bone aspektis sur la negliĝo. En la sino de la negliĝo kuŝis kovertoj, distonditaj por trempi la poŝtmakojn, kaj li aranĝadis tiun dum parolado.
— Mi havas multajn bonajn poŝtmarkojn — li klarigis ĝoje. — Pro la atencaferoj komenciĝis vigla korespondado kun la regimentkomandejo. La krimobjektoj kaj aliaj pezaj sendaĵoj bezonas algluon de altvaloraj poŝtmarkoj.
Li klarigis kun tiu egoista, febra ĝojo de filatelistoj, kiu ne zorgas pri viv- kaj mortogravaj leteroj pro la ekzaltiĝo de la kolektopasio, nur pri la poŝtmarkoj.
Baldaŭ alvenis Berlac, kiu partoprenis dezertajn manovrojn kun taĉmento, kaj li ĉiutage faris esploran militvagadon en Sudano.
— Ĉio estas en ordo — raportis Ligert. — La disenteria epidemio denove komenciĝis, kaj ni boligas la akvon, ricevitan pere de la pumpilo, ĉar la poluciakvoj, likiĝantaj en la krevintan tubon, damaĝas same al la sano kaj ankaŭ al la pumpilo. La etato estas en ordo, kvankam mi jam ne asignis la soldon de la gardisto deĵoranta ĉi-semajne, ĉar li ne havas palpeblan pulson, kaj li sepsiĝis, kio estas kutima. Krome oni postulas el la kuirejo asigni du menuojn n-ro I, kiun mi plusendis kun la noto „provizora”.
Li singultis.
Tiam venis la gardestro, kaporalo Tiguer.
— Sinjoro adjutanto… virino alvenis ĉi tien — li diris mirante.
— Ĉu ŝi estas maljuna?
— Ne.
— Ĉu la Ruĝa Kruco?
— Tiaspeca, sed ŝi ne estas malbela.
— Kion do ŝi volas ĉi tie?
— Ŝi havas permesilon!
Berlac rapide malsuprentiradis la randon de sia kamizolo, li haste tiris sian montran fingron sur la interna flanko de sia kolumo, kaj enspirinte aeron, lia torako iomete leviĝis, pro kio lia aspekto pliboniĝis.
Li preskaŭ falis surdorsen malsupre ĉe la pordego: belega virino staris apud milita aŭtomobilo.
— Mi estas Colette Cheyne. Mi alvenis de la ĉekomandejo kun speciala permesilo.
— Kaj ŝi transdonis la dokumenton, kiu atestis, ke Colette de Cheyne rajtas viziti kapitanon Sirone, kiu estas ŝia grave malsana fianĉo en Bahr El Sudan.
Subskribo: general-feldmarŝalo André Sur Lagrande de Cheyne, la kapitano de la milita gazetara servo.
Tiu virino estis la kaŭzo, ke la sekvan tagon la kondamnito n-ro 63 devis malsuprenveni de sur la Infera altplataĵo. Kaj tiu virino kaŭzis, ke la malforta, eta rojo de la vero, fluanta inter digoj, ŝveliĝis, trarompis la kluzojn, furiozis, ruinigis ondruliĝadis, kiel terura superakvego, detruante la gigantajn barikadojn de la mensogo per siaj timigaj ondegoj.