Li devas fuĝi de tie ĉi! For! For! Ĉiumaniere!
— He! Fécamp! Jen estas la listo pri la soldoj! Plenigu ĝin precize laŭ la aktuala etato — diris Ligert, maĉante panpecon.
— Jes.
— Detondu la poŝtmarkojn de sur la koverto por sinjoro regimentkuracisto. Li kolektas tiujn. Ĉar ĉiu malsaniĝas ĉi tie pro la klimato. Mi ofte sentas tiel, ke fine ankaŭ mi kolektos ĝin. Ĉu vi povas fari inventaron?
— Kian?
— Listigi ĉion laŭ ties specoj. Estas tri rubrikoj: Instalaĵoj: Ekipaĵoj: Manko: Jen estas la inventaro, starigita antaŭ sep jaroj, el tio vi povas vidi la mankon. La du ruĝaj seĝoj estas la havaĵo de sinjoro leŭtenanto.
Kaj li skribis kaj skribis kaj kalkulis, kaj ne proksimiĝis la tago de la fina kvitigo, kaj li devas morti pro tio.
Ĝis vespero li finis la laboron kaj sidis lace. Kion fari nun? Li aŭdis ĝemon malantaŭ sia dorso. Kapitano Sirone staris ĉe la pordo.
Li salte leviĝis.
— Nu, vi, porko — diris la oficiro mallaŭte, kies vangoj estis flavaj kaj enkaviĝintaj kaj li apogis sin al la pordofosto, ĉar li ellitĝis tiun tagon. — Ĉu estas bone al vi nun… He?
— Jes!
— Danku tion al Colette, kiu havis kompaton rilate vin.
Fécamp ridis en si mem. Ili pensas, ke per tia infaneca truko ili povas superruzi lin.
Elefantdresado!
Oni tromplogas la kaptitan elefanton en fosaĵon, malsatigas, suferigas ĝin, poste venas iu, kiun ĝi neniam vidis, kaj tiu homo manĝigas, karesas, zorgas pri ĝi. La sovaĝbesto fariĝos ties fidela amiko.
Li ne estas elefanto, sed Hieno!
— Mi ne scias, kian kaŭzon havis Colette — daŭrigis la kapitano. — Mi diris pli frue al ŝi, ke vi estas porko. Ŝi ne kredis tion. Ĉu vi komprenas?
— Jes
— Vi estis malica kaj insolenta. Ŝi tamen faciligis vian sorton. Stultaĵo.
Li spiregis. Sed nur tra sia nazo. Ne kiel Hieno.
— Vi, porko… — li senspiriĝis kaj dorsapogiĝis. Li estis ankoraŭ tre malforta. — Mi mortos pro vi… Kaj mi neniam vidos la Campanile-on…la korson Uberto… kaj… la tavernojn… en Romo, kie oni povas trinki tiel bonan ruĝan vinon.
Kaj li mallaŭte fajfis la kanton Santa Lucia.
— Se vi dirus, kie estas… la aktujo… Mi povus vojaĝi Norden… Sur la insulojn Meran… aŭ… jes, Margareta, kie kreskas tiom da floroj… kiuj sanigus min… Nu bone… vi, porko. Ĝi estus en ordo, diablo forportu vin… Mi mortos, ĉu vi komprenas…
Li mansvingis per laca movo, ke la dense zumanta svarmo da muŝoj disflugis. La ledodoro de la malnova brakseĝo regis la varie eksuditan konsiston de la atmosfero. Kelkaj moskitoj zumis, kaj aŭdiĝis plaŭdado de akvokrano deekstere. Oni bruis per kunpuŝiĝantaj ujoj.
— Ĉu vi… ne suferas… pro la varmo?
— Mi estis sur la Infera altplataĵo, mon commandant.
— Jes… jes… Ĉe la Skeleta brigado… Vi estas la brigadestro tie… Li subite frapis sur la tablon per sia granda, plata mano. — Kaporalo!
La suboficiro enpaŝis.
— Brandon! — li okulmezuradis la kondamniton n-ro 63 kun kompatinda vizaĝo.
— Vi, porko… Mi nun eksidas kun vi drinki. La sorto plagis min pri vi.
Granda ŝvitoguto aperis ĉe la fino de lia antaŭenŝoviĝinta harfasko.
— Drinku!
La vizaĝo de Sirone iom ruĝiĝis post la eltrinko de la unua glaso. Liaj okuloj flave brilis, kiel la sunbruligitaj rokoj de la dezerto.
— Nnu!.. Mi do permesas al vi, perfidulo, ke vi paroladu kun mi. Bonvolu… Nur tiel, kvazaŭ vi estus same tiel honesta homo, kiel iu ajn rabmurdisto en la tendaro…
La skurĝobato de malestimo akradolore trafis lian krustiĝintan animon, kaj la sekiĝinta haŭto de hieno krevadis sur la flegmo de Fécamp.
„Carew” — pensis la malliberulo n-ro 63 kun ekgrincantaj dentoj.
— Ĉu vi ne aŭdas?! Mi volas paroladi! — kriis la kapitano preskaŭ plorante. — Mi ne dancos la mortodancon mute! Diablo vin prenu!
Fajfspirante li tiris la aeron en siajn inflamajn bronkojn. Poste li terure tusadis, kaj lia vizaĝo fariĝis violkolora.
— Parolu, ĉar mi verŝos la brandon su vin — li diris stertore.
— Mi ne havas tempon, sinjoro kapitano…
— Kion vi ne havas?… Vi?! Diru tiel, ke vi ne havas direndon! Se mi jam devas toleri la malhonoron, ke ankaŭ vi devenis el Savoya!
Nun jam li trinkis kelkajn glasojn da brando kaj mallaŭte zumkantis. Li malpurigis sian kamizolon per cindro kaj tabakeroj. Salivuminte la randon de la cigaredpapero, li ekfumis kaj enspiris ĝin, ke la cindreroj kaj la ekstremaĵo de la karbiĝinta cigaredo disiĝis ĉirkaŭ la ekbrilanta ardaĵo.
Verŝinte brandon, li eltrinkis ĝin, kaj kun acerba mieno li forĵetis la cigaredon.
— Vi… perfidulo, aŭskultu min… Ĉu vi havis tian amantinon, pro kiu vi estus doninta eĉ vian animan feliĉon?
Li reveme, kun langvora rideto rigardis ĉevalodoran kovrilon sur la komodo.
— Aŭgusto!..
Colette staris ĉe la sojlo.
— Kiel vi kuraĝas drinki brandon?! Krome vi cigaredas! Vi promesis al mi, ke vi vivos normale…
— Mi vere plenumus tion, Colette… — respondis la kapitano kun malesperiĝinta lamentado. — Sed morti normale estas tiel malbone… Kial vi deziras tion?
Li rigardis al Fécamp. Ankaŭ la virino. Ili samtempe rigardis al li. Danĝerkrio sidis en iliaj okuloj:
Homo! Ĉu vi ne vidas?! Helpu do, pro Dio… ni petegas vin! Ni kriegas! Helpu! Dio kaj vi ankoraŭ povas helpi! Diru, kie estas la aktujo!!
Fécamp ekstaris. Mediteme, malrapide li iris tra la ĉambro ĝis la pordo. Tie li apogiĝis al la pordofosto.
— Mi ne helpos vin — li diris mallaŭte, sed per tiu sentona voĉo, pro kiu la virino la unuan fojon retropaŝis.
— Se la aktujo troviĝos, tiam vi havos pli bonan sorton.
— Mi ne kredas.
— Viaj superuloj promesis tion.
— Mi ne kredas.
— Ĉu vi ne kredas la vorton… de franca oficiro?… — kriis la kapitano minace kaj leviĝis.
Fécamp subite rigidiĝis en senmova staro.:
— Mi obeeme rapostas: mi kredas al neniu.
— Eksidu — kriis Colette al Sirone. — Vi promesis al mi, ke vi konsideros hodiaŭ la kondamniton n-ro 63 gasto!
La kapitano residiĝis grumblante. Fécamp nun komprenis tiun strangan situacion. Ĝi estis la elpensaĵo de la virino. Influi lian „animon”. Estas ridinde!
— Bone, vi, porko… — murmuris la kapitano. — Estu do privata homo kaj gasto. Ni paroladu… Jen prenu, trinku kun mi, vi, kara privatulo. Bonvolu sidiĝi ĉe ni… Kiel vi fartas, kaj kio nova ĉe murdista fiulo? Ĉu…
Li kondutis ĝentile kun sinmortiga malico, sed eblas eĉ tio, ke plorspasmo ĉirkaŭis lin.
— Ekfumu do kara gasto, kaj diru al mi, kial estas ĉio ĉi… kion vi diras! Kial vi vivas, ĉu?!
— Vivi signifas, ĝoji ĉiumaniere.
La kapitano singultis kaj kapbalancis kelkfoje.
— Nu, vi atingis tion… Ĝi sukcesis, Se vi vivis por tio, vi do ne vivis vane. Nun diru plu.
— Ne estas malbona nur tio, kio doloras min…
La virino fikse rigardis lin kun antaŭenŝovita kolo. Li serĉis ion el la rigardo de la junulo.
— Daŭrigu — diris la kapitano iom konsternite.
— La Malforta Hieno ne estas bezonata!
La kapitano ekstaris kaj iris tute proksime al Fécamp.
— Kia ordono ĝi estas?
— Ĝi estas la reglamento de la Skeleta brigado.
— Kio estas tie? — demandis Colette mallaŭte.
— Tie estas La Nenio. Precipe estas tie. Ne ekzistas floro, herbo, arbo, fonto. Nur socio. Sole socio. Kie estas socio, tie bezonatas leĝo, kaj kie estas leĝo, tie reviviĝas la justeco… Kie estas justeco, tie naskiĝas ankaŭ la maljusteco…