Esprimo de sentoj en Esperanto

Esprimo de sentoj en Esperanto
Лингвистика
Язык: эсперанто
Год: 2001
Оригинальное название: Esprimo de sentoj en Esperanto [eo]
Издатель: INKO
ISBN: 91-7303-099-6
Город: Tyresö
Добавил: Admin 20 Апр 12
Проверил: Admin 20 Апр 12
Формат:  FB2 (35 Kb)  RTF (35 Kb)  TXT (31 Kb)  HTML (34 Kb)  EPUB (224 Kb)  PDF (281 Kb)

  • Currently 0/5

Рейтинг: 0/5 (Всего голосов: 0)

Аннотация

Edmond Privat (1889–1962) estis franclingva sviso, doktoro pri literaturo, verkisto, ĵurnalisto. Li estis i.a. prezidanto de UEA kaj iniciatis la prezenton de Esperanto al la Ligo de Nacioj.

La ĉarmaspekta libreto enhavas la materialon de la kurso kiun Privat faris ĉe la Universitato de Ĝenevo. La temo estas unika kaj ekstreme interesa (…)
La enkonduka parto pritraktas la gramatikan skeleton de Esperanto kompare al la «naturaj» lingvoj, diferencigas ĝiajn dudirektajn evolu-eblaĵojn: la sisteman internan konstruiĝon kaj la reageman asimilan forton al la fremdaj elementoj; frape ĝi demonstras, ke la regulo de nia lingvo kompare al la pli formriĉaj «gepatraj» lingvoj ne kunportas ian malriĉigan ligitecon, ĉar, kion ni perdis ĉe la formoj, ni abunde regajnas per nia elasta esprimpova vortordo (…)
La ĉefan parton de l’ libro okupas mikroskopa kaj sprita analizo de nia lingvo uzata en la vivo, precipe serĉante la esprimmanierojn de l’ sentoj. Tion oni devas legi! La problemoj svarmas antaŭ ni, la afiksoj manifestas sian propran mistikan vivon: jen mortintaj, jen aliforme reenkarniĝintaj! Estas bedaŭronde, ke la libro estas nur rapida skizo, ke la problemoj estas nur rapide tuŝataj, sed tion klarigas, ke anstataŭ pli detala studo la libro enhavas nur la materialon de kelkaj kursaj prelegoj.
La libro apartenas al la malmultaj pensigaj libroj de nia lingva literaturo.
1931, Ludoviko Totsche, «Literatura Mondo», paĝo 159

Похожие книги

Комментарии к книге "Esprimo de sentoj en Esperanto"

Комментарий не найдено. Будьте первыми!
Чтобы оставить комментарий или поставить оценку книге Вам нужно зайти на сайт или зарегистрироваться