Выбрать главу

Sándor Szathmári

Vojaĝo al Kazohinio

PREZENTO DE LA LIBRO

La aŭtoro komencis sian laboron super tiu ĉi verko en la jaro 1935. Baldaŭ venis al li la ekkono, ke la ĝenerale humana tendenco antaŭdestinas la libron al esperanta eldono, kaj tial li tuj komencis verki ĝin esperantlingve. La plej danĝera formo de l'malamikeco estis laŭ lia konvinko la Naciismo. La ekzisto de la nacioj estas la plej murda veneno de la homaro. La vivo de l'homaro povus komenciĝi kun la morto de la nacioj. Esperanto estas laŭesence la antipodo de l'militemularo. Oni ja povas mensogi eĉ Esperante; sed la reciproka interkompreniĝo de la homaro povas alporti nur bonajn rezultojn kaj la venkon de la vero super la mensogo.

Post pluraj prilaboroj en 1938 la esperanta teksto jam estis preta por eldono. La eldonejo "Literatura Mondo" en Budapeŝto akceptis ĝin, kaj Kolomano Kalocsay reviziis kaj korektis la tekston laŭ lingva vidpunkto. Nu, la disvastiĝo de l'hitlerismo malebligis la ekziston de l'eldonejo nomita, kaj en 1939 iu amiko elmigrante al Francio kunportis la manuskripton al SAT, kiu inklinis jam tiutempe al eldono ĝia. Sed la milito renversis ĉiujn planojn.

Tiam la aŭtoro serĉis eblecon por hungarlingva eldono, – Hungario ankoraŭ restis ekster la mitita kirliĝo. Unu konata verkisto hungara, Karinthy, favoris lian libron, sed li mortis; pluraj eldonistoj interesiĝis, sed devis submeti la manuskripton al la cenzuro; fine ĝi aperis, en kripligita formo (la plej bonaj partoj estis forstrekitaj), en 1941 en 3500 ekzempleroj. Reeldono ebliĝis nur postmilite, en 1946: plej granda malhelpo estis papermanko. La dua eldono estis pli ampleksa, la forstrekitaj partoj estis ree enskribitaj, kaj aldonitaj estis pluraj novaj ĉapitroj, ĉar multaj legantoj miskomprenis, ĉe la unua eldono, la celon de tiu Iibro.

La dua eldono anknŭ rapide elĉerpiĝis, kaj la ŝtatigitaj eldonejoj ne entreprenis trian eldonon (ja eĉ la vendado de la libro estis malpermesita). La tria eldono, en malgrandn eldonkvnnto, fine tamen aperis en 1957, dum SAT decidis favore al la eldono de la originala, nome esperanta verko.

Mi ne dubas, ke al la esperantistaro plaĉos tiu ĉi libro, kiu en sagaca formo kritikas la statojn kaj kondiĉojn en nia socio. Kaj ili facile rekonos, en la priskribo de tiuj aŭ aliaj homtipoj, la karakterotrajtojn troveblajn en ĉiuj popoloj senscepte; ja la aŭtoro ne celis ofendi tiun aŭ alian popolon, sed kiel kuracisto koncscienca atakis la radikon de l'malbonoj plantitan funde ĉe ĉiuj loĝantaroj de la tero.

***

La aŭtoro, jam en la jaro 1935, klare antaŭvidis la progresojn de la tutmonda scienco; Julio Verne imagis la lunvojaĝon per kanono, Mor Jokai la aeroplanon kun frapadantaj flugiloj, kiujn movis statika elektro. Szathmari nur malmulte eraris: li korekte antaŭvidis ankaŭ la uzadon de l'aluminio por konstruado de domoj, la vastiĝon de uzado de artefaritaj materialoj por vestoj, mebloj, ktp. Kaj ŝajnas al ni konvene publikigi ĉi-loke fragmenton el la post-parolo al tiu verko de Dezso Keresztury:

"Menciinde estas, ke la romano en 1935 intencis prezenti la teknikan civilizacion de la hinoj pli progresinta je ĉirkaŭ unu jarcento rilate al nia. La du jardekoj pasintaj de tiam superis ĉiun tiaman fantazion: La trotuaro moviĝanta en tri rapidogradoj, la pordo malfermiĝanta per si mem pere de nevidebla radio, la plastika kino, la telefono kiu fiksas la sciigon sur rubandon, la tipvesfaĵo kudrita per kungluado, la gumrada reltramo, – jam ĉio realiĝis. La antibiotika radioforno estas jam proksime al realiĝo en la antibiotikaj medikamentoj same kiel la vidanta telefono en la televido. Sur fotoj ni vidis jam tian aparaton, kiu dum kor-operacio anstataŭas la laboron ne nur de la koro, sed ankaŭ tiun de la pulmo… "

Ni ne dubas, ke tiu ĉi romano, tiel proksima al niaj ideoj, trovos plaĉon de ĉiuj esperanto-legantoj en la mondo.

La eldonantoj.

Parizo, en februaro 1958.

PRETEKSTE DE ANTAŬPAROLO

Kara leganto, la "Vojaĝo al Kazohinio" estas amuza Iegaĵo. Tion cetere mi ne bezonas emfazi, vi mem rimarkos dumlege per viaj oftaj ekridoj kaj ekridegoj.

Sed, kara leganto, mi avertas vin: la libro estas insida. Formetinte ĝin, vi ne liberiĝos de ĝi; vi sentos, ke ĝi lasis en vi hoketojn de problemoj.

Fakte, la libro estigas en la leganto ion, kion oni povus nomi "stato post ta ellego de Kazohinio". Ne estas malfacile rekoni tiujn, kiuj suferas je tia stato: diru al ili ion el la lingvo hina, au behina, ekzemple "kazoo", "ketni", aŭ "kipu", ili tuj ekpalpebrumos al vi, kiel al komplica aŭ havanto de komuna sekreto, kaj post unu horo vi rimarkos, ke vi estas droninta en nefinebla diskuto.

Eĉ pli danĝere, se renkontiĝas tri aŭ kvar tiaj infektitoj.

***

– Vi, kompreneble, multe ridaĉis super tiu libro – diras Konter. – Tamen, mi diras al vi, ĝi estas terura senreviga, dezerta verko.

– Kaj ĉu vi ne ridaĉis? demandas Preter.

– Nu jes, mi konfesas, ke mi ridis. Sed poste, se oni pripensas, oni emus plori. Kia pesimismo! Tiuj hinoj ne estas homoj. La perfektan socion la aŭtoro povas imagi nur kun nehomoj.

– Al mi plaĉus la vivo de la hinoj – diras Malger. – Tre simpatia estas ilia klara konscio, interhelpo, nepra fidindeco kaj precipe tiu senkomplikeco en la rilato kun Ia hininoj. Tamen tio, ke ili ne ludas ŝakon…

– Nu jen, – interrompas Konter – al vi mankas la ŝako, sed al mi mankas la muziko, al alia io alia, entute multe alia, por ke oni povu elteni tiun perfektan vivon.

– Ekzemple, – daŭrigas Super, – iom da babilado spicita per disputo aŭ klaĉo, aŭ iom da klaĉo spicita per survangoj, aŭ iom da rajta individua, familia aŭ nacia fiero, kaj iom da gloro sporta, ĉasa, milita kun trofeoj kaj tikle tintaj medaloj. Laŭ mia opinio, la aŭtoro estas prava. En perfekta socio ne povas ekzisti embarasaj faktoroj, oni do devas elimini unuavice la danĝeran rivaladon, sed, ankaŭ la kapricajn humorojn. Tie devas regi la pura racio.

– La glacia racio, – replikas Konter. – La sterila racio. Por kio servas tiu racio? Por vivteno, Vivo por vivo. Vivo kiel celo de si mem. Tio estas vegetado!

– Jes, jes – gratas sian verton Malger. – Mi scias jam, kio mankas tie. La ludo! La senkulpa, kara, dolĉa ludo. Sen ludo la vivo estas ne nur nehoma, sed ankaŭ nenatura. Ĉio ludas en la naturo: la plumo de la kolibroj kaj sur la kristaloj la irizaj lumvibroj, kiel skribis forgesita poeto.

– Aĥa! El la sako elŝoviĝis la ŝako! – ridas Preter.

– Mi avertas vin, kara Malger – fingre minacetas Super.

– La ludo tute ne estas sendanĝera. Ĝi estas pasio. Ĝi estas kiel eksplodema materialo. Ĝia bazo kaj ĉefa viviganto ja estas la rivalado, la konkurado. Ankaŭ la ŝakludantojn ekscitas ĉefe tio, kiu gajnos la ludon, kiu estos la ĉampiono. Kaj ĉu paroli pri la futbalo ekzemple? Sen la leĝo kaj la polico futbal-publiko regule mortbatus unue la ludgvidanton kaj poste unu la alian. Kia trejno de batalemo!

– Vi estas ŝajne la advokato de la aŭtoro, – rimarkas Preter. – Sed kiel povus esti danĝera la muziko?

– Mi povus diri – respondas Super, – ke la muziko, en la formo de marŝkantoj, povas servi kiel vekanto kaj ekzaltiganto de batalemo. Tio tamen estus elturniĝo. La muziko vere ne estus danĝera en la formo de larĝaj arioj kaj enlulaj akordoj. Sed en la perfekta socio, pli ĝuste en la socio, kiu kapablas esti perfekta, mankas por la muziko, se tiel diri, la aero.