Выбрать главу
Jen tiel homo blindas en praktik': Vi sekvas al fortuno tre proksime, Sed kiam proksimighos pli intime, Nur trafos supon, kiel la kornik'!

MALSHPARULO KAJ HIRUNDO

Okazis, juna bel-sinjor', La heredinto de havajho richa, Malshparis ghin por la plezur' felicha, Kaj fine venis hor', Ke restis el havajh' nur palto sola: Char blovis tiam vintro en sever', Timigis lin la frosto negh-tavola. Jen vidas li Hirundon en aer', Kaj oni scias bone — Alflugas la hirund' al ni printemp-sezone. Do vendis li la palton lastan for. Ghi estas en printemp' objekto sen valor'. Chu vesti varme sin, dum strebas tuta tero Al ghojo de printemp' kaj luksa bel-vetero, Dum fughas griza frost' al norda region'! Konkludo estis lau rezon'. Forgesis tamen li pri la proverba vero: Ke unu nur hirund' ne gravas por sezon'. Kaj fakte: en subit' revenis frost' rigora, Jen knaras veturil' sur negho krak-sonora, Plenfumas kamentub' kaj vitrojn kun grad' Ornamas jam glaci'. Pro frosto la sinjor' farighis larme-plora, Jen vidas li sur negh' kadavron de Hirund'. Frapita de chagren' ghis la anim-profund', Tremante pro malvarm', li diris en ekzalto: "Sentauga bird'! Vin kaptis morta fin', Sed multe mi plenfidis vin, — Kaj jen en la rezult' mizeras mi sen palto."

MUELISTO

Penetris akva flu' tra digo sur rivero: La malfelich' ne estis grand-afero, Necesis pro difekt' nur simpla far'; Sed Muelist' ne zorgis pri ripar'. Jen akva fluo pli kaj pli torentas Abundas ghi potence, sen rezist'. "Chu dormas vi, amiko Muelist'? Pri la afer' vi tute ne atentas." "Ne tro dangheras flu', Ne gravas por labor' de akvo superflu'. Al shtona muelil' sufichos akvo mia." Ignoras Muelist' pri eblo de ruin', Dum fluas sen ripoz' torento energia. Sed baldau venis fin'. Ekhaltis tute shton', la rado eksilentis. Komprenis Muelist' kaj laute li lamentis, Pri akva shparo nun — li zorgas en klopod', Esploras pri afer', sed vane post bankrot'. Al digo en ruin' kokinoj kelkaj venis. "Kanajloj!" kriis li: "diablo vin altrenis! Forestas akvo jam, je mia malfortun', Plencerte volas vi fortrinki tute nun." Kaj shtonon jhetis li indigne por la pun'. Chu helpon donis tiu fino? Revenis hejmen li sen akvo kaj kokino. Ekzistas en la viv' Sinjoroj kun naiv' (Al ili mi la fablon nun donacas), — Mil rublojn por absurd' elspezas sen domagh', Sed pri kandela stump' avaras kun malsagh' Kaj akre en disput' kverelas kaj malpacas, Ja kvazau en mastrum' ghi estas la trezor'. Kun tia misshparem' mastrumo de sinjor' Tre baldau krevos for.

OMBRO KAJ HOMO

Ekvolis Hom' al sia ombro veni. Al ghi proksimas li, sed ghin ne povas teni. Li kuras kun rapid', sed ne kapablas preni, Char ombro en kurad' forglitas kun obstin', Ja kvazau estas ghi trezoro. Fin-fine post lacigh' returnis sin sinjoro Kaj vidas: ombro nun jam persekutas lin. Simila estas fakt' sub nia hela suno. Rakonti pri afer' nun estas oportuno, Char sama histori' rilatas al fortuno. Jen vane shvitas hom' en revoj kaj sopir' Por la atingo de felicho sia. Alia hom' ne estas ambicia, Sed ghuste la felich', post tiu kuras vir'.

MUSHO KAJ VOJAGHANTOJ

Somere, en juli', en tre varmega tago, Sub sabla vojo, supren en zigzago, Kun nobla famili' kaj pakajhar' Kalesho kun chevaloj kvar Sin trenis. Tre malfacila voj' chevalojn halte trenis, Kaj kondukisto por akcel', Kun helpo de lakeo, en persisto, Chevalojn vipis akre, kun kruel', Sed sen rezult'. Jen rampas el kalesh-barel' Sinjoro, sinjorin', fileto, instruisto, La shargho en kalesh' ne estis bagatel'. Do kvankam la kalesh' movighis jam denove, Chevaloj trenis ghin apenau kaj laupove, Jen Musho en hazard' kaleshon grandan vidas Kaj helpi al vetur' volonte ghi decidas. Ghi zumas sen ripoz', per tuta sia forto, Klopodas en ekstaz', Jen pikas al chevala naz', Jen sur kalesha benk' eksidas en komforto, Jen apud homoj flirtas ghi sen lac' (Samkiel brokantist' sur la foira plac'), Kaj plendas ghi pri sia sort' malbona, Ke ghi klopodas tute en izol', Ke mankas jen subteno de popol', Neniu helpas en afer' bezona. Servistoj post kalesh' postiras sen rapid', Babilas instruist' al sinjorin' kun fid'; Sinjor' (kun servantin'), anstatau gvid-direkto, Foriris al arbar' por placha fung-kolekto, Al chiuj zumas Mush', ke tute sola nur Ghi zorgus plene pri vetur'. Kaj dume la chevala kvaro Alvenis al eben' trankvile kaj sen baro. "Jen", diris Mush': "finita estas faro! Sidighu sen prokrast', veturu kun felich'! Kaj mi ripozos post lacigh'. Apenau flugas mi pro strecho kaj ekscito." Okazas ofte homoj en la mond' Al ajna ajh' sin trudas kun volont', Kaj tamen por afer' forestas ech invito.

MUSHO KAJ ABELO

Printempe en gharden', che vent-zefiro trema, Sur tigo movighema Balancis Musho sin Kaj al Abel' sur floro Ghi diris kun arog': "Chu plu ne tedas vin Dum tuta plena tag' labori kun fervoro? Pro tia laborem' mi mortus senprokraste. Al mi agrablas nur La vivo por plezur': Jen ofte lau kutim' mi ghoje flugas gaste Al luksaj baloj, al festen'. Dirante kun sincer', en multaj richaj domoj Konata estas mi por plej superaj homoj. Kaj chie trafas mi al pompo kaj solen'! Ekzemple, al edzigh' au al festen' privata Unua venas mi por ghuo kaj regal', Dolchajhon de la vin' mi trinkas el kristal' Kaj ghuas el teler' pri mangho delikata. Kaj apud ajna gast' Frandajhon prenas mi kun tre sukcesa hast'; Virina bela seks' min ravas dolche ankau: Al charma' belulin' mi flirtas sen mezur' Kaj sidas kun plezur' Sur rozkolora vang' au sur la shultro blanka." "Ghi estas bona gust' ", respondis la Abel': "Sed lautas ankau famo, Ke por festena bril' ne estas vi juvel', Ke ofte trafas vin insulto kaj malamo. Ja tute sen atent' Forpelas oni vin kun abomena sent'." "Chu gravas", diras Mush', "forpelo tia? Fenestron flugas mi, revenas tra alia."