Выбрать главу

FLOROJ

En richa domo, sur fenestra breto En pitoreska poto kun valor' Kaj en proksimo al natura flor' Jen floro arta tute sen diskreto Balancis sin kun glor-fiero Kaj kun arog' pri sia bel-supero. Malgranda pluv' ekgutis en subit', Kaj floro silka petas Jupiteron, Ke ne akvumu li la teron: De tiu pluv' nur estas malprofit'. "Ho, justa Dio", preghas arta floro: "Chu estas ja valoro En tiu pluv' kaj kia rezultat'? Rigardu kun favoro: Plenkota estos nia strat'." Sed peton stultan Zeuso ne atentas. Somera pluvo kun rapid' torentas. Kaj plu varmego homojn ne turmentas. Viglighas jam natur' Kaj chiu vegetajh' plenfreshas por plezur' Sur la fenestra bret' natura charma floro Plenighis jam per sia bel' Kaj kvazau de miel' Aromas bon-odoro. Sed falsa flor' pro vigla pluva fort' Senighis de belec' kaj lau severa sort' Ghi trafis al forjheta korb'.
Talenta hom' kritikon ne koleras, Ne povas ghi difekti al belec'. Nur flor' de falsa spec' En pluv' mizeras.

LUPOJ KAJ SHAFOJ

Pro Lupoj al Shafar' malbona vivo venis (Ne tro ghentilas Lupo per makzel'), Kaj besta registar' defendon entreprenis, Por savi Shafojn de kruel' — Fondighis Komitat' por tiu cel'. Hazarde trafis ghin el Lupoj granda grupo, Sendube, ke krimul' ne estas chiu Lupo, Ekzistas ankau Lup' de paca spec' (Kaj estas tiu fakt' al mi konata), Trairis li en shafa proksimec' Trankvile, sen atent', - estante tute sata. Do kial mankus Lup' en Komitat'? La Shafo en mizer' meritas pri kompat', Sed ankau por la Lup' egalu bonrilat'. Jen en arbara lok' malfermis sin kunsido. Post longa diskutad', paroloj pri decido, Verkita estis legh', projekto por dekret'. Jen estas ghi, la legho en komplet': "Tuj kiam Lup' maljuston entreprenos Kaj kun ofend' al Shafo venos, La Shafo rajtas sen prokrast' La Lupon kapti kaj en hast' Al tribunalo Lupon treni, Por povu tribunal' aferon interveni." Perfekta estas legh-ordon', Minacas pun' al Lup-fripon'. La nova legh' rabiston ne subtenas, Efikas nun de Shaf' mizera plend'. Sed Lupoj al mizer' rilatas sen atent' kaj Shafojn lau malnov' por sia mangho trenas.

AVARULO

Trezoron grandan gardis la Spirit'. Sed venis foje, en subit', De la Satan' ordon-komando: Forflugi por afer' al malproksima lando. Por.la Spirit' sen plua pens-medit' Necesas la plenumo de ordono, Domaghas tamen la Demono, Konfuzas lin la sorto de trezor', — Prizorgos kiu pri la or'? Chu trovos li gardistojn lau bezono? Sed por gardad' necesas granda mono. Restigi sen la gard' — ghi estas risko nur: Honesto en la viv' funkcias ja mensoge. Prishtelas homoj ofte kun plezur', Atingi monon estas tre alloge. Klopodas, pensas li kaj pretas jam decid': Avara homo helpos al Spirit'. Li venis kun trezor' al tiu Avarulo Kaj diris li: "Auskultu min, sinjor'! Forflugi devas mi lau urgha serv-postulo, Al via mosht' inklinas mia kor, — Do por memor', kun tre anima sento, Donacas mi trezoron kun volont'. Elspezu ghin kraj ghuu en kontento Sen zorgo pri estont'. Kaj en futur', post via morta fin', Lauleghe mi heredos vin, — Jen estas tuta la kondicho. Kaj dume kun plezur' vi vivu en felicho!" Foriris li, — kaj pasis dudekjar'. Post la plenumo de ofica far' Trans kampoj kaj arbar' Spirito flugas hejmen kaj konstatas, — Ho, kia ghojo! Mortis en honest' La Avarul' malsata sur la kest', Dukatoj chiuj tamen bone statas. Jen la Spirit' Trezoron sian prenis Kaj ghojis al profit': Senpage la gardist' oficon sian tenis.
Se avarul' avaras pli kaj pli, Nur por demon' dukatojn gardas li.

PASHTISTO KAJ KULO

Pashtisto dormis dolche dum ripoz'. Al tiu sama lok' serpent' en furioz' Alrampis kun pikil' venena, Kun la minac' pri morto abomena. Averte pro kompat' ekpikis lerta Kul' Per tuta forto al dormul'. Pashtisto dum vekigh' serpenton batis morte, Sed en la sama temp' li frapis Kulon forte, Kaj la mizera Kul' pereis senrevene.
Ekzistas en la mond', similaj faktoj plene: Se homo kun malfort' al granda potencul' Ekprovas veron ekriveli, Kapablas li pereon nur akceli Samkiel nia kul'.

POTO KAJ KALDRONO

Jen Poto al Kaldron' farighis kamarad'. Superas la Kaldron' per sia nobla stat', Sed por amika sent' ghi estas bagatelo. Do Poto kun Kaldron' amikas lau fidelo. Neeblas nun disigh' por tiu ama par'. De frumaten' ghis nokt' konsente ili kunas, Sur fajre-flama forn' en amikeco komunas; Je chiu pash' duopas amikar' En plena solidar'. Ekvolis la Kaldron' tra mondo rond-veturi, Alvokas li la Poton al vojagh', — Kaj Poto al Kaldron' alighis kun kuragh': En sama veturil' li volas plenplezuri. Jen sur pavima shton' en trema maltrankvil' Sin pushas amikar' en sia veturil'. Kavetoj en abund', de malglatajh' difekto Malgravas al Kaldron', se frapas la efekto De la malbona voj' al Poto en terur'. Ne volas tamen Pot' rifuzi pri vetur'; Argila nia Pot' fieras kun plezur', Estante al Kaldron' amiko akompana. Chu longis promenad' dum tiu kur'? Ne scias mi. Sed post vojagh' lauplana Fortulo la Kaldron' revenis tute sana, Kaj de la Pot' — frakasaj pecoj nur. De tiu chi rakont' vidighas la moralo: En am' kaj amikec' tre gravas plen-egalo.

ENTERIGO

Ekzistis la kutimo en Egipto, — Dum enteriga pompa procesi' Lamentis ploristin' kun lauta kri'. Jen foje dum marshad' al kripto Dungitaj ploristinoj kun grimac' Lamentis en funebra grandiozo Sekvante homon richan al ripozo, Al loko de eterna pac'. Pasanton iun kaptis la supozo, Ke la malghoj' profundas kun sincer' Kaj diris li: "Lau mia profesio Jen revivigh' okazas per magio. Sorchisto eslas mi, kapabla per mister' Mortinton fari vivoplena. Akceptu vi miraklon por konsol'." "Ho, patro nia! Estu via vol'! Sed pefas ni pri la favor' subtena, Ke post la tagoj kvin Forprenu mort' denove lin. Sentaugis li dum estis viva, — Vivante ne utilos li; Sed lau funebra tradici' Redungos oni nin al ploro kolektiva."