Выбрать главу

MALRICHA RICHULO

"Richulo restas tute sen felich', Se mankas mangho en sufich', Dum li avaras monon por la rich'. Ghi estas stulto, — chiam prenas morto. Ni nur turmentas nin per tiu sorto. Ne, se farighus mi richul', Elspezus monon mi facile, sen skrupul', La vivon kun plezur', kun lukso mi aranghus, En bruo de festen' mi kun amikoj manghus, Bonfarus mi al homoj kun volont'. Sed richa avarul' vegetas en sufero." Jen tiel Malrichul' meditis pri estont', En sia hejmo, en mizero. Subite tra fendet' aperis nekonat'. Chu estis li sorchist' au por diablo frat', Ne scias mi; vershajne la diablo. Por la rakonto estas ghi probablo. Do diris li: "Per richa plen-efik' Plezure mi komplezos al amik'. Jen estas la monuj': dukaton ghi enhavas. Se vi elprenos ghin, alia venos tuj. Miraklas la monuj', Kaj, certe, vi, amik', en la richeco bravos. Do prenu ghin kaj uzu por felich', — Lau via volo, sendiskute. Sed estas tamen unu nur kondich': Elspezi monon vi ne rajtas tute Ghis la monuj' ne dronos en river'." Post tiu fraz' li flugis al infer'. Konsternon sentis nia Malrichulo. Jen kaptas li monujon por kalkulo. Chu songhas li, chu estas ghi real'? Elprenas li dukaton kun lojal', Sed en monuj' dukat' alia brilas. "Ho, kia plenfelich'! La Mizerul' jubilas, Kaj li resumas en ekscit': "Hodiau prenos mi la monon sen kalkulo, Kaj morgau jam farighos mi richulo, Ekvivos lukse, kvazau sibarit'." Sed en maten' alion li pripensas: "Richulo ghusta estas mi, Felichon certan donas la premi'! Sed al duoblo veni mi intencas. Chu por richeco mankos la fervor'? Por unu tag' necesas nur labor'! Jen mono por kalesh', por domo duetagha, Nur por bieno.mankas la trezor'. Chu belan shancon perdos mi, malsagha? Retenos mi monujon dum la tag'; Dum sola tag' mi vivos en malricho, Kaj poste min favoros la.felicho." Sed pasas tag', semajno kaj monat', — Persistas Malrichul' en sia laborad', Kaj dume vivas li mizere, en malsat'. Dum tuta tag' laboras li kun peno, Kaj en vesper' li pensas en chagreno, Ke mankas mon' por lia bona stat'. Dronigi jam monujon li intencas, Sed kun dolor' la koro kondolencas, Ne riskas li alveni al river'. "Chu povas mi rifuzi pri afer', Dum oro flava fluas kaj potencas?" En Malrichul' malviglas plene sang', Maldikas li pro tuta mangho-mank' Kaj kiel oro flavas lia vang'. Pri luksa viv' ne revas li ekscese. Lin ekposedis tute la malsan', Kaj per tremanta man' Dukatojn tiras li senchese. Sed kia estis fin' al homo en chifon'? En sama hejm', sur sama benko fera, Pro ftizo mortis li, mizera, En la kalkul' de naua milion'.

HUNDO KAJ KAMPULO

Kampulo unu tre shparema, Sufiche richa kaj ordema, Invitis Hundon por gardad', Por pan-bakad' Kaj krome por gharden-laboro. "Ho, tio estas ja malver'! " Leganto diros: "Trompas la autoro Sen tuta honto kaj honoro. Gardado estas hund-afer', Sed chu la hundo bakas panon Au plantas en gharden' rafanon?" Leganto! Certe pravas vi, Sed nur alion celas mi. Do nia Hund' konsentis pri kondicho Kaj pri salajro en triobla kvant'! Jen la Kampulo, tute en felicho, Sin movis al forir' — sed post vetur' Lin frapis nur terur'. Koleras li kaj ghemas en chagreno. Legom' sekighis plene en ghardeno, Forestas pano, kaj al kort' Shtelistoj venis kun perfort'. Insultas li la Hundon plej malbone, Sed nia Hund' pravigas sin rezone: Malhelpis al bakad' gharden-labor', Legomojn ghi ne zorgis tute, Char garda serv' lacigis absolute; Kaj la friponoj shtelis al sinjor', Char estis pan-bakad' en tiu hor'.

AZENO KAJ KAMPULO

Al gardo de legom-gharden' Dungita estis best' Azen', — Por la minaco al paseroj. Azeno, la bravul', honestis en aferoj: Ne estis li shtelisto au fripon', Nenion kaptis li avide sen bezon', Kaj birdojn en gharden' li pelis tute sperte. Sed al Kampul' malgrandis la profit'. Pelante birdojn en rapid' Sur multaj bedoj sen hezit' Azeno kuris tiom lerte, Ke tretis li legomojn ghis la fin'. La terkultur' pereis en ruin'. Kampulo kun koler' sur dorso de Azeno Notskribis per baston' malgajnon en ghardeno. "Do juste!" lautas kri': "Meritas tion brut'! Ja tute, sen diskut', Li stultas por afero."
La stulto de Azen' sendube estas vero. Lin trafis lau merit' la frapoj de baston', Sed ankau la Kampul' tre kulpas en malbon', Char dungi al labor' necesas kun rezon'.