Выбрать главу

LUPO KAJ SHAFIDO

Malpravas senfortul' konstante en la mond': La historio ja ekzemplojn multajn donas, Sed historion mi ne verkas, nek komponas, Kaj jen pri la afer' de fablo vers-rakont'.
Shafid' en varma tag' al rivereto venis, Sed en la sama lok' malsata Lup' sin trenis. Manghajhon serchis li kun sanga avidec'. Veninte al viktim' indignon li mienis, Kun la aspekt' de just' kaj legha dec'; "Chu rajtas vi, fripon', per la muzel' malpura Trinkajhon mian leki en river' Kun senmoder' Kaj malpurigi ghin per ago aventura? Pro tia malhonesta rab' Vi restos sen la kap'." "Se Granda Lupa mosht' permesos, Mi diros en humil', ke trinkas mi kun paco De lia moshta lok' je granda interspaco, Kaj vane li insultas kaj ekscesas: Ne povas kauzi mi malbonon nun por li." "Do primensogas mi! Kanajlo, sentaugul'! jen kia acha faro! Memoras mi, ke en pasinta jaro Arogis vi tutsame sen ghentil': Mi ne forgesos tion kun facil'!" "Pardonu, tamen mi ech tiam ne ekzistis." "Do estis via frat', al vi similas li." "Ne havas fratojn mi." — "El via famili' Ja estis iu ajn", indigne li insistis: "Ja tuta via gent', pashtistoj kaj hundar' En la koler' al mi sendube tre similas Kaj ofte lau eblec' malice malutilas. Al vi nun estas vengh' por tuta acha far." "Chu kulpas tion mi? " — "Silentu!» Lupo diras: "Min tedis la diskut', lacighis jam orel'. Plenkulpa estas vi, char manghi mi deziras." Kaj Shafon trenis for la Lupo en kruel'.

SPEGULO KAJ SIMIO

Ekvidis sin Simio en spegul', — Kaj Urson petas ghi rimarki per okul': "Jen kia eksterajh', karul'! Vizagho tiu estas abomeno! Ridindas chiu mov', malsaghas la grimac'! Ho, mi pendigus min, se estus la minac', Ke mi similu ghin ech iom per mieno. Sed mi malkashas en konfes', Ke grimaculojn tiujn kvin au ses Inter simioj mi kalkulos kun sukces'." "Chu decas pri aliuj la indiko? Prefere ekrigardu vin, amiko!» Respondis Urs' kun ironi'. Sed vortoj de konsil' malgravis por Simi'. Simila fakt' por mi ne estas miro: Ne shatas iu-ajn sin vidi en satiro. Jen efektiv' kaj ne karikatur': Ke Klim' shtelemas — chiu homo vochas, Al Klimo pri korupto ni riprochas, Sed Klim' per kasha mov' al Petro montras nur.

SIMIO KAJ OKULVITROJ

Simio en maljun' malbone tute vidis, Sed homa fam' al ghi konfidis, Ke tiu malbonajh' ne estas ja dangher' Char okulvitroj savas de sufer'. Do vitrojn en abund' akiri ghi decidis, Ghi turnas ilin por aplik': Jen premas al la vert', jen sur la voston metas, Jen flaras kun singard', per lango jen leketas, Sed en rezult' — nur nulo por efik': "Fiajho kia! Estas granda stult' Al homoj kredi en auskult'. Pri vitroj onidir' ja nur mensogo estis, Kaj mankas la util' en tiu-chi afer'". Dirinte la Simi' chagrenon manifestis, La vitrojn jhetis ghi al shtono en koler' Kaj post frakas' nenio restis. Por homa gent' ghi estas la spegul': Jen bona ajh' ekshajnas kiel nul' Kaj ignorant' pri utilec' diskutas, Kaj se li estas altrangul', Do li ech persekutas.

LUPO KAJ GRUO

La lupo estas best' avida: Ghi ne flankigas ostojn per la dent' Dum mangh' rapida Kaj jen al unu lup' okazis akcident' De ost' misgluta estis ghi viktimo. Ne eblas nun por Lupo spir' au ghem', Kaj kaptas ghin la antaumorta trem'! Feliche Gruo estis en proksimo; Per gestoj Lup' klarigis pri dolor' Kaj petis helpon en sufera hor'. En lupan faukon Grao bekon shovis Kaj post grandega pen' eltiri oston povis. Jen petas li premion por labor'. "Vi mokas min! " ekkrias best' insida: "Chu indas vi? Sendanka kaj perfida! Chu vi ne devas danki kun respekt', Ke via stulta kap' ja restis sen difekt'? Forighu tuj! Liberon vi profitu Kaj gardu vin, amik': estonte min evitu!»

NAJTINGALO KAJ AZENO

Azen' sin turnis kun parol' Al Najtingal':" Auskultu min amiko! Lau famo en kantad' vi majstras kun efiko. Dezirus mi pri via rol' Mem jughi dum vi kantos ion. Chu bone majstras vi kantad-metion?" Responde Najtingal' ekkantis por admir': Li klakis, fajfis kun inspir' En plej diversa form', jen en trilado dronis, Jen mildis li en la sopir' Kaj kiel placha shalm' malgaje unutonis, Jen per vibranta trem' subite li resonis Ekregis nun atent' Por la kantist' amata de l'Auroro. Ekchesis la zefir', de birdoj gaja hhoro, Kaj kushis grego en silent'. Pashtisto kun admir' auskulti chion pretis Kaj nur por la moment' Dum najtingala kant' al pashtistin' ridetis. Jen finis la kantist'. Azen' pri opini' Deklaris: "Vere, vi ne vantas Kaj certe sen enuo kantas. Sed tamen tre bedauras mi, Ke nian kokon ne ekkonis vi. Vi multe en kantad' profitus, Se nian kokon plen-imitus". La malfelicha bird', post tiu jugh-deklar', Forflugis en rapid' trans montoj kaj kampar'. Plensavu, Dio, nin de tia jughantar'.

MUSO KAJ RATO

"Amik', chu audis vi pri bona fam'?" La Mus' alkure laute diris: "Al ungoj de leon' la kato trafis jam! Jen fine por ripoz' liberon ni akiris! " "Ne ghoju, mia frat'!» Al Mus' respondis Rat': "Kaj ne esperu absolute. Se komencighos interbat', Pereos la leono tute: Plej forta besto estas kat'!»
Multfoje vidis mi, kaj tion.mi konfesas: Timulo timas iun ajn Kaj kredas, ke timata shajn' La tutan mondon jam impresas.

FRINGELO KAJ KOLOMBO

Kaptilon, pro hazard', ektrafis la fringel'. La malfelicha bird' baraktis kaj batalis, Sed la Kolomb-junul' nur mokis kaj moralis: "Jen kia hont'! Dum hela tag' Kaptilon vi enfalis! Ne trompus min hazarde tiu ag', Mi tion garantias ghuste." Sed jen Kolombo mem baraktas en kaptil'. Do juste! Al fremda malfelich' ne moku kun facil'!