Выбрать главу

KATO KAJ EZOKO

Ghi estos malfelich', se bakos la botisto Kaj botojn faros la bakisto. Atendas ilin ambau malsukces'. Mi diras rekte, lau konfes': En la meti' malklera amatoro Obstinas ofte sen rezon', — Rezulte por afer' okazas nur la ploro, Kaj pro obstino sen bezon' Famighas malklerul' al moko plene, Char spertajn homojn por ekkon' Li ne konsultas laukonvene.
Jen venis la ideo al Ezok' Praktiki Kat-metion dum la nokt'. Chu logis lin diablo per envio Au tedis jam fishmangha tradicio, Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert' Lin preni kune al chasado Por kapti musojn al desert'. "Chu konas vi aferon, kamarado!" Demandis lin la Kato kun avert': "Al mus-kaptad' vi tute ne kutimas, Ne vane oni bel-esprimas, Ke la afero majstron timas." "Ne diru, amikul'! Chu estas ghi afero? Kaptadis mi ech perchojn en rivero!" "Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!" Post plena plezurigh' satmanghis Kat' Kaj iras li al sia kamarad'. Sed al Ezoko voston manghis rat', Kun malfermita bush' li kushas preskau morta. Vidante, ke Ezok' ne taugas al kaptad', La Kato-amikul' fortrenis lin al lag'. Kaj nun, Ezok', anstatau ghuo Por vi instruo! Estonte vi prudentu Kaj musojn ne atentu.

AKVOFALO KAJ RIVERETO

Bruanta Akvofal' defalis kun sever' Kaj al kuraca font' ghi diris en fier' (Sub monto en angul' nerimarkeble tute Murmuris en modest' malgranda tiu font'): "Je akvo estas vi malricha absolute, Vizitas tamen vin la tuta mond'! Impresas mia fort' per la potenc-minaco, Per kio logas vi?" — "Tre simple, per kuraco," Audighis en modest' respond'.

MUZIKISTOJ

Invitis grandsinjor' najbaron por tagmangho. Favoris li al kantoj kaj muzik' Kaj volis al najbar-amik' Kantistojn montri per la hhor-arangho. Ekkantis vigla hhor' hhaose kaj sen ord', Kun falsa ton', kun krio senmezura. En kapo de la gast' estighis bruo nura Vertighon havis li pro tiu kant-rekord'. "Indulgu min!" li diris kun ekmiro: "Kriachas kantistar'. La tuta hhor' Absurdas kun fervor'!" "Ghi estas vero, mankas la inspiro, Kaj ili falsas nun en certa grad', Sed tamen fremdas ili al drinkad' Kaj bonkondutas chiu viro." Al tio diras mi: vi drinku en prefer', Sed taugu por afer'.

GRANDSINJORO

En la antikvo iu Grandsinjoro Transmigris en subita horo Al vasta regno de Pluton'. Pli simple — mortis la person'. En la infer' al jugho li alvenas. "Jen kiu vi? De kia lok' devenas?" "Mi estas el Persuj', satrapo — mia rang', Sed dum la viv' je sano estis mank', En regiono mi ne regis, Sekretario chion flegis." "Sed kion faris vi? " — "Mi dormis, sate manghis, Subskribis kion li aranghis". "Al paradizo tuj!" — "Sed kie estas justo?" Ekkriis sen ghentil' Merkur' per tuta brusto. "Ho, frat'!" respondis nun Eak': "Vi estas sen kompren' pri ordinara ag'. Stultulo estis li! Kaj se en sia fak' Li regus kun potenco, Malbona estus konsekvenco, — La tuta region' disfalus je ruin', Netolerebla estus vivo…! Al paradiz' ni sendu lin Pro lia senaktivo." Hierau vidis mi jughiston dum jughad' — Nu, certe trafos li al regno de beat'.

LUPO EN HUNDEJO

Dumnokte iris Lup' al korto shafa, Sed estis li. maltrafa: Erare venis li al hunda kort'. Pro veno de grizul' alarmis tuta stalo, Ekbojis la hundar' kaj strebis al batalo. "Rabisto jen! "alvokis kria Vort', — Kaj tuj fermighis korta pord'. Momente la hundej' farighis la infero. Jen kuras homoj kun baston-armil', Jen kun fusil', Jen flagras torchoj en tremanta bril'. La Lupo en angul' sin premas en mizero, Kun tima dentoklak' kaj kun kuspita fel'; Li manghus chiujn certe en kruel', Sed li komprenas nun, ke mankas la espero. Ke fine venis vengha hor' Por chiu shafa plor', — Do la ruzulo kun fervor' Ekdiplomatas: "Amikoj miaj, kial estas bru'? Mi estas via frat', nur frat', - nenio plu. Por paco venis mi, pri tio mi konstatas. Forgesu pri pasint', ni vivu en fortun'. La shafojn en kampar' ne tushos mi de nun, Kaj zorgos kiel frat' pri shafa oportun', — Kaj jhuras mi per lupa vort' impone, Ke mi…" — "Auskultu vi, najbar'," Chasist' rebatis al deklar': "Vi estas ruza best', sed mi kun griza har', Naturon lupan konas mi tre bone. Preferas mi kun Lupo, la sinjor', Pritrakti pacon lau kutima mor': Post kiam lia felo estos for'." Kaj hundojn kontrau Lup' ellasis li rezone.