Выбрать главу

POPOL-KUNVENO

Ekzistu ajna ordo kaj tendenc', Sed homoj sen la konscienc' Eltrovos chiam manieron Por utiligi la aferon.
Lup' petis al Leon' shafestro nomi lin. Pro la klopodoj de Vulpino Lin rekomendis Leonino. Sed char al lupoj estas malinklin', Por ne farighu klachoj lau kutim' Ordonis tiam suveren' Alvoki bestojn al popol-kunven' Kaj pridiskuti dum kunsido, Chu decas nun al Lupo la konfido. Jen chiuj bestoj venis lau ordon' Kaj en kunven' parolis' kun rezon', Sed kontrau Lup' nek unu vort' rigida. Do tiel trafis Lup' al shafa kort'. Sed kial en kunven' la shafoj ne protestis? Ja ili certe tie estis! Ne! Shafoj pro hazard' kunvenon ne cheestis, Kaj ghuste por afer' necesis shafa vort'.

LEONO DUM CHASO

La Lupo, Hundo, Vulpo kaj Leon' En najbareco foje estis Kaj ili por la viv-bezon' Kontrakton manifestis: Chasadon fari per komun-batal', Dividi chion lau egal'. La Vulp' unua faris servon: Per artifik' ghi kaptis cervon Kaj vokas nun amikojn al kunven' Por la divido de felicha pren'. Kaptajho estas certe bona! Alvenis chiuj. La Leon' impona Ungegojn montras kun koler-mien' Kaj pri divido laute diras: "Ni estas kvar, amikoj, por festen'» Kaj cervon li en kvar porciojn shiras: "Nun estas distribu'! Rigardu kun atent': Jen mia parto lau konsent' De la kontrakt-propono. Kaj tiu part' por mi, char estas mi Leono. Kaj tiu part' por mi pro mia eminent'. Kaj kiu lastan parton pro hazardo tushos, Sen vivo sur 1a kampo kushos."

KAMPULO KAJ SERPENTO

Al la Kampul' alrampis la Serpent' Kaj diras ghi: "Mi estas nun amiko. Ne timu tute min kun tremo kaj paniko. Alia estas mi, rigardu kun atend': Jen novan hauton mi posedas." Sed tamen la Kampul' Serpenton ne ekkredas. Hakilon kaptis li Kaj diras: "Malgrau hauto nova La sama restis kor' al malbonajh' tutpova." Kaj li mortigis ghin kun frapa energi'. Se kauzis vi malkredon en afero, Ne savos vin la masko de malvero. La bela masko ne defendos vin, Al vi minacos de Serpento fin'.

KOKO KAJ KUKOLO

"Vi kantas, mia Kok', tre laute kaj solide!" ,Kaj vi, Kukolo-charmulin', Belkantas flue, malrapide: Neniu en arbar' en kant' similas vin!" "Mi audus vin, amiko, vivon tutan." "Kaj kiam vi, Kukolo, eksilentas, Auskulti vin denove mi atentas, Belkanton vian kvazau flutan… De kie venas tia vocho? Kun milda tono, pura, sen riprocho!… Ne grandas via kresk', sed estas vi surpriza, En kanto cedas vin, sendube, najtingal'! "Mi dankas vin, sed certe en real' Per kant' superas vi al birdo paradiza. Atestas tion tute la publik'." Jen diras la paser':" Amikoj de muzik'! Vi laudas vin tre dolche kaj kun flat', Sed malgrau via laud' malbonas la kantad'!» Do kial per la bel-parol' La Kokon laudas la Kukol'? Char estas Kok' en sama rol'.

SCIURO

Dum festo, sur vilagha plac' Che bienula dom-palac', Amasis la popolo: Sciuron en turnigh' ghi gapis sen parolo, En rado kun rapid' movighis la sciur'. Alternis en kurad' piedoj de la besto, Kaj turdon sur betul' mirigis lerta kur': "Bonkora kamarad', respondu por atesto, Vi kion faras en rapid'?» "Amik'! laboras mi sen iu intermit'. Mi estas kurier' che mia grand-sinjoro, Kaj mankas tempo dum la tag' Por la ripoz' au mangha ag'." Kaj la Sciur' en rad' rekuris kun fervoro. La turdo diris simple kaj kun mok': "Vi kuras en rapid', sed sur la sama lok'." Okazas, praktikul' en sia taglaboro Klopodas, ardas en agad', Plenforte penas li progresi, Sed tamen en movad' ne povas li sukcesi, Samkiel la Sciur' en rad'.

URSO LABOREMA

Kampulo faris en arbaro Lignajhajn arkojn por profit' (Laboris li trankvile, sen rapid'), — Kaj Urs' imitis lin en tiu sama faro. Jen bruas en arbar' krakad' sen intermit', Audighis frapo ghis arbara rando. Diversajn arbojn en abunda grando Ekstermis Urso sen kalkul', Sed en rezulto estis nul'. Jen al Kampul' por konsultad' li iras. "Najbaro mia", Urso diras: "Mi rompas arbon en moment', Kurbigi ghin forestas la talent'. Sur kio bazas sin la profesi-scienco?" "Sur simpla ajh'," respondas la najbar': "Forestas ghi en via far': Sur pacienco."

LEONO KAJ VULPO

Al Vulpo tute fremdis la Leon'; Vidinte lin ghi tremis sen rezon'. Post kelka temp' Leonon ghi revidis, Sed timo Vulpon jam ne gvidis. Kaj triafoje dum renkont' Babilon ghi komencis kun volont'. Ni ankau ofte iun timas, Se tiu homo malproksimas.

SHTONO KAJ VERMO

"Jen kiel bruas ghi! Persono malghentila!" Pri pluvo grumblis Shton' en tono maltrankvila: "Kaj oni laudas ghin sen limo kaj mezur'! Aklamas oni ghin ja kvazau gaston karan, Sed kion faris ghi elstaran? Dum horoj du au tri ghi pluvis nur. Menciu oni min sen lauta frazo: Dum tuta mia viv' obeis mi al sort', Modeste kushas mi en ajna lok' okaza, Sed de neniu venas danka vort'. Riprocho pri maljust' ne estas ja senbaza. Forestas en la mond' justec' en sia gherm'." "Silentu vi!" respondis tuj la Verm': "Ja kvankam pluv' ne estis tre impona, Forigis ghi soifon de la ter', — Al seka kamp', senforta pro veter', Kaj por kampul' aperis nun esper'. Sed vi sur kampo estas senbezona." Chu gravas por afer' la kvardekjara spert', Se plenas dum la viv' senago kaj inert'?