Выбрать главу

Krilov

111 FABLOJ

Hungara Esperanto-Asocio Budapest

1979

La elstara, eminenta rusa verkisto Ivan Andrejevich Krilov (1769–1844), komence verkinto de komedioj kaj publicisto, vere glorighis en la 19-a jarcento kiel genia fablisto, kreinto de multaj mirindaj fabloj.

En tiuj fabloj spegulighis la profunda sagho kaj spri-teco de la autoro, kiu tute reale kaj vigle transdonis en versaj rakontoj la multflankan vivon de sia epoko.

La temo de kelkaj fabloj estis prenita el versoj de gloraj antauuloj (Ezopo, Fedro, Lafonteno), sed la plej granda parto de liaj fabloj estis tute originala, kaj ili chiuj, chu adaptitaj, chu originalaj, estis verkitaj libere, en siaspeca, memstara stilo, en bonega bel-sona lingvo, richa je popolaj parolturnoj.

Krilov agis kiel granda satiristo: li akre prijughis ne-gativajn flankojn de la homaj moroj kaj de sociaj rilatoj de la epoko, en kiu li vivis. La majstra ironio kaj sagha prudento de Krilov aperas tre koncize kaj trafe: pluraj esprimoj el liaj fabloj baldau farighis popolaj proverboj, kiuj perfekta kaj sprite ludas sian rolon en la chiutaga parolo ghis nun. Jen, kelkaj tiaj ekzemploj:

Plej fortas Mopso, sen demand', - Ghi bojas kontrau Elefant', Okulo ja pretendas, sed malproksimas dent', Al fremda malfelich' ne moku kun facil', La elefanton mi tutplene ne atentis, Post bojo eksilentas ili, Amiko-malsaghul' dangheras per kares', Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char', Malpravas senfortul' konstante en la mond'