Выбрать главу

STURNO KAJ KATIDO

Jen vivis Sturno en la dom', — Kantist' malbona, lau rezon', Sed filozof perfekte sagha, Kaj kun Katid' amika estis li. Aspektis la Katid' sufiche agha, Sed plena de ghentil', afablo, simpati'. Jen foje al Katid' okazis tragedi': Hazarde li tagmanghon ne ricevis. Enpense vagas li, miauas pro malsat', Kaj svingas voston Kat'.
Chagrene la Katid' pri mangho multe revis; La Sturno-filozof' konsili devis Kaj diris li: "Naivas vi, amik', Ke vi toleras faston en praktik'; Jen apud vi en kagh' kardelo pendas, — Kaj vi, senpensa, manghon nun pretendas." "Sed konscienc'…" — "Ghi estas sur paper', Kaj fakte stultas la afer', Por malsprituloj — antaujugh', fabelo, Kaj por saghul' — ridinda bagatelo! Al homo kun la fort' Subighas ajna sort'. Jen argument' kaj jen ekzemplo-vero." Klarigis li kun plena elokvent', — Kaj al Katid' ekplachis argument'. Do kaptis li kaj manghis la kardelon. Ekghuis la Katid' en mangho alt-nivelon, Sed tamen por tagmangh' malgrandis la kardel'. Do studis la Katid' kun zorgo kaj fidel' La duan kurson, montris li persiston, — Kaj diris li al Sturn': "Mi dankas, bon-amik', Pro via sagho plena de praktik'!" La kaghon rompis li kaj manghis instruiston.