PRI LA ESPERANTA TRADUKO DE LA KRILOVAJ FABLOJ
(Kelkaj rimarkoj de la tradukinto)
Tradukante la fablojn de Krilov mi havis celon respeguli ne nur la poezian enhavon, sed ankau la poeziajn flgurojn de la originalo. Tiucele estis uzitaj:
Diverssilaba libera jamba strukturo (de du ghis ses piedojh), kun nepra enmeto de cezuroj (internaj pauzoj). Nur unu fablo estis tradukita per regula trokeo, sen cezuroj, lau originala teksto. Nepra uzo de rimoj kaj de cezuroj kun viraj kaj virinaj finajhoj (kun akcenta kaj senakcenta lasta silabo). Konservo de majuskloj en la titolaj vortoj kaj komence de chiu verso. Simetria dislokigo de versoj (rilate al marghenoj). Titolaj vortoj kun difina artikolo (lau ghenerale literatura tradicio).