Выбрать главу

La autoro de la fabloj uzis tre richan vortaron kaj multfoje tradiciajn, "popolajn vortojn". Por doni ekvivalentajn esprimojn en la tradukitaj fabloj, necesis apliki diversajn formojn de la esperanta vortfarado, eluzi la proprecan krean kapablon de Esperanto.

Nekutimaj vortkombinoj estas donitaj kun divid-strekoj. Krom kombinajhoj de vortoj kelkfoje mi reduktis apartajn vortojn, forigante. iujn sufiksojn. Ekz. "sen mezur', sen kalkul' " — anstatau "ne-mezu-reble, nekalkuleble" en la metafora senco de "tre multe", «junino» anstatau «junulino» ktp.

Certe riu redukto ne malutilis al la bona kompreno de la senco. En la traduko estas vaste aplikita sensufiksa verbigo de neverbaj radikoj. Sufiksoj «ig» kaj «igh» montras la shanghon de stato; la sensufiksa verbigo montras la staton mem. Ekz. «grandas» signifas "estas granda". La sensufiksan verbigon multfoje uzis Zamenhof. Mi nur larghigis la aplikon de tiu verbigo, — konforme al la nuntempa evolu-tendeco de Esperanto. La lingvo de la Krilovaj fabloj estas ne nur richa, sed ankau belsone komponita. Por respeguli certagrade la belsonecon de la originalo, estas aplikita sonritma strukturo de versoj. Lau tiu strukturo parencaj kaj identaj sonoj (konsonantoj) trovighas ne nur en la finajhoj de la versoj (en rimoj), sed ankau interne de la versoj, kaj ili harmonie kunligas la tekston je unu poezia tutajho. Parencaj sonoj apartenas al la samaj songrupoj, ekz. «b-p-v-f», "m-n", «n-l-r», "s-c-z", «d-t» ktp.