Выбрать главу

SPEGULO KAJ SIMIO

Ekvidis sin Simio en spegul', — Kaj Urson petas ghi rimarki per okul': "Jen kia eksterajh', karul'! Vizagho tiu estas abomeno! Ridindas chiu mov', malsaghas la grimac'! Ho, mi pendigus min, se estus la minac', Ke mi similu ghin ech iom per mieno. Sed mi malkashas en konfes', Ke grimaculojn tiujn kvin au ses Inter simioj mi kalkulos kun sukces'." "Chu decas pri aliuj la indiko? Prefere ekrigardu vin, amiko!» Respondis Urs' kun ironi'. Sed vortoj de konsil' malgravis por Simi'. Simila fakt' por mi ne estas miro: Ne shatas iu-ajn sin vidi en satiro. Jen efektiv' kaj ne karikatur': Ke Klim' shtelemas — chiu homo vochas, Al Klimo pri korupto ni riprochas, Sed Klim' per kasha mov' al Petro montras nur.

SIMIO KAJ OKULVITROJ

Simio en maljun' malbone tute vidis, Sed homa fam' al ghi konfidis, Ke tiu malbonajh' ne estas ja dangher' Char okulvitroj savas de sufer'. Do vitrojn en abund' akiri ghi decidis, Ghi turnas ilin por aplik': Jen premas al la vert', jen sur la voston metas, Jen flaras kun singard', per lango jen leketas, Sed en rezult' — nur nulo por efik': "Fiajho kia! Estas granda stult' Al homoj kredi en auskult'. Pri vitroj onidir' ja nur mensogo estis, Kaj mankas la util' en tiu-chi afer'". Dirinte la Simi' chagrenon manifestis, La vitrojn jhetis ghi al shtono en koler' Kaj post frakas' nenio restis. Por homa gent' ghi estas la spegul': Jen bona ajh' ekshajnas kiel nul' Kaj ignorant' pri utilec' diskutas, Kaj se li estas altrangul', Do li ech persekutas.