Выбрать главу
Por sensciul' similas paralel': Gravajho sen kompren' nur shajnas bagatel'.

CIGNO, EZOKO KAJ KANKRO

Se inter homoj mankas la konsent; Afer' ilia estas nur turment' Kaj en rezulto restas sola moko. Jen Cigno, Kankro kaj Ezoko Decidis pri la shargh-transport' Kaj jungis sin al charo en konkord'. Tre strecha estis pen', sed char'- sur sama loko. La shargh' por ili estus bagatel', Sed Cigno strebas al chiel' Por Kankro — dorsa ir', al akvo — tir' Ezoka. Pri kulpo kaj pravec' ne estas nun deklar', Sed sur la sama lok' ghis nun senmovas char'.

KORNIKO

Vi trafos al ridinda stato nur, Se vi perfidos krude al natur'. La simpla hom' ne revu pri nobelo, Kaj se vi estas nano lau statur', Ne strebu vi al granda ait-nivelo, Sed pensu kun modest' pri via simpla stat'.
Per pavaj plumoj luksa, lau parad', Korniko kun fier' en Pava kort' promenis, Kaj ghi imagis jam en tro-memfid', Ke pro la pompa vid' Konatoj kun chagren' al ghi envion tenis, Ke ghi parencas nun al pava bela gent' Kaj taugas la moment' Farighi en la kort' majesta eminent'. Sed baldau krevis for la ambicio stulta. La Pavoj pinchis ghin per bekoj kun koler'. Ne nur sen fremda plum', ghi restis en mizer' Sen propra plum-kovrajh'; senhelpa kun sufer', Ghi fughis en rapid' de prem-atako multa. Forkuris tiam ghi al sia hejma strat', Sed la parenca gent' kornikon ne rekonis. Per pincho kaj bekad' al ghi turmenton donis. Do kia estis rezultat'? De la kornikoj ghi foriris, Al Pavoj ne transiris.