Выбрать главу

SERPENTO KAJ SHAFO

Serpento tenis sin sub iu shtipo Kaj pri la mond' koleris ghi. La furioza emoci' Ghin regis akre, lau principo. Shafido en proksim' ghoj-saltis sen atent', Sen iu penso pri Serpent'. Subite la Serpent' elrampis kaj ekpikis: Dolora pik' al mizerul' efikis. Ekbrulis sango pro venen'. "Sed kia estas kulp'?" ghi diris kun chagren' "Vi eble por atenc' alvenis", Serpento siblis kun koler': "Ni punas vin averte, pro dangher' ". "Ho, ne!" respondis Shaf' kaj morto ghin forprenis.
Por homo kun malbona kor', Sen amikec' kaj am-humor' La mondo estas fia nulo, Persono chiu — nur krimulo.

KAFTANO DE TRISHKO

Al Trishko sur kubut' truighis la kaftano. Sen longa meditad', per sia propra mano, Li tranchis de manik' peceton for Kaj flikis truojn kun fervor', Kaftan' — en bona stat', nur la manikoj achas. "Ne gravas! Mi al tio krachas," Sed tamen oni mokas lin. Do Trishko diras: "Per kombin' Riparos mi difekton tute, Kaj longo de manik' normalos absolute." Ho, Trishko lertas en afer'! Li tranchas baskojn de la vesto, Manikoj jam longighis en prosper', Sed la kaftano mem mallongas en mizer' Ja kvazau kamizol' modesta.