Выбрать главу
Jen estas por ekzemplo la okaz': Sinjoro en financa embaras' Por malimpliko tre agadas. Rezulto: en kaftan' de Trishko li paradas.

LUPO KAJ PASHTISTOJ

La Lupo en proksim' de besta kort' Ekvidis tra fendajh' en pord', Ke la plej bonan shafon de la grego Pashtistoj buchas en trankvil', Dum hundoj kushas kun humil', Kaj diris li en la chagren' grandega: "Ho, kiel vi tumultus kun rabi', Se tiun samon farus mi!»

IDOLO

En iu templo staris la Idol', Per orakoloj trafaj ghi imponis, Al homoj ghi konsilojn saghajn donis. Pro tiu servo la popol' Ornamis ghin arghente kaj per oro, — Kaj estis al diajho plen-honoro Per richa vest', oferoj, pregha zum' Kaj per incensa fum'. Al la Idolo oni kredis plene. Sed jen — miraklo kia kaj terur'! Ekdiris la Idol' stultajhojn nur: Respondas ghi mallerte kaj singhene, Kaj al demando ajna — en malord' Mensogas ghi per tute stulta vort'. Jen homoj pri afer' sincere miras: "Strangajho kia!" oni diras. Sed estis simpla la sekret': En la interno de Idol-profet' Sin kashis pastroj por respondo. Dum sidis en Idol' Prudenta pastro — estis kun prudent' parol', Lin shanghis stulta hom' — kaj por popol' Farighis la diajh' plej stulta en la mondo.