Выбрать главу
Sed tie estas vera paradiz'! Ilia viv' ghis nun al mi impresas! Nek palto, nek kandel'! Ja ili ne necesas. Forestas tie nokto kaj malklar', Kaj regas maja tag' dum tuta jar'. Kaj en laboro oni ne fervoras, Sed se vi vidus, kio kreskas, floras! En Romo la kukumo estas glora Ho, mia Dio plen-favora! Chu kredas vi tutplene al rakonto? Ghi estas granda kiel monto!"
"Mirindas certe! " diris la amiko: "Mirakloj estas chie sur la ter', Sed ni ignoras ilin en praktiko. Jen havu vi ekzemplon de mister': En nia lando estas ghi uniko Asertas mi precize, kun sincer'. Jen vidu ponton larghan sur river', Ni iras tien. Simpla lau ekster', Sed tre mirinda, oni devas diri. Nek unu mensogul' kapabhs ghin trairi; En mezo de la pont' Trafalas li kun hont'. Sed homo, kiu veron shatas, Sur tiu ponto iras kaj bonstatas." "Chu la trafal' minacas per dangher'?" "Profundas la river'. Jen kia mirindajh'. Kaj tion mi konstatas. Do kvankam grandas la kukum' en Rom', — Al monto, diris vi, similas la legom'…" "Ne, ghi ne estas mont', ghi larghas kiel dom'."