Выбрать главу
"Miraklo granda! Sed samas ponto nialanda, Al kiu iras ni. Vi kredu sen demando, Por mensogul' fatale ghi funkcias. En la printemp', dum iu hor', Trafalis de la pont' (la tuta urbo scias) Du jhurnalistoj kaj tajlor'. Sendube, la kukum' kun dom-aspekto Miraklo estas lau grandec-efekto." "Ne estas ghi miraklo por respekto, Kaj en konkludo vi malpravas: Domegojn Romo ja ne havas Kaj tie nur domachoj ordinaras, En kiuj homoj du apenau staras Au sidas en mizer'." "Ghi estu tiel, tamen mi konfesas, Ke la kukum' mirindas sur la ter' Se homoj du okupi ghin sukcesas. Sed kiel lerta estas nia pont'! Apenau mensogul' surpashas ghin sen hont' Trafalas li senpere. Kaj kvankam la kukum' mirigas nin…" «Atentu!» Mensogul' avertis lin: "Anstatau tiu pont', transvadu ni prefere."

KATO KAJ EZOKO

Ghi estos malfelich', se bakos la botisto Kaj botojn faros la bakisto. Atendas ilin ambau malsukces'. Mi diras rekte, lau konfes': En la meti' malklera amatoro Obstinas ofte sen rezon', — Rezulte por afer' okazas nur la ploro, Kaj pro obstino sen bezon' Famighas malklerul' al moko plene, Char spertajn homojn por ekkon' Li ne konsultas laukonvene.