Выбрать главу
Jen venis la ideo al Ezok' Praktiki Kat-metion dum la nokt'. Chu logis lin diablo per envio Au tedis jam fishmangha tradicio, Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert' Lin preni kune al chasado Por kapti musojn al desert'. "Chu konas vi aferon, kamarado!" Demandis lin la Kato kun avert': "Al mus-kaptad' vi tute ne kutimas, Ne vane oni bel-esprimas, Ke la afero majstron timas." "Ne diru, amikul'! Chu estas ghi afero? Kaptadis mi ech perchojn en rivero!" "Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!" Post plena plezurigh' satmanghis Kat' Kaj iras li al sia kamarad'. Sed al Ezoko voston manghis rat', Kun malfermita bush' li kushas preskau morta. Vidante, ke Ezok' ne taugas al kaptad', La Kato-amikul' fortrenis lin al lag'. Kaj nun, Ezok', anstatau ghuo Por vi instruo! Estonte vi prudentu Kaj musojn ne atentu.

AKVOFALO KAJ RIVERETO