Выбрать главу

GRANDSINJORO

En la antikvo iu Grandsinjoro Transmigris en subita horo Al vasta regno de Pluton'. Pli simple — mortis la person'. En la infer' al jugho li alvenas. "Jen kiu vi? De kia lok' devenas?" "Mi estas el Persuj', satrapo — mia rang', Sed dum la viv' je sano estis mank', En regiono mi ne regis, Sekretario chion flegis." "Sed kion faris vi? " — "Mi dormis, sate manghis, Subskribis kion li aranghis". "Al paradizo tuj!" — "Sed kie estas justo?" Ekkriis sen ghentil' Merkur' per tuta brusto. "Ho, frat'!" respondis nun Eak': "Vi estas sen kompren' pri ordinara ag'. Stultulo estis li! Kaj se en sia fak' Li regus kun potenco, Malbona estus konsekvenco, — La tuta region' disfalus je ruin', Netolerebla estus vivo…! Al paradiz' ni sendu lin Pro lia senaktivo." Hierau vidis mi jughiston dum jughad' — Nu, certe trafos li al regno de beat'.

LUPO EN HUNDEJO

Dumnokte iris Lup' al korto shafa,