Выбрать главу
Kaj frapi al fripon' per tia akra puno, Ke terurighu la popol' Pri abomeno de frivol' Kaj pri la krimo-maksimumo. "Kaj se ekscios mi, ke pun' malgrandas nur, Ekpendos jughistar' sur unu granda shnur'." Malbonas la promeso: Jughistoj tremas en malvarma shvit', Diskutas ili sen sukceso Pri ekzekut' konvena, lau merit'. Diversas pun-sistem', sed tamen por publiko La punoj en abund' mizeras per efiko. Finfine jughistar' alvenis al konklud' Kaj al krimul' en tribunal-kunsido Audighas jugh-decido: "Edzinojn chiujn tri li havu sen divido, Kaj plu neniu sekvu persekut'." Ekmiris pri verdikt' popolo tre rezone, — Jughistojn en komplet' pendigos certe Regh'. Sed ne forpasis nur semajno ech Kaj la krimul' pendigis sin persone. Ghi estis lecion' por tuta imperi' Kaj al edzinoj tri Neniu plu edzighis laufripone.

SKATOLO

Ni ofte pensas pri fervor' Kaj pri neceso de labor', Ja kie taugas nur konjekto Por simpla solvo de projekto. De fama majstro venis Skatolet'. Belega estis ghi, plej luksa en figuro, Kaj chiu pri Skatol' admiris sen mezuro. "Skatolo estas kun sekret'," Proklamas nun saghul' de mehhaniko: "Forestas en Skatol' serur'. Kaj tamen mi malfermos ghin, amiko. Sed vi ne moku tion nur! Sekreton solvos mi sendube kun sukces', En mehhanik' mi majstras iom, jes." Do li komencis studon por afer', Cerbumas zorge pri mister', Aplikas li por provo chian frapon, Jen premas li najleton, jen la klapon, Sed vana estas la turment'. Balancas iu kapon, Jen oni flustras moke en silent'. Kaj oni audas jam senchese: "Ne tiel, tute ne! Denove malsukcese!" Li shvitis sen ripoz', lacighis ghis la fin', Kaj laste lasis lin obstin'. Malfermo de Skatol' enigmis sen shlosilo, Sed simpla estis ghi — per levo de kovrilo.