LEONO KAJ VULPO
Al Vulpo tute fremdis la Leon';
Vidinte lin ghi tremis sen rezon'.
Post kelka temp' Leonon ghi revidis,
Sed timo Vulpon jam ne gvidis.
Kaj triafoje dum renkont'
Babilon ghi komencis kun volont'.
Ni ankau ofte iun timas,
Se tiu homo malproksimas.
SHTONO KAJ VERMO
"Jen kiel bruas ghi! Persono malghentila!"
Pri pluvo grumblis Shton' en tono maltrankvila:
"Kaj oni laudas ghin sen limo kaj mezur'!
Aklamas oni ghin ja kvazau gaston karan,
Sed kion faris ghi elstaran?
Dum horoj du au tri ghi pluvis nur.
Menciu oni min sen lauta frazo:
Dum tuta mia viv' obeis mi al sort',
Modeste kushas mi en ajna lok' okaza,
Sed de neniu venas danka vort'.
Riprocho pri maljust' ne estas ja senbaza.
Forestas en la mond' justec' en sia gherm'."
"Silentu vi!" respondis tuj la Verm':
"Ja kvankam pluv' ne estis tre impona,
Forigis ghi soifon de la ter', —
Al seka kamp', senforta pro veter',
Kaj por kampul' aperis nun esper'.
Sed vi sur kampo estas senbezona."
Chu gravas por afer' la kvardekjara spert',
Se plenas dum la viv' senago kaj inert'?