Выбрать главу
Maldekstren! Kia estas fush'! Azen' mizera! Ne al mont' sin levas Kaj ne dum nokto troti devas, Malsupren iras vi, dum tag'! Rigardi vin, — nur krevas pacienco, Vi portu akvon kun azen-parenco. Chu mi ripetos vin en via ag'? Galope, en minuto, mi trakuros, De mont' rulighos charo, ne veturos!" Jen kun strechita brust' en vigla maltrankvil' Ektrotis jun-cheval kun sia veturil'. Apenau ghi atingis al deklivo, Ekpremis ghin la charo kun masivo; Ghi pushas jen de flank', de dorso en senord', Galopas la cheval' kun plej strechita fort', Senhalte, kun impeto brava, Al shtonoj kaj kavajh' jen frapoj sen reten'. De saltoj longa chen', Post frapo nova frap', kaj en rezulto — kavo! Adiau, potoj, sen reven'! En homa societ' tre oftas sama manko, Agado fremda shajnas nur erar', Sed se ekprovos vi pri sama far', Pli grandan fushon vi produktos ankau.

DIVIDO

Komerca kamparan' enspezis lau merito Post la negoc' felicha kun sukces' Tre multe da profito; Necesas nun divido de enspez'. Jen regas en divid' disputo kaj ekscito — En la komerc' ghi estas tradici'. Subite en la dom' okazis incendi'. "Vi savu sen prokrasto La varojn de la brul'! Necesas urgha hasto, Plipostos la kalkul'!" Sed unu tuj ekkrias kun bombasto: "Mi ne movighos for! Mil rublojn donu, pro honor'" "Postulas mij du milojn, jen kalkul' "Vi estas naivulo!" Senbaza estas la pretend'!" Al brulo en la dom' forestis ech atent'. Bruegis la sinjoroj plendispute, Ghis fumo kaj haladz' penetris de tegment' Kaj ili kun havajh' forbrulis tute. Jen ofte en afer' de grava ord' Pereo plena chiujn persekutas, Char mankas durn minac' konkord', Kaj oni en vantec' disputas Pri propra nur profito kaj komfort'!