Выбрать главу
Jen tiel homo blindas en praktik': Vi sekvas al fortuno tre proksime, Sed kiam proksimighos pli intime, Nur trafos supon, kiel la kornik'!

MALSHPARULO KAJ HIRUNDO

Okazis, juna bel-sinjor', La heredinto de havajho richa, Malshparis ghin por la plezur' felicha, Kaj fine venis hor', Ke restis el havajh' nur palto sola: Char blovis tiam vintro en sever',
Timigis lin la frosto negh-tavola. Jen vidas li Hirundon en aer', Kaj oni scias bone — Alflugas la hirund' al ni printemp-sezone. Do vendis li la palton lastan for. Ghi estas en printemp' objekto sen valor'. Chu vesti varme sin, dum strebas tuta tero Al ghojo de printemp' kaj luksa bel-vetero, Dum fughas griza frost' al norda region'! Konkludo estis lau rezon'. Forgesis tamen li pri la proverba vero: Ke unu nur hirund' ne gravas por sezon'. Kaj fakte: en subit' revenis frost' rigora, Jen knaras veturil' sur negho krak-sonora, Plenfumas kamentub' kaj vitrojn kun grad' Ornamas jam glaci'. Pro frosto la sinjor' farighis larme-plora, Jen vidas li sur negh' kadavron de Hirund'. Frapita de chagren' ghis la anim-profund', Tremante pro malvarm', li diris en ekzalto: "Sentauga bird'! Vin kaptis morta fin', Sed multe mi plenfidis vin, — Kaj jen en la rezult' mizeras mi sen palto."