Выбрать главу
"Ne tro dangheras flu', Ne gravas por labor' de akvo superflu'. Al shtona muelil' sufichos akvo mia." Ignoras Muelist' pri eblo de ruin', Dum fluas sen ripoz' torento energia. Sed baldau venis fin'. Ekhaltis tute shton', la rado eksilentis. Komprenis Muelist' kaj laute li lamentis, Pri akva shparo nun — li zorgas en klopod', Esploras pri afer', sed vane post bankrot'. Al digo en ruin' kokinoj kelkaj venis. "Kanajloj!" kriis li: "diablo vin altrenis! Forestas akvo jam, je mia malfortun', Plencerte volas vi fortrinki tute nun." Kaj shtonon jhetis li indigne por la pun'. Chu helpon donis tiu fino? Revenis hejmen li sen akvo kaj kokino. Ekzistas en la viv' Sinjoroj kun naiv' (Al ili mi la fablon nun donacas), — Mil rublojn por absurd' elspezas sen domagh', Sed pri kandela stump' avaras kun malsagh' Kaj akre en disput' kverelas kaj malpacas, Ja kvazau en mastrum' ghi estas la trezor'. Kun tia misshparem' mastrumo de sinjor' Tre baldau krevos for.

OMBRO KAJ HOMO

Ekvolis Hom' al sia ombro veni. Al ghi proksimas li, sed ghin ne povas teni. Li kuras kun rapid', sed ne kapablas preni, Char ombro en kurad' forglitas kun obstin', Ja kvazau estas ghi trezoro. Fin-fine post lacigh' returnis sin sinjoro Kaj vidas: ombro nun jam persekutas lin. Simila estas fakt' sub nia hela suno. Rakonti pri afer' nun estas oportuno, Char sama histori' rilatas al fortuno. Jen vane shvitas hom' en revoj kaj sopir' Por la atingo de felicho sia. Alia hom' ne estas ambicia, Sed ghuste la felich', post tiu kuras vir'.