Выбрать главу
Jen Musho en hazard' kaleshon grandan vidas Kaj helpi al vetur' volonte ghi decidas. Ghi zumas sen ripoz', per tuta sia forto, Klopodas en ekstaz', Jen pikas al chevala naz', Jen sur kalesha benk' eksidas en komforto, Jen apud homoj flirtas ghi sen lac' (Samkiel brokantist' sur la foira plac'), Kaj plendas ghi pri sia sort' malbona, Ke ghi klopodas tute en izol', Ke mankas jen subteno de popol', Neniu helpas en afer' bezona. Servistoj post kalesh' postiras sen rapid', Babilas instruist' al sinjorin' kun fid'; Sinjor' (kun servantin'), anstatau gvid-direkto, Foriris al arbar' por placha fung-kolekto, Al chiuj zumas Mush', ke tute sola nur Ghi zorgus plene pri vetur'. Kaj dume la chevala kvaro Alvenis al eben' trankvile kaj sen baro. "Jen", diris Mush': "finita estas faro! Sidighu sen prokrast', veturu kun felich'! Kaj mi ripozos post lacigh'. Apenau flugas mi pro strecho kaj ekscito." Okazas ofte homoj en la mond' Al ajna ajh' sin trudas kun volont', Kaj tamen por afer' forestas ech invito.

MUSHO KAJ ABELO