Выбрать главу
"Tri tasojn manghis mi." — "Nu kial la kalkulo? Ankorau manghu vi, karulo, Por sanefiko ghis la fin'! Bonegas fisha sup'! Kaj estas ghi kun gras': Ja kvazau de sukcen' flavetas tiu tas'. Konsolu min, mi petas vin kun amo! Jen tripoj, jen sterled', jen bramo. Ekprovu vi ankorau de la vaz'!» Regalis tiel Damien' najbaron Kaj laudis li sen ches' miraklon kulinaran. Kaj la najbar' plenshvitas pro gastig', Sed tamen prenas li ankorau unu tason, Kun lasta strecha fort' la supon grasan Altrude glutas li. - "Jen estas vi amik'!" La mastro diras: "Tute sen fiero! Nu manghu vi ankorau por prospero!" Sed malgrau bongustajh' jam krevis la toler': La malfelicha gast' en plena malesper' Kaptinte la bastonon, La chapon kaj la zonon, Al sia hejm' rapidis sen prokrast' Kaj plu al Damien' ne venis kiel gast'.
Verkist', felichas vi pri via verk-talento, Sed estu en okaz' modesta kaj silenta, Ne tro abundu vi en deklamad' turmenta, Char povas via verk' farighi abomen' Kaj tedos kiel sup' de majstro Damien'.