Выбрать главу
Tre multaj en la viv' felichon sian trovas, Char sur piedoj du marshadi ili povas.

RABISTO KAJ KAMPULO

En arbustaro densa, dum vespero, Embuskis kun minac' Rabist', Kaj kiel urso en severo Atendis li viktimon kun persist'. Kampulo venis jam kun sia granda charo. "Jen estas por foir', vershajne, varo, — La shtofo luksa, drapo por admir'. Atakos mi, — kaj fruktos bon-akir'. Ne vane mi atendis en arbaro." Rabisto en subit' ekkriis laute:,Halt'!" Kaj al Kampul' sin jhetis kun bastono; Sed ne sukcesis li en sia salt'. Responde la Kampul' rebatis al fripono; Ghi estis por Rabist' tre forta leciono; Kampulo kun ekzalt' Batale sin defendis. Reziston de Kampul' Rabisto ne atendis. Okazis interbat' kruela kun dolor'. Dek dentojn la Rabist' suferis en batalo, Rompita tute brak'; okulo estis for. Sed venkis la krimul' en la atak' fatala, Mortigis li Kampulon sen kompat'. Sed kion gajnis li en tiu interbat'? Vezikojn en abund', - jen estis rezultat'.