En zorgo pri mastrum' malricha Kamparan'
Achetis dum foir' bovinon kun sitelo, —
Kaj lau returna voj', arbare en malhelo,
Li iris kun bovin' en akompan'.
Subite la Kampul' ektrafis al Rabisto.
Krimulo sen indulg' prirabis tute lin.
"Ho, kia malfelich'! Mi estas en ruin'!
Malbona mia sort' min frapis ghis la fin'!
Kolektis monon mi dum jaro kun persisto,
Ke venu por achet' plej bela mia tag'."
"Ne plendu tute vi maljuston de atak' ",
Replikis la Rabist' lamenton lian bruan:
"Bovinon en mastrum' ne melkos certe mi:
Do lau rezon' — reprenu vi
Sitelon superfluan."
HUNDO KAJ CHEVALO
Okazis foje, Hundo kaj Cheval'
Pri rolo en mastrum' disputon havis.
"Jen", diris Hund': "Sinjor' en granda skal'!
Per kia ag' vi en vilagh' ekgravis, —
Per veturig' au per plugad' de ter'?
Valoron kian havas la afer'?
Kun mi konkuri, certe, vi ne povas.
Dum tag' kaj nokt' ripozon mi ne trovas:
La gregon mi observas dum la tag'
Kaj nokte — hejmon gardas mi en vag',"
Cheval' respondis: "Senkonteste
Vi tute pravas en parol',
Sed, se ne plugus mi honeste,
Nenion gardus vi en via rol'."