Выбрать главу
La hom' honesta kun skrupul' Ech malgrau viv' de mizerul' Aferon shtelan preterpasas; Sed la fripono, ech richul', Shteladon tute ne forlasas.

LEGOMISTO KAJ FILOZOFO

Printempe, Legomist' fosadis en ghardeno, Ja kvazau en la ter' trovighis bel-trezor'. Laboris li ghis nokt' de fru-mateno, Persiste kun fervor', — Kaj plantis li kukumojn dum labor'. En najbarec' loghadis amatoro De la gharden-kultur' — Pedanto-filozof', tre granda oratoro, Amiko de natur'. Babilis multe li pri la gharden-laboro, —