Выбрать главу
Kaj lau scienco kun raci' Kukumojn planti ankau volis li. En fanfaron' li mokas al najbaro: "Vi shvitas vane, mia frat'. Jen mi post mia laborad' Superos multe vin, mi diras sen eraro. Gharden' mizera via de legom' Dezertos tute — estas aksiom'. Verdire, mi tre miras, Ke via ghardenach' pretendas al prosper'. De kie vi prosperon nun akiras? Chu al scienc' necesa vi aspiras?" "Forestas temp' por la scienc-afer'. Jen sperto mia, ankau laboremo, — Por mi sufichas la problemo, — Do ili nutras min sur mia ter'."
"Obskura hom'! Chu vi sciencojn spitus?" "Vi ne kulpigu min, sinjoro, sen rezon'. Volonte mi imitus Al via bel-propon', Sed jughu mem, somero jam alvenas. Kaj dume vi, sinjor', senzorge nur promenas. Por la sezon' jam multon plantis mi. Kaj kie estas via bed-lini'?" "Mi tre domaghas pro la tempo-manko, Mi studas nur Kaj legas sen mezur', Chu fosi per fosil' au per plugilo ankau, Sed tamen restas temp' suficha por semad'." "Por mi ne estas ghi en sama grad'," Respondis Legomist' kaj tuj foriris Kun la fosil'. Al Filozof' flnighis la babil', En sia hejmo studis li kaj miris, Klopodis li en libroj kaj sur ter', La tagoj tutaj dronis en afer'. Kaj la rezulto jam ne vantas, — Komencis io kreski sur la bed'; Subite en revu' aperis novajhet', Li chion shanghas kaj transplantas Lau nova formo kaj fason'. Sed kia estis fin' al fanfaron'? La Legomist' rikolton richan havis, Enspezis fruktojn li kaj bone bravis. Sed al pedant-saghul' Rezulto estis nul'.