Sur brancho trovis spacon por azil'.Ghi vivas tie tute senmizere,Kaj tamen tre modere.La bela Suno-Regh' origas fruktojn jam;La fruktoj en gharden' por la okul' plezuras;Jen pomo ronda, rugha kiel flam',Sur brancho pendas kaj maturas.Allogas Bubon ghi per sia placha bel'.La pomo luksas kvazau bel-juvel',Sed malproksima estas cel':Sur arbon rampi Bubo ne kuraghas,Por skui ghin — li ne sufiche aghas, —Ne scias li rimedojn en shtelad'.Subite por afer' aperis kamarad'.Ghi estis simpla Verm' kaj diras ghi al Bubo:"Pereos tiu pomp', neniu estas dubo;Rikoltos la Kampul' la fruktojn ghis vesper'.Mi tamen helpos vin volonte, kun sincer'.Malgrandan pagon donu por afer':Dekoblon prenu vi, por mi sufichosParteto nur, — kaj plene mi felichos.Dum tuta mia viv' mi manghas kun moder'."Konsentis Bubo al amik-propono,Komencis Vermo helpi lau bezono.Momente segis ghi la pomon for.Sed kion Verm' ricevis por labor'?Apenau pomo falis sen-detene,La Bubo manghis ghin entute, kun rapid',Kaj kiam Verm' alrampis por profit',Dispremis Bubo ghin sen zorgo kaj medit', —Kaj Vermo kun la pom' pereis senrevene.